Strato de la eŭropa kulturo

En tiu ĉi jaro en Santiago de Compostela [kompostela], urbo en la ekstrema okcidento de Hispanio, regurbo de la aŭtonoma regiono Galegio, oni festas „sanktan jaron”, kiu altiras amasojn da homoj, precipe ĉirkaŭ la 25a de julio, kiam la memortago de la sankta Jakobo trafas en dimanĉon, kio elstarigas la tutan jaron antaŭ la ordinara pilgrimado.

Ekesto

La pilgrimado al Santiago komenciĝis antaŭ pli ol 1000 jaroj, post kiam ĉirkaŭ la jaro 800 Teodomiro, episkopo de la regiono, deklaris, post mirakla ektrovo de tombejo loke de la nuna katedralo, homajn restaĵojn la ostoj de la apostolo Jakobo la pli aĝa, parenco de Jesuo, kiun liaj disĉiploj laŭ la legendoj enterigis post la martiriĝo ne en la „Sankta lando”, sed ĝuste en tiu ĉi mondoparto. De post la retrovado de la sanktulaj relikvoj ekestis modera kultado regiona. Dum la kristana lukto kontraŭ la islamaj invadintoj de la iberaj teritorioj, Jakobo transformiĝis en la grandan helpanton kaj protektanton de la kristanaro, aparte post kiam li intervenis persone en la batalo de Klaviĥo. De tiam la ikonografio montras lin surĉevale, disbatante la malamikojn. Ekestis lia kromnomo Matamoros, t. e. mortiganto de maŭroj, kiel oni nomis la islamanojn.

Mezepoko

Ĉiam pli la famo de la sanktulo kaj ĝia kultejo disvastiĝis tra la tuta Eŭropo. Kiam kadre de la reconquista, la rekonkerado de la lando, la vojoj en norda Hispanio montriĝis sekuraj, komenciĝis ĝenerala pilgrimado al Kompostelo el ĉiuj kristanaj landoj. La urbo fariĝis la tria sankta loko apud Jerusalemo kaj Romo. Papo Kaliksto la 2a permesis la sanktajn jarojn, kiuj okazis eĉ pli ofte ol tiuj en Romo mem. En tiuj jaroj oni, trairante la „Sanktan pordon” aŭ „Pordon de la pardono”, preĝante kaj la pentojn konfesante, povas akiri aparte savigajn indulgojn.

Mezepoke la pilgrimado al Santiago – al la sanktulo kaj la urbo samnoma – fariĝis amasfenomeno kaptanta ĉiujn sociajn tavolojn. Kreiĝis impona infrastrukturo por direkti kaj kontentigi la homojn kaj iliajn bezonojn. Kun la reformacio kaj novaj evoluoj ŝtataj, ekonomiaj, spiritaj kaj sociaj perdiĝis la tutkontinenta aspiro al tiu ĉi celo. La kulto tie ree fariĝis preskaŭ ekskluzive hispana / regiona evento. En la dudeka jarcento la ŝtatestro Franco, mem devenante el Galegio, reprosperigis la kultadon, sed nur ĉirkaŭ la 80aj jaroj nova impeto favoris la Vojon Jakoban ĝis reakcepto inter homamasoj el tuta Eŭropo kaj rekono de internaciaj instancoj, kun ĉiam ankoraŭ kreskanta efiko.

Motivoj kaj metodoj

La plej nobla celo de la mezepokaj pilgrimantoj estis la akiro de indulgo por la propraj aŭ aliulaj pekoj ĉe la tombo de la sanktulo, prefere, ĉar plej efike, en la sanktaj jaroj. Kaj ne nur la fora urbo estis alstrebinda, sed survoje la multaj preĝejoj, katedraloj, monaĥejoj kaj benaj lokoj adiciiĝis al la kolektado de sanktulaj kaj diaj gracoj. La religia fono tiam ja unuarange rolis, sed certe ankaŭ eskapemaj, aventuremaj, komercaj, sociaj, diplomatiaj kialoj. En la nuna tempo la eklezie ligitaj intencoj estas minoritataj. Homoj ankaŭ aktuale ja serĉas spiritan plenumiĝon, sed ofte ne laŭ la tradiciaj kanaloj. Firma kredo apudas svagan esoterecon, nerare sojle de nova vivetapo, en aŭ post malsanoj. Intermiksiĝas turismaj, artemaj, sportaj intencoj. Hodiaŭ oni nemalofte akceptas ofertojn de vojaĝentreprenoj dividi tempe kaj distance la longan vojon en komfortajn etapojn per same komfortaj transportiloj kaj en luksaj dormejoj.

Simpleco, modereco, modesteco ne plu estas ĝeneralaj trajtoj, por tute ne paroli pri asketeco. Tio influis ankaŭ la vojaĝmetodojn. Tien kaj reen tra pli ol dufoje 2000 kilometroj pure piede okazas tre malofte. Multaj homoj komencas la marŝadon nur ĉe Pireneoj, reire oni flugas preskaŭ regule. Helpas ankaŭ busoj, taksioj, privataj aŭtoj, ŝipoj, pakaĵotransportado. Sportemuloj rajdas, biciklas aŭ eĉ vetkuras konkurencante. Kaj per poŝtelefono kaj interreto oni ne plu devas senti sin en fremdejo, sed povas eldistance stiri siajn hejmajn familianojn, akciojn kaj bezonaĵojn, kaj samtempe kapablas en la proksimeco mendi ĉambrojn kaj mangaĵojn je aktuala impulso. Neniu plu dependas de sanktuloj aŭ bonvolaj pilgrimejoj. Troviĝas nur malmultaj aŭtentaj pilgrimantoj, kiuj intence rezignas pri eksteraj kontaktoj kaj helpoj, konfidantaj sin senrezerve al la camiño (vojo).

Konfirmilo

Por ricevi de la ekleziaj aŭtoritatoj en Santiago la konfirmilon pri „vera pilgrimado devote kaj pie”, oni devas atesti per fidindaj stampiloj en sia pilgrimkajero la piedan trairon de la lastaj 100 kilometroj antaŭ Santiago. Jam la ekstera aspekto, la diraĵoj kaj la konduto de multaj atendantoj en la longega vico antaŭ la ĝiĉetoj dokumentigaj suspektigas tiujn motivojn sufloratajn en la latinlingva dokumento. Kvankam nun multaj atendas la konfirmilon compostelana, tamen la nombro de tiuj pretendandoj estas malgranda kompare kun tiu de ordinaraj turistoj. En 2004 nombriĝis 180 miloj da „pilgrimantoj” kontraŭ 12 milionoj da turistoj. La lastaj estas kontentaj per fotoj dissendadataj interrete, montrantaj ilin en tipa restoracio en Santiago aŭ survoje. Ili ne aspiras paperaĵon por ŝajnigi pilgriman karakteron.

Konsiloj

Sciante, ke la nuntempa ĝenerala strebo al Santiago de Compostela havas nepretervideble siajn komercajn, turismajn, modajn trajtojn jam superantajn la bezonojn spiritajn kaj kulturajn, pli konsciaj pilgrimantoj tamen senhezite rekomendas entrepreni la Vojon de Sankta Jakobo. Sendepende de la irmaniero ĝi povas havigi mensan pliriĉiĝon kaj ensentadon en la kulturan heredaĵon de Eŭropo. La titolo de vojpriskribo post spontana ekiro de iu germana popolhumuristo „Jen, mi estas for!” logis ja multajn liajn admirantojn al Santiago. Sed homoj, kiuj serĉas pli ol ordinaran turisman ekscitiĝon kun certa religia aromo, prefere ne sekvu lian modelon, sed bone preparu sian vojon ne nur fizike, tio estas konsideri prudente la enhavon de la pakaĵo, sed ankaŭ spirite, lingve kaj informe. Ne sufiĉas atendi reveliĝon, lumon, trankvilecon, pacon simple nur de la vojo irata. La efikoj ne aŭtomate rezultas el kilometroj piede paŝitaj. Ĉiu vojo al Santiago estas individua Vojo Jakoba kaj povas alporti tiom da „graco”, kiom la individuo sopiras. Neniu povas devigi pilgrimvojon por siaj celoj. Sed la vojo povas multaflanke kontribui al la plenumo de deziroj sincere esperataj.

Kulturstrato

Jam en 1987 la Konsilio de Eŭropo honoris kaj iel transformis la Vojon Jakoban al „Eŭropa kulturstrato”, tiel malfermante kaj rekomendante la itineron ankaŭ al homoj ne firme katolikaj. Same Unesko en 1993 atribuis al la tuto la statuson de „Monda kulturheredaĵo”. Hodiaŭ abunde libroj, filmoj, informiloj helpas pretigi la propran vojon. La paĝoj en interreto ofte estas valoraj, sed en pleno ne plu travideblaj, ne elĉerpe utiligeblaj. Sed per saĝa preparado la nuntempa pilgrimantoj trovos ĉiujn indajn celojn survoje kaj kompostele kaj pluse, la lumon ĉe la „Fino de la Mondo” (en la galega lingvo Fisterra), kie la suno forsinkas jen majeste, jen mizere en la senfinan oceanon, levante antaŭ la homo la demandojn pri senfineco kaj transcendo neeviteble, rekte kaj pli evidente ol sur la tuta sankta vojo. Jam tial la Ruta Xacobea [ŝakobea] meritas la iradon.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07