ePub

Kiam antaŭ pli ol 30 jaroj Stefan Maul kaj Torben Kehlet, la fondintoj de MONATO, projektis la revuon, ili pensis nur pri papera magazino, sendata perpoŝte al la abonantoj. Tio ja estas komprenebla. En tiu tempo Interreto en sia nuna formo tute ne ekzistis. Ĉio estis sendata tra la tradicia poŝto.

En 1993 Flandra Esperanto-Ligo, la eldonanto de MONATO, aĉetis modemon kun la celo telefone sendi manuskriptojn inter redaktoroj kaj eldonejo. Sed antaŭ ol rekomendi al siaj redaktoroj aĉeti tian novan inventaĵon de la moderna teknologio, FEL ja deziris testi. Sed kun kiu? Nu, en la marta numero de 1993 legeblis la jena anonceto: „Ĉu vi havas modemon? FEL serĉas kelkajn personojn, kiuj havas modemon (kaj komputilon!) kaj pretas fari kelkajn mallongajn testojn.” La testpersonoj estis trovitaj, la testoj sukcesis, kaj MONATO rekomendis al siaj redaktoroj instali tiun novan aparaton. La redaktoro, kiu faris tion tuj, estis Paul Gubbins, kaj liaj tekstoj estis do la unuaj esperantlingvaj manuskriptoj, kiuj fluis „tra la reto” antaŭ ol aperi.

La abonantoj havis kontakton kun la reta MONATO nur tri jarojn poste, kiam la unuaj artikoloj estis konsulteblaj sur la serviloj de CompuServe. Tamen, nur en 2001 la abonantoj povis decidi ricevi la tekstojn hejme, ĉiun artikolon aparte, kiel retmesaĝon. Denove tri jarojn poste MONATO lanĉis sian revuon en la dosierformo PDF. Tiu formo enhavis fotojn kaj estis plenkolora, tre kontrasta do kun la ĝistiama pure teksta formo de la reta versio. Nun, preskaŭ 10 jarojn poste, pli-malpli 10 elcentoj de la abonantaro elektas la PDF-version.

La tekniko tamen plu evoluas, kaj komputiloj iĝas pli kompaktaj. Pro tio abonantoj lastatempe esprimis sian deziron legi MONATOn ankaŭ en sia poŝtelefono aŭ en sia librolegilo, kaj por tiaj malgrandaj ekranoj la PDF-formo ne tre taŭgas. Pro tio la eldonejo decidis proponi al siaj abonantoj plian formon, la dosierformon ePub, kiu aparte taŭgas por lertaj poŝtelefonoj kaj por elektronikaj librolegiloj.

Okaze de via reabono bonvolu do pripensi: aŭ vi daŭre abonas la tradician paperan version – kiu ja ĉiam ekzistos –, aŭ vi elektas unu el la retaj versioj (PDF, ePub aŭ pure teksta) kontraŭ nur 60 % de la baza tarifo. Tiuj, kiuj deziras, povas ricevi ambaŭ: paperan version kaj unu retan version. En tiu okazo la reta versio estas senpaga.

La stabo de MONATO deziras al vi ĉiuj agrablan legojaron!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07