Barb-ara decido

La urbo Isesaki en la japana gubernio Gunma malpermesis al siaj oficistoj porti barbon. La urbo argumentas: „La oficistoj laboras ne private sed oficiale kiel urbaj dungitoj. Troviĝas urbanoj, kiuj sentas malagrablon pro barbuloj. La urba oficejo estas servilo por urbanoj.”

Tamen la komitatestro pri homaj rajtoj en la gubernia advokataro opiniis: „Bone flegata barbo estas socie agnoskita. Totale malpermesi barbon povas atenci homan rajton.” La malpermeso estas eble la unua tia en Japanio.

Estraranoj

Mi do esploris, kiom da homoj portas barbon. Mi iris al Tokio por ĉeesti estraran kunsidon de la Japana Esperanto-Instituto. Inter 15 viraj estraranoj unu portis lipharojn. Revenante, mi serĉis barbulojn en trajnoj kaj stacidomoj.

En unu trajno mi trovis el 40 homoj unu kun barbo; en alia vagono el 15 homoj neniun. Ĉe stacidoma kajo mi rimarkis unu homon kun lipharoj. Entute el 100 homoj nur tri portis tre modestajn lipharojn aŭ barbon. Vere en Japanio estas tre malmultaj barbuloj.

Razado

Antaŭe ankaŭ mi portis barbon, ĉar ĝenis min ĉiumatena razado. Tiutempe mi ofte spertis, ke, kiam mi parolas kun nekonatoj, aperas timeto sur iliaj vizaĝoj. Tio ne agrablis al mi. Krome mi trovis, ke flegi barbon pli ĝenas ol razado. Do mi rezignis pri la barbo.

Tamen la decido de la urbo Isesaki estas troa. Se la urbo respektas plendojn pri barboj, ĝi cedu al aliaj plendoj, ekzemple pri kalvaj kapoj kaj perukoj. Barbo estas iusence simbolo de libereco, do nun la urbo certagrade subpremas demokration.

HORI Jasuo
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07