Flandrio vidas estontecon en (reformita) Belgio

Ne nur la ekonomikistoj (vidu apudan artikolon) kredas, ke Belgio ne baldaŭ disfalos. Ankaŭ la ĝenerala publiko preferas konservi Belgion, sed kun multe pli da povoj por la regionoj.

Demandite pri la estonteco, nur 18 % de la flandroj opinias, ke Belgio prefere ĉesu ekzisti. Preskaŭ same multe da flandroj, 16 %, estas poruloj de iu reiro al la unueca Belgio kun unu tutlanda parlamento kaj unu tutlanda registaro.

La fino de la lando laŭ la plej lasta enketo de De Standaard (unu el la plej prestiĝaj gazetoj) kaj VRT (la flandraj radio kaj televido) do ankoraŭ ne estas antaŭvidita morgaŭ. Plimulto plu preferas la federacian ŝtaton, kvankam kun pli da povoj por la regionoj.

Konstantaĵo

Ke la plimulto de la flandroj preferas ne proklami la sendependecon, estas konstantaĵo en la esploroj, kiuj enketas pri la estonteco de Belgio. La rezulto de tiu ĉi enketo do ne mirigas, kvankam la kvanto de sendependiĝemuloj estas duoble pli alta ol antaŭ tri jaroj. Efektive, en 2007, baldaŭ post la federaciaj elektoj, 9 % de la flandroj estis poruloj de sendependa ŝtato.

La treniĝanta politika senelirejo igis la sendependiĝemon klare pli populara, sed la plimulto de la flandroj preferas ne malfondi la landon.

Frape estas ankaŭ, ke la mezuma voĉdoninto por la partio Nieuw-Vlaamse Alliantie (N-VA) vidas sian estontecon prefere en Belgio ol en Flandrio, kondiĉe ke oni ekigu fundan ŝtatreformon. Nur unu el kvin voĉdonintoj por N-VA postulas la finon de Belgio. Tiu rezulto estas stranga, ĉar N-VA, la plej granda partio de Flandrio, en sia programo strebas al sendependiĝo de Flandrio disde Belgio.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07