Neniam plu

En la somero de la jaroj 1984 kaj 1985 ni feriis en la Loire-regiono de Francio. Ambaŭokaze ni pasigis du semajnojn en malnova kastelo, kiu funkcias hodiaŭ kiel ferio- kaj studo-centro por francoj kaj eksterlandanoj. Dum nia restado en 1985, ni ĉeestis interesan prelegon pri norvegaj kantoj, faritan de milda, modesta norvego, s-ro O.T.

Dum la vivo, ĉiu el ni (krom se ni loĝas en tre izolitaj regionoj) konatiĝas kun granda nombro da personoj, kiuj ne faras apartan impreson. Tamen, kelkfoje – eble ne ofte – ni renkontas iun, kun kiu, je la unua vido, ni tuj simpatias aŭ eĉ malsimpatias.

Aminda viro

Se tia kono daŭras, ni eble revizias nian opinion pri la persono, aŭ ĝi estas konfirmita per nia posta sperto. La norvego impresis nin kiel ege simpatia kaj aminda viro, kaj nia opinio pri li ne ŝanĝiĝis. En la feriejo ni konatiĝis kun multe da afablaj homoj, sed ni trovis lin aparte ĉarma.

Ni tre ĝuis lian prelegon, dum kiu li kantis, kaj igis nin kunkanti, plurajn belajn kantojn, kiujn li persone tradukis el la norvega. Ni plej ŝatis iun sorĉan kanton, kiu havis la titolon „Neniam”. Ĝia melodio, kun leviĝanta tono je la fino de ĉiu strofo, elvokis al mi (kiu neniam estis en Norvegio) melankolian skandinavan etoson, kaj samtempe tiun dolĉamaran senton, kiun la portugaloj nomas saŭdado.

La unua kaj la lasta strofoj tiele tekstas:

Neniam vi elmemore pasos
En lum’, mallumo ĉeestas vi;
Precipe nokte vin vidas mi
Precipe nokte vin vidas mi.

En veturanto aŭ en rajdanto
Mi vidas vin, eĉ en bild’, en kanto;
Mi plej vin aŭdas en mia plor’.
Mi plej vin aŭdas en mia plor’.

O.T. rakontis, ke la kanton komponis aŭtenta viro, kies juna fianĉino mortis, antaŭ ol ili povis geedziĝi. Li dum sia restanta vivo funebris ŝin kaj neniam edziĝis kun alia virino.

Dum jaroj ni ne plu havis kontakton kun O.T., kaj ni ĵus legis en revuo, ke li forpasis je la aĝo de 91 jaroj. Ni tre bedaŭras, ke ni ne plu havis okazon renkontiĝi kun tiom alloga persono. Je lia memoro, mia edzino eksidis ĉe la piano, kaj ni kune kantis „Neniam”.

Garvan MAKAJ
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07