Celen sursele

Antaŭ 600 jaroj la Litova Granda Duklando etendiĝis ĝis la Nigra Maro kaj estis la plej granda ŝtato en Eŭropo. Ĝis nun en Litovio vivas legendo, ke la litova granda duko Vytautas sian ĉevalon trinkigis per nigramara akvo. Onidire en la nuna teritorio de Ukrainio, proksime al Odeso, ankaŭ hodiaŭ pendas memortabulo pri Vytautas la Granda.

La legendo inspiris 44-jaraĝan litovan entrepreniston Giedrius Klimkevičius. „Kial ne rajdi ĝis tiu loko, kiel antaŭ 600 jaroj faris la duko, kaj ne trinkigi ĉevalojn per la mara akvo?” iom ŝerce diris la ĉeval-ŝatanto. Tuj aperis profesiaj rajdistoj, kiuj ŝatas defiojn kaj pretis dediĉi siajn feriojn al la projekto.

Por realigi la ideon ili elektis ponean ĉevalrason bredatan en Litovio kaj nomatan „eta samogitiano” (angle: ZhmudZhemaichu). Tiu ĉi ĉevalraso, fama pro sia pacienco, rapideco kaj obeemo, estas unu el la plej malnovaj en Eŭropo, ĝi estas konata ekde la 6a-7a jarcentoj.

Historiistoj

Komenciĝis la vojaĝo la 8an de septembro, la tagon, kiam en 1430 oni intencis kroni dukon Vytautas la Granda kiel reĝon de Litovio. Survoje la rajdantoj, inter ili du virinoj, intencas viziti historiajn lokojn, kiuj rilatas al la Litova Granda Duklando. Ili volas tie paroli kun surlokaj historiistoj.

En la epoko de Vytautas la Granda oni bezonis duonjaron por atingi la sudajn limojn de la teritorio. La nuna grupo, ĉiutage rajdante 50 km, planas atingi sian celon, la urbeton Oĉakovo en Ukrainio, post 40 tagoj.

La organizantoj neas, ke la ideo naskiĝis pro historia nostalgio. „Ni volas nove fiksi historiajn radikojn de Litovio en la kunteksto de la hodiaŭa Eŭropo”, diris aktivuloj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07