JJB-breco

La jubilean 375an naskiĝtagrevenon de la Polyhistor („multsciulo”) Johann Joachim Becher, devenanta el la palatinata Speyer, oni honoris tie ne nur per altranga festkunveno kaj sciencaj prelegoj, sed ankaŭ, kiel decas por omaĝi inventiston, per nova inventaĵo.

Speyer ja estas „la urbo de la breco”, ĉiujare festante eĉ „Brezelfest” (brecofestenon), la plej grandan popolfeston ĉe la supera Rejno, kun gaja festprocesio kaj plezurmejlo. Okaze de la Becher-eventoj lerta brecisto inventis novan formon de la bakaĵo. Al la tradicia aspekto de du brakoj interkruciĝantaj, kiujn oni povas interpreti kiel la literon B laŭ la familia nomo, li aldonis la inicialojn de la antaŭnomoj (J kaj J). Tiel li ne nepre plibeligis la klasikan prastilon, sed almenaŭ duobligis la pezon de la foje mola, foje kraketanta nutraĵo, disdonita malavare kune kun glaso da bona palatinata vino donace post la oficiala Becher-solenaĵo. Alia avantaĝo, se ne novaĵo, estis la uzado ne de blanka nenutra, sed de bruna, plenvalora faruno.

Se Becher vivus ankoraŭ, li certe provus utiligi la ideon por novaj enspezoj. En Speyer la breco ja estas konsiderinda ekonomia faktoro, sed ankaŭ tie oni ne pli gajnas per altigo de la pezo, sed preferas, kiel ĉie, altigon de la prezo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07