Ĉu malriĉuloj riĉulojn subtenas?

La registaro de Nov-Zelando reduktas enspezimpostojn ekde la 1a de oktobro 2010, tiel ke la plimulto da homoj pagos ne pli ol 17,5 %. Tiuj, kiuj enspezas jare pli ol 70 000 novzelandajn dolarojn (ĉirkaŭ 38 000 eŭrojn), pagos 30 %.

En la elektokampanjo en oktobro 2008 la Nacia Partio promesis redukti impostojn. En la buĝeto de 2009 ĝi ne povis plenumi sian promeson pro la monda financa krizo. Tamen ĝi taksas, ke la ekonomio iompostiome resaniĝas kaj en la buĝeto de 2010 povas toleri signifajn ŝanĝojn pri la imposta sistemo.

Por pagi la redukton la registaro pligrandigas la imposton pri varoj kaj servoj (GST – speco de aldonvalora imposto) de 12,5 % al 15,0 %, plialtigas la jaran imposton pri veturiloj, la imposton pri tabako kaj kelkajn aliajn impostojn. Ĝi ankaŭ reduktas servojn.

Koalicio

Tial la opoziciaj partioj avertas, ke malriĉuloj pagos la impostajn reduktojn de riĉuloj. Ankaŭ la Maoria Partio, membro de la reganta koalicio, kontraŭas la pliigon de GST, sed voĉdonis por ĝi en la parlamento, ĉar ĝi ne volas eksiĝi el la registaro.

Sistemo por komercado pri ellasaĵoj (t.n. karbono-imposto) ekfunkciis en julio 2010. La ĉefministro, John Key [ĝon ki], taksas, ke tio aldonos 5 % al la kosto de benzino kaj elektro. La centra banko verŝajne pliigos la oficialan interezon.

La kosto de riparoj de likantaj domoj, konstruitaj dum la 1990aj jaroj pro malbonaj decidoj pri normoj de konstruado, aldoniĝos al naciaj kaj lokaj impostoj, kaj pliiĝos la kostoj por uzi trajnojn kaj busojn. Gepatroj pagos pli por edukado de etaj infanoj. Oni atendas, ke la pli altaj kostoj de aliaj impostoj, varoj kaj servoj, lupagoj, energio ktp nuligos la gajnon pro la imposta redukto.

Inflacio

Redukto de enspezimpostoj pravigeblas, ĉar la elcento pagata de ĉiu civitano pliiĝis dum la jaroj pro inflacio. Antaŭaj reduktoj tion ne sufiĉe korektis. La registaro diras, ke ĝi provis trovi justan aron da ŝanĝoj, sed multaj homoj kredas, ke la ŝanĝoj malsukcesas.

La registaro esperas, ke la impostaj ŝanĝoj kuraĝigos ekonomian kreskadon. Tamen limigoj en klerigado kaj kuracado kondukos al efikoj, kies plibonigado en la estonteco pli kostos. La opozicio notis, ke la registaro prunteprenos multan monon por pagi la impostmalaltigon.

Por kompanioj la registaro reduktas la enspezimposton de 30 % al 28 %. Ĝi ŝanĝis prioritatojn de ministrejoj por doni monon al favorataj projektoj anstataŭ al aliaj. Ekzemple ĝi prenis 3,3 milionojn da dolaroj el medioprotektado por konstrui novajn biciklajn vojetojn por turistoj. La ĉefministro taksis, ke la vojetoj kreos 500 novajn laborlokojn. Ĝis la mezo de 2010 la rezulto estas magra: la projekto kreis nur 70.

Lernejanoj

Diversaj grupoj akuzas la registaron pri maldemokratiaj decidoj. Instruistoj kontraŭstaras la enkondukon de t.n. naciaj normoj por mezuri la atingojn de lernejanoj. Ili plendas, ke neniu antaŭprovis la metodojn uzotajn. La registaro reduktis la subvenciojn por maljunuloj, kiuj bezonas enhejman helpon, kaj malpliigis subvenciojn por kuraci viktimojn de akcidentoj.

La registaro eksigis la regionan registaron de Canterbury, pretekstante, ke ĝi tro malrapide ekagis pri akvorajtoj por farmistoj kaj aliaj komercaj uzantoj. La eksigitoj akuzis, ke la registaro anstataŭigis ilin per oficistoj, kiuj pli favoras komercajn interesojn kaj ne tiujn de voĉdonintoj.

La registaro devigas la kunfandon de la 12 lokaj registaroj en la regiono de Aŭklando sen antaŭa demokratia konsiderado. Do estos interese vidi, ĉu la registaro plu perdos subtenon pro siaj diversaj ŝanĝoj.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07