Respondo malprudenta

En somero 2008 Hannibal Kadafi, la filo de la libia ŝtatestro, restadis en Ĝenevo. Tie lia edzino kaj li ŝajne frapis subulojn, kiuj plendis ĉe la polico. Do la ĝeneva polico devis ekagi.

Svisaj kantonoj estas ŝtatetoj. Ĝenevo estas eĉ „respubliko kaj kantono de Ĝenevo” (france République et canton de Genève). Tamen, ricevinte la plendon, la ĝenevaj aŭtoritatoj ekrilatis kun la departemento pri eksteraj aferoj de la tutsvisa registaro en Berno por informiĝi pri la farenda paŝo.

El Berno venis respondo: „Agu plej prudente!” (france: Agissez avec la plus grande prudence!). Ĉu sugesto, propono, konsilo, peto aŭ postulo, ne estas klare. Kio ja klaras, estas, ke la filo de ŝtatestro Kadafi estis en hotelo kun sia graveda edzino. Ĉu do prudente, ke arestu la paron du policistoj sen uniformoj je la naŭa matene, aŭ 20 policistoj en uniformoj je la sesa matene?

Mankatenoj

La ĝeneva polico elektis la duan eblon, eĉ uzante mankatenojn por Hannibal Kadafi. Tiu pasigis du noktojn en malliberejo. Dum tiu tempo oni fotis lin, eĉ kiam li surhavis la mankatenojn. Plia mispaŝo: kunlaboranto de la polico donis, liveris, vendis – kiu scias? – la fotojn al la ĵurnalo La Tribune de Genève, kiu ilin aperigis.

Enketas nun tribunalo por trovi kaj puni la kulpulon en la polica servo. Intertempe Libio koleregis kontraŭ Svislando. Arestitaj estas du svisoj en Libio, kiuj fariĝis ostaĝoj. La unua revenis en februaro 2010, la dua en junio. Tiu lasta estis akuzita pri kontraŭleĝa restado en Libio kaj punita per kvarmonata restado en malliberejo.

Verŝajne kulpas pri la tuta afero malklara komunikado inter Berno kaj Ĝenevo.

Mireille GROSJEAN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07