Ĉu viktimoj de justico?

Ankaŭ Belgio havas siajn problemojn pri seksaj misuzoj en la katolika eklezio. Tiu loka problemo fariĝis mondnovaĵo, kiam en la 24a de junio brusela esplorjuĝisto kun 50 esploristoj invadis la ĉefepiskopejon en Mechelen [méĥele].

Oni tuttage enŝlosis la naŭ ĉeestantajn episkopojn, sekvestris iliajn poŝtelefonojn, komputilojn kaj agendojn, forportis kamionojn da materialoj, kiel la tuta librotenado, ĉiuj komputiloj de la dungitaro, arĥivaĵoj, traserĉis la loĝejon de la emerita ĉefepiskopo Danneels [danels] kaj la katedralon kaj eĉ boris truetojn en la ĉerkoj de 15 kardinaloj. Fine oni sekvestris en Leuven [leŭve] 475 dosierojn de sendependa eklezia komisiono pri la esploroj de seksaj misuzoj de pastroj. Tiam eĉ Vatikano akre protestis.

Kaŝi faktojn

En la lastaj jardekoj ade diskoniĝis pli da sciigoj pri seksaj misuzoj en la katolika eklezio. Feliĉe la ĉi-rilata pensmaniero iom post iom ŝanĝiĝis. Multaj civitanoj nun kuraĝas rakonti, kion ili dum jaroj kaŝis. Ankaŭ la sinteno de la katolikaj instancoj iom post iom ŝanĝiĝis: kvankam unue ili precipe provis silentigi atestantojn kaj kaŝi faktojn, ili – sub la premo de la publika opinio – nun rekonas faktojn.

Kreskas ĉe ili la konscio, ke necesas rekoni kulpon, atenti la viktimojn, eventuale provi kompensi ilin, puni kulpulojn aŭ almenaŭ malhelpi recidivon. Sed unuflanke la ekleziaj respondeculoj preferas solvi ĉion interne, dum aliflanke multaj viktimoj ne plu povas apelacii al juĝaj instancoj pro preskripto. Ankaŭ tiuj bezonas kompreneman orelon.

Pritrakti plendojn

Tial la belga eklezio starigis en 1997 komisionon por pritrakti tiajn plendojn. Ĝi devas asisti viktimojn kaj montri la vojon al helpo ĉe kompetentuloj. Ĝi agis sendepende de la eklezio, sed tamen devas informi la episkopojn kaj avizi ilin pri necesaj paŝoj.

La unua prezidantino demisiis – seniluziigite – ĉar laŭ ŝi la episkopoj apenaŭ atentis ŝiajn raportojn. Peter Adriaenssens [adriánsens], porinfana psikiatro, transprenis la taskon antaŭ unu jaro.

En la 22a de aprilo la tre populara episkopo de Bruĝo, Roger Vangheluwe [vanĥéliŭe], demisiis, kiam konatiĝis, ke li dum jaroj sekse misuzis sian nevon. Evidente tio vekis konsterniĝon. La komisiono Adriaenssens pritraktis 30 dosierojn antaŭ tiu evento. Poste, en kelkaj semajnoj, tiu nombro kreskis ĝis 475.

Anstataŭi justicon

Adriaenssens konsciis pri la delikateco de la rilatoj inter la komisiono kaj la justico. Evidente li ne povas anstataŭi la belgan justicon. Aliflanke li menciis, ke pluraj plendantoj eksplicite esprimis, ke ili nepre deziras diskretecon. Ili ne volas riski, ke oni voku ilin por atesti en publika proceso.

Li do faris interkonsenton kun la federacia prokuroraro: la komisiono diskrete pritraktos plendojn, laŭeble helpos viktimojn, precipe kiam temas pri preskriptiĝintaj kazoj, sed transdonos dosierojn, kiuj bezonas tion al la juĝistoj. Krome li instigis viktimojn mem direkti sin al la justico.

La supre menciita agado de la brusela esplorjuĝisto provokis protestopluvon. Vatikano furiozis. Iuj komunikiloj parolis eĉ pri loĝia komploto kontraŭ la eklezio. La belgaj episkopoj protestis, sed iom pli modere. Sinjoro Adriaenssens estis precipe ŝokita, ĉar nun la dosieroj de tiuj, kiuj nepre deziris diskretecon, tamen estas ĉe la juraj instancoj, kiujn ili ŝajne ne tre fidas.

Alvoki informantojn

Evidente ankaŭ la juraj instancoj ne rajtas malkaŝi la enhavon, sed, kiam sekvos proceso, oni tamen povos alvoki informantojn por publike atesti. „Tiuj homoj do plian fojon spertas perfidon. Kiel eblas restarigi fidan rilaton kun tiuj viktimoj?”, diris Adriaenssens. La tuta komisiono sekve demisiis. Eĉ la ministro pri justico demandis sin, ĉu la agado proporciis kun la supozataj akuzoj.

Intertempe la kaŭzo de tia drasta iniciato restas sekreta. Iuj komunikiloj kondamnas la agadon; aliaj pravigas ĝin. Adriaenssens jam diskonigis, ke en 50 plendoj oni mencias la emeritan ĉefepiskopon Danneels, ĉefe ĉar li neglektis informojn pri misuzoj. Rifuzi helpon al persono nepre helpobezona estas punebla. Do eble eĉ Danneels povus esti kulpigita.

Prijuĝi dosierojn

Iuj opinias, ke la komisiono Adriaenssens – kvankam sendependa, tamen eklezia – ne povus objektive prijuĝi, kiujn dosierojn oni transdonu al la juraj instancoj. Krome la belga eklezio, institucio, kiu kulpas pri 5000 taksitaj seksaj mispaŝoj, ĝis nun ne spertis juran persekuton.

Surprizas, ke la brusela prokuroro ekiniciatis la esploron, ne informinte la federacian prokuroraron, kiu tamen faris interkonsenton kun Adriaenssens pri kunlaboro. Jure tio eblas, sed tio tamen malkaŝas internajn tensiojn. Jam post 10 tagoj la federacia prokuroro ordonis esploron, ĉu la ago de la brusela prokuroro estas laŭregula kaj pravigebla. Tia esploro okazas ege malofte kaj neniam antaŭe tiom rapide.

Oni do pli kaj pli havas la impreson, ke temas pri interna milito inter prokuroroj. Oni povas demandi sin, ĉu tio efektive helpos al la viktimoj de seksaj misuzoj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07