Ponto al pliaj kontraktoj

Ponton konstruos ĉinoj en la serba ĉefurbo Beogrado. La ponto ligos du partojn de la urbo, Zemuno kaj Borča [borĉa]. Ĉeestis la solenan metadon de fundamenta ŝtono multnombra ĉina delegacio kaj membroj de la serba registaro.

La ponto estos konstruita per kredito de 217,4 milionoj da dolaroj de la ĉina Eskim-banko, kun jara interezo dum 15 jaroj de 3 %. La laboroj komenciĝos en aprilo 2011. La ponto estos 1,5 km longa kaj samtempe estos konstruitaj 21 km da elirejaj kaj enirejaj ŝoseoj.

Amikeco

Politikistoj diris, ke temas pri ponto de amikeco. Tamen pli gravas mono ol amikeco. Per la ponto volas la ĉinoj prezenti sin al Eŭropa Unio kaj aliaj eŭropaj landoj. Post la Olimpiaj Ludoj en Ĉinio restas multe da fortaj konstru-kompanioj, kiuj serĉas novajn merkatojn.

Serbio, kun ok milionoj da loĝantoj, ne enhavas multe da intereso por Ĉinio. Tamen ĝiaj rilatoj kun Rusio, Belorusio, Turkio kaj landoj de Eŭropa Unio allogas. Temas tiam ne pri ok sed pri okcent milionoj da konsumantoj. Tio signifas, ke la ponto servos ambaŭflankajn interesojn.

Dimitrije JANIČIĆ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07