Ĉu kulpas nur la naturo?

Meze de tiu ĉi jaro abundis katastrofoj en multaj landoj, plej multajn el ili kaŭzis la naturo, sed ankaŭ homa kulpo kreis aŭ fortigis iujn el ili. La naftokatastrofo antaŭ la orienta bordo de Usono tute klare estis homfarita. Kaŭzis ĝin eksplodo de borturo de la naftokompanio British Petroleum (BP, brita petrolo), kies sekvo estis detruo de bortruo en giganta profundo mara. Sekve dum multaj semajnoj milionoj da litroj da nafto senĉese elfluis el la grundo, poluis la akvon kaj damaĝis ne nur plantojn kaj bestojn en la maro mem, sed ankaŭ la bordojn. Bonŝance pro tiu akcidento mortis „nur” kelkaj homoj, tamen tre multaj bestoj (precipe fiŝoj kaj birdoj). Estis unu el la plej grandaj katastrofoj tiuspecaj, se ne la plej granda.

Sekvis diluvoj en Ĉinio, kiuj kaŭzis ne nur detruojn de kampoj, sed ankaŭ malsuprenglitadon de deklivoj, kiu „entombigis” tutajn vilaĝojn kun loĝantoj. Miloj da homoj mortis, miloj senhejmiĝis. Certe, kulpis abundaj pluvegoj, sed kulpis ankaŭ la fakto, ke en tre multaj riveroj de la regiono oni konstruis gigantajn akvobaraĵojn nesekurajn; pluraj rompiĝis pro troa akv-amaso. Do ankaŭ tiu ĉi katastrofo estis almenaŭ parte homfarita.

Rekordaj temperaturoj

Unuavide la gigantaj incendioj en Rusio ne estis homfaritaj, sed ŝulditaj al la vetero. Pro ekstrema varmego plursemajna tie bruladis multegaj arbaroj kaj – precipe danĝere – torfejoj, kio terure poluis la atmosferon. Ne nur mortis multaj homoj en la fajroj, sed ankaŭ ege suferis ĉiuj loĝantoj pro la veneno, kiun alportis ventoj ĝis la ĉefurbo Moskvo. La incendioj detruis domojn en multaj regionoj, tiel ke homoj perdis ĉiun havaĵon. La ekonomia damaĝo estis giganta, sed la homa sufero eĉ pli granda. Kial oni ne sukcesis rapide sufoki la brulojn? Ĉar mankis fajrobrigadistoj kaj aparatoj por batali kontraŭ la incendioj. Do ankaŭ tie kulpis homoj, precipe politikistoj, kiuj ne sufiĉe ekipis fajrobrigadojn, uzante la monon prefere por aliaj aferoj (aŭ por si mem?).

Paradokse samtempe estis malvarma vetero en Ĉeĥio, Pollando kaj la najbara Germanio, kie abundaj pluvegoj kaŭzis inundojn per riveroj. Subakviĝis multaj vilaĝoj kaj urbetoj, mortis kelkaj (malmultaj) homoj, la damaĝoj estis tamen ankaŭ tie grandaj. Parte mankis digoj por deteni akvon, aliaj rompiĝis pro akvopremo. Tamen en tiuj bone strukturitaj landoj oni relative bone mastris la problemojn, ankaŭ ne mankis helpiloj kaj helpantoj. Kaj damaĝitoj povis esperi pri ŝtata helpo por riparado kaj rekonstruado de domoj.

Biblia dimensio

La plej granda homa katastrofo tamen sendube okazis en Pakistano, kie diluvo kompareblis kun tiu, pri kiu raportas la juda Biblio. Senĉesaj pluvegoj kaŭzis neimageblajn inundojn, en kiuj pereis 1500 homoj kaj senhejmiĝis 20 milionoj. Evidente tio estis la plej terura naturkatastrofo de la nuna epoko. Kaj kontraste al la biblia rakonto, neniu el la trafitaj homoj disponis pri arkeo kiel Noa, kiun savis dio. La malriĉega popolo ne ricevis helpon de korupta kaj malkompetenta ŝtato, skuata krome de taliba terorismo. Blasfeme taliboj asertis, ke pri la katastrofo kulpas la fakto, ke la ŝtato ne estas islamisma. Sed nelaste pro la timo de okcidentaj homoj pri taliboj kaj terorismo helpo el tiuj landoj por la suferantaj pakistananoj komence alvenis nur tre hezite.

Klimatŝanĝo

Ĉu troveblas komuna faktoro de ĉiuj ĉi katastrofoj? Ĉu oni simple povas diri: kulpas la naturo? Jes, sed naturo torturita de la homaro. Klare ke en Rusio, Ĉinio, Pakistano kaj meza Eŭropo inundojn kaj incendiojn kaŭzis la naturo. Sed diluvoj kaj bruloj estis tiom terure gigantaj (rekordaj) nelaste pro la klimatŝanĝo kun pli kaj pli ekstremaj veteroj, kaj ke pri ĝi kulpas homoj, estas same klare.

En Rusio aldoniĝas kroma faktoro. Dum la komunisma epoko gigantomaniuloj regantaj tie ordonis senakvigi vastajn marĉojn. La restanta torfo nun estas tiom seka, ke ĝi brulas tiom pli facile. Sed la naftokatastrofo en Usono ne ŝuldiĝas al klimatŝanĝo. Tamen, se Usono, kiel preskaŭ ĉiuj aliaj landoj, fine agnoskus la ekziston de tiu ŝanĝo kaj eltirus konsekvencojn, ĝi devus rezigni pri nafto kaj akceli aliajn energifontojn. Pretekste oni diras, ke BP pro neglekto de preskriboj kaŭzis la akcidenton. Tial oni daŭrigas boradon en profunda maro. Sed eĉ plej pinta teknologio povas fiaski. Perfektaj metodoj ne ekzistas. Ni do povas atendi pliajn katastrofojn homfaritajn.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07