Jubileo sen jubilado

Komence de oktobro milionoj da niĝerianoj festis la oran jubileon de sendependiĝo el Britio en la jaro 1960. La registaro elspezis milionojn da dolaroj, sed opoziciaj partioj taksis la elspezon sensenca en lando, kie 70 % de la loĝantaro mortos en malriĉo.

Malgraŭ kritikoj, la 1a de oktobro estas deklarita nacia tago. La festoj daŭris kelkajn tagojn kaj al Niĝerio venis pli ol 20 ŝtatestroj kaj multaj reprezentantoj de aliaj landoj. La ceremonioj okazis ĉefe en la iama ĉefurbo, Lagoso, kaj en la nuna, Abuĝo. La niĝeria armeo okazigis grandan spektaklon, kun la celo montri la pretecon de la lando fariĝi mondopotenco en la venontaj 50 jaroj.

Sekureco

Tamen en la centro de Abuĝo, kie okazis la ceremonio, kaj malgraŭ sekureco, kelkajn metrojn for de la niĝeria prezidanto kaj liaj gastoj, eksplodis bomboj. Mortis 12 homoj, ĉefe agentoj de la sekurecaj servoj, kaj estas vunditaj multaj aliaj.

Kulpigitaj estas niĝerdeltaj militantoj kaj ties ĉeforganizaĵo Movado por la Liberigo de Niĝerdelto (MEND). La grupo neis respondecon. Du tagojn poste estas arestitaj dekoj da homoj, inkluzive de la estro de sendependa radio- kaj televido-stacio, kiu organizis kampanjon favore al la eksa prezidanto Ibrahim Babangida.

Nun regas en Niĝerio konfuzo, ĉu Babangida, kiu volas fariĝi denove prezidanto, enplektiĝis en la atenco. Certe estas, tamen, ke la eksplodoj makulis la jubileon, tiel ke pli lamentis ol celebris niĝerianoj.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07