Vakcino preventas kancerojn

La homa papilom-virusa infekto estas la precipa kaŭzo de la kancero de la utercerviko.

La unua efika kontraŭkancera vakcino estis vakcino kontraŭ hepatito B. La viruso de hepatito B kaŭzas ne nur la akutajn formojn de la malsano, sed ankaŭ ĉe iuj malsanuloj kronikan hepatiton kaj en apartaj kazoj (verŝajne kune kun iuj aliaj faktoroj) cirozon kaj eĉ hepatkanceron. Ĉar vakcinado kontraŭ hepatito B efike preventas ĉiujn formojn de la malsano, el tio sekvas, ke ĝi preventas ankaŭ hepatkanceron. En multaj landoj tia vakcinado jam estas enigita en la kalendaron de devigaj vakcinadoj.

Papilom-virusoj estas parazitoj de multaj specioj de bestoj kaj homoj. Ĉe homoj, en la plej multaj okazoj ili kaŭzas sendanĝerajn verukojn – sur la haŭto de la manoj, plandoj, en la seksaj organoj (generiloj) ktp. Sed jam delonge estis suspektinde, ke la apartaj tipoj de la homaj papilom-virusoj povas kaŭzi malignajn tumorojn – plej ofte kanceron de la utercerviko, sed ankaŭ de la anuso, peniso, vulvo kaj eĉ de faringo ktp. Tamen multaj sciencistoj eĉ ankoraŭ ĝis antaŭ nelonge opiniis, ke la precipa rolo en tio apartenas al herpes-virusoj. Kaj nur la germana sciencisto Harald zur Hausen definitive evidentigis, ke la precipa rolo en la apero de la kancero de la utercerviko apartenas al la homaj papilom-virusoj. Pro tio la sciencisto en 2008 estis Nobel-premiita „pro sia malkovro, ke la homa papilom-viruso kaŭzas kanceron.”

Harald zur Hausen naskiĝis en 1936, civitano de Germanio. Ankoraŭ en 1970 li faris supozon, ke homaj papilom-virusoj povas kaŭzi kanceron de la utercerviko. Dum pli ol dek jaroj li persiste laboris pri tiu problemo. Nur en 1983 li identigis DNA de homa papilom-viruso de la tipo 16 en la ĉeloj de kancero de la utercerviko. En 1984 li tion aperigis rilate al la tipo 18. Tiuj du tipoj de homaj papilom-virusoj estas identigitaj en 70 % de la kazoj de kancero de la utercerviko. La virusoj komence penetras la epiteliajn ĉelojn de la mukmembrano de la utercerviko. Poste la DNA de la viruso kunfandiĝas kun la DNA de la ĉeloj de la utercerviko kaj nur post kelkaj jaroj la ĉeloj povas fariĝi malignaj. Kancero de la utercerviko okupas la duan lokon (post la mamkancero) en la mondo inter ĉiuj malignaj tumoroj de virinoj. Ĉiujare en la mondo ĉirkaŭ 500 000 malsaniĝas je kancero de la uterceviko, el kiuj preskaŭ duono mortas.

El 15 tipoj de homaj papilom-virusoj, kiuj povas kaŭzi kanceron de la utercerviko, la plej danĝeraj estas du tipoj: numeroj 16 kaj 18. Precipe la virusoj transmisiiĝas per sekskontaktoj. Sed oni ne povas supozi, ke ĉe ĉiuj virinoj infektitaj de la homaj papilom-virusoj – eĉ de la tipoj 16 kaj 18 – nepre aperos kancero. Proksimume nur unu procento el tiuj malsaniĝas je kancero de la utercerviko. Do, verŝajne gravas por tio iuj malfavoraj genetikaj faktoroj, difekto de la imunstato, influo de malsanigaj eksteraj faktoroj ktp. Tamen en 99-100 % de ĉiuj kazoj, kiam virino malsaniĝas je kancero de la utercerviko, en kanceraj ĉeloj oni povas trovi la homajn papilom-virusojn, plej ofte de la tipoj 16 kaj 18. Necesas emfazi, ke sen patogena influo de la virusoj apero de kancero de la utercerviko ne estas ebla.

Vakcinado disvastiĝas

La malkovro de la precipa rolo de la homaj papilom-virusoj en la apero de la kancero de la utercerviko stimulis la kreadon de kontraŭkanceraj vakcinoj. Kaj tiuj vakcinoj estis kreitaj, komence de sciencistoj en Usono kaj baldaŭ ankaŭ en Eŭropo, surbaze de proteinoj (antigenoj) de la homaj papilom-virusoj. Kontraŭ tiuj antigenoj en la organismo de vakcinitoj aperas defendaj antikorpoj, kiuj neŭtraligas virusojn. Nuntempe ekzistas du efikaj vakcinoj. Unu estas direktita kontraŭ kvar tipoj de homaj papilom-virusoj: 6, 11, 16 kaj 18. La dua neŭtraligas du tipojn de la virusoj: 16 kaj 18. Ambaŭ vakcinoj jam estas la plej disvastiĝintaj en eŭropaj landoj kaj Usono. Krome, nun ili estas aplikataj en iuj aliaj landoj de la amerika kontinento, en apartaj regionoj de Azio kaj aliloke. La vakcinoj je 70-80 % imunigas la vakcinitojn kontraŭ kancero de la utercerviko. Kial tio ne estas je 100 %? Pro tio, ke en la vakcinojn estas enigitaj antigenoj de ne ĉiuj 15 tipoj de la homaj papilom-virusoj, kiuj povas kaŭzi kanceron, sed nur de la plej disvastiĝintaj kaj kancerodanĝeraj.

Bedaŭrinde, tiuj vakcinoj estas senutilaj por virinoj, kiuj jam antaŭ la vakcinado estas infektitaj de homaj papilomvirusoj. Tial, multaj landoj vakcinadas nur knabinojn je la aĝo de 11 ĝis 13 jaroj, ankoraŭ ne atingintajn seksan maturecon. Oni supozas, ke ili ankoraŭ ne havis sekskontaktojn, kaj tial ne estas infektitaj de la homaj papilom-virusoj. Sed iuj landoj vakcinadas ankaŭ pliaĝulojn, eĉ je la aĝo de pli ol 20 jaroj. Sed en tiuj okazoj necesas konvinkiĝi antaŭ vakcinado, ke ili ankoraŭ ne estas infektitaj de homaj papilom-virusoj. Same gravas vakcini ankaŭ knabojn – kio, ekzemple, kvazaŭ jam fariĝas en Britio – por preventi ĉe estontaj viroj kanceron de la peniso, anuso ktp. Sed ĝis nun vakcinoj estas sufiĉe multekostaj, kio obstaklas al vasta vakcinado en malriĉaj landoj. Je la aĝo de pli ol 50 jaroj, la plimulto de virinoj jam estas infektitaj de la virusoj, kaj ilia vakcinado estas senutila. Do, la nuntempaj vakcinoj povos preventi kanceron de la utercerviko precipe ĉe la nova generacio de virinoj. Tial tiuj vakcinoj estas bezonataj en plua perfektiĝo.

Estonteco de vakcinoj

Ĝis nun estas kreitaj vakcinoj, kiuj efike preventas hepatkanceron kaj kanceron de la utercerviko. En MONATO (2002, 1, p. 16-17) mi skribis, ke „laŭ oficialaj informoj de Monda Organizaĵo pri Sano, nuntempe en la mondo vivaj mikroboj kaŭzas ĉirkaŭ 15 % de ĉiuj malignaj tumoroj”. Kaj inter virusoj mi tiam listigis la virusojn de hepatitoj B kaj C, la viruson de herpeso Epstein-Barr, la homajn papilom-virusojn, la viruson de T-ĉela leŭkemio kaj aliajn, kiuj en apartaj kazoj (verŝajne kun iuj aliaj faktoroj) povas provoki malignajn tumorojn. Kontraŭ la viruso de hepatito B kaj la homaj papilom-virusoj jam estas kreitaj vakcinoj. Oni povas esperi, ke en la proksima estonteco, scienco sukcesos bridi ankaŭ aliajn.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07