Geja paro en Malavio

En majo 2010 subite fariĝis tutmonda novaĵo: geja paro en Malavio, Steven Monjeza (26-jara) kaj Tiwonge Chimbalanga (20-jara), en decembro 2009 sciigis, ke ili intencas nupti. Sammonate ili estis arestitaj, kaj komence de majo sekvis la verdikto: 14 jarojn en karcero. La juĝisto klarige aldonis, ke estas lia devo ŝirmi la socion kontraŭ tiaj ŝokaj ekzemploj de obsceneco kaj tiu kontraŭnatura agado. En multaj landoj en Afriko samseksemo estas leĝe malpermesita.

Sekvis internacie malsamaj reagoj: unuflanke aprobo flanke de tradiciaj ekleziaj instancoj, aliflanke protestoj de organizaĵoj, kiuj protektas la homajn rajtojn. Ankaŭ pluraj registaroj, precipe de landoj, kiuj finance subtenas Malavion, akre protestis kaj eĉ minacis forpreni la evoluhelpan subtenon. Ministro Verhagen el Nederlando alvokis Eŭropan Union postuli de Malavio ŝanĝi la koncernajn kontraŭ-gejajn leĝojn. Ankaŭ la sud-afrika prezidanto Zuma, kies lando en 2006 rekonis gejajn nuptojn, protestis. Je plej alta politika nivelo aktivis Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN. Post lia interveno la prezidanto de Malavio liberigis la paron.

Mallonge poste sekvis informo, ke Steven Monjeza forlasis sian partneron kaj nun intencas edziĝi al 24-jarulino, Dorothy. Pluraj supozas, ke la parencoj tion organizis.

Reĝino Viktoria

Reĝino Viktoria estas simbolo de tuta epoko: dum ŝia longega regado kiel reĝino de Britio (1837-1901) kaj imperiestrino de Hindio (1877-1901) iom post iom Eŭropo kaj grandparte eĉ la tuta mondo komencis sekvi kutimojn, morojn kaj idealojn de la Brita Imperio. Kaj konkrete por la nuna temo tio ankaŭ implicas la koncernan seksan moralon: unuflanke al la viroj oni permesis, kondiĉe ke tio ne tro klare montriĝu, certan seksan liberecon ĉe vizitado de bordeloj, aliflanke certe al la virinoj oni ne multe lasis da libereco. Samseksemo laŭ ekstera aspekto socie „ne ekzistis”: se ie tamen ĝi atingis ĝeneralan atenton, sekvis skandalo. La skandalo ĉirkaŭ Oscar Wilde estas fama ekzemplo de tio.

Por mallongigi la historion: ĉie tra la Brita Imperio – kaj, kiom mi scias, ankaŭ en pluraj aliaj koloniaj imperioj – oni enkondukis leĝojn konforme al la tiama pruda brita konvinkiĝo: specife samseksemo estis leĝe malpermesita, kaj ofte minacata per gravaj punoj.

Danĝera heredaĵo

La dua duono de l' pasinta jarcento ĉie tra la mondo vidis memstariĝi eksajn koloniojn de la eŭropaj potencoj, sed bedaŭrinde en multaj el ili postrestas ankoraŭ kiel timiga heredaĵo el Eŭropo la kontraŭgejaj leĝoj. Samtempe plurloke kreskis precipe la plej tradiciemaj kristanaj movadoj kaj eklezioj, interalie en Afriko. Kaj ĝuste tiuj eĉ plifortigis la miaopinie obsedan timon pri samseksemo: en la biblio ja estas la fama rakonto pri Sodomo (Genezo 18-19). Sed ĉe atenta legado oni konstatos, ke ĝi ĉefe temas pri ksenofobio (timo de, kaj malamo kontraŭ fremduloj). Nur posta (mis)ekzegezo kondukis al emfazo pri gejeco. En la biblio ekzistas, tamen, klara ekspliko pri tio, kio estas la peko de Sodom: „Jen kio estis la kulpo de via (tio estas de Jerusalem) fratino Sodom: malmodesteco, trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis. Kaj ili fieriĝis kaj faris abomenindaĵojn antaŭ Mi (t.e. Dio), kaj Mi forpuŝis ilin, kiam Mi tion vidis.” (Jeĥezkel 16:49-50) Tio do signifas, ke la ĉefa peko estis: ia sinadorado, malzorgado pri bezonuloj kaj similaj – simple dirite: pli-malpli tio, kio karakterizas nian „civilizitan mondon” kontraŭ fremduloj kaj malriĉaj landoj. Do kontraŭgejeco, miaopinie, nepre estas kontraŭbiblia, certe ne konforma al homaj rajtoj, sekve abolinda.

Intertempe en multaj eŭropaj landoj la sinteno al samseksemo funde ŝanĝiĝis. Ankaŭ pluraj eklezioj adaptis siajn juĝojn pri la temo. Pluraj eklezioj eĉ oficialigis gejajn nuptojn – tiu de la remonstrantoj kiel unua en Eŭropo – kaj ankaŭ en pluraj ŝtatoj gejaj rilatoj fariĝis oficiale agnoskataj. Sed bedaŭrinde en multaj eksaj kolonioj postrestas kontraŭgejaj leĝoj kiel timiga heredaĵo de l' kolonia epoko. Fariĝas tempo, ke oni tutmonde ekkonsciiĝu, ke ne havas sencon nei tian fundan flankon de la homa ekzistado. Oni ne nur por sia plezuro ŝajnigas sin geja. Tia oni kutime naskiĝas!

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07