Ĉasantoj ĉasataj

Kipro estas verŝajne la sola lando en Eŭropa Unio, kiu dediĉis la nacian flankon de la 1-, 2-, kaj 5-cendoj de siaj eŭro-moneroj ne al historia persono, ne al antikva monumento, sed al besto.

Tio povus surprizi turiston, sed tute ne kipranon, por kiu muflono (aŭ pli precize loka speco de muflono, kies scienca nomo estas ovis orientalis ophionovis gmelini ophion) estas unu el la plej malnovaj emblemoj de la lando.

La kipra muflono ekzistas en neniu alia lando de la mondo kaj estas atestita sur la insulo jam 6000 jarojn antaŭ la komuna erao. La besto fariĝis simbolo de la kipra flugkompanio Cyprus Airways.

Protekti

Nuntempe la registaro kaj la polico de Kipro klopodas protekti la muflonojn, kies nombroj – neniam grandaj – dum lastaj jaroj rimarkinde ŝrumpis pro ŝtelĉasado.

Temas pri situacio, kiu alprenas pli kaj pli grandajn dimensiojn, malgraŭ la intensigado de kontroloj kaj la persekutado de respondeculoj. Konstateblas, ke en Kipro ekzistas pluraj ĉasistoj, kiuj ne hezitas buĉi la malabundajn kornohavajn mamulojn por riĉiĝi. Ŝajnas eĉ pli nekredeble, ke en la tiel nomata insulo de Afrodito estas tiuj, kiuj pretas elspezi ĝis 50 eŭrojn kontraŭ ĉiu kilogramo da – laŭaserte – bongustega muflona viando.

Spurado

La plej freŝa okazo estis en septembro. Viro, eksuspektinte ĵipon parkumitan je nekutima horo apud la arbaro de Pafoso (naturparko konata kiel unusola vivejo de muflonoj), avertis la policon. Post longa kaj malfacila spurado, kiu memorigis pri usonaj detektivfilmoj, la polico blokis la aŭtomobilon. Ĝin stiris 21-jara lokulo en kompanio de tri apenaŭ buĉitaj muflonoj destinataj – kiel la ceteraj – al la pladoj (kaj ventroj) de respektindaj gastoj.

Tiel daŭras la batalo kontraŭ la ŝtelistoj. Ne sen sukceso: ekzistas nun ĉ. 30 000 muflonoj en Kipro (en 1930 nur kelkdekoj). Cetere, kreskanta nombro da civitanoj deklaras sin preta defendi kontraŭ estingo unu el la kipraj simboloj, pri kiuj ili fieras.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07