Tri regionoj: unu krizo - kelkaj precizigoj (2)

Kiam mi legis en la reago de Gustave Ligot (MONATO 2010/7, p. 6) la frazon „Mi ne konas la fontojn de Ivo Durwael”, mi supozis dubon kaj atendis kritikon. Tamen en la posta alineo mi legis nur aprobojn.

Rilate la montransigojn mi proponas konsulti la studojn de Juul Hannes, liberala emerita profesoro pri ekonomia historio ĉe la universitatoj de Gento kaj Bruselo. Temas pri detalaj esplorado kaj kalkulado pri impostoj en la belga historio surbaze de dokumentoj. Lia konkludo: neniam okazis montransigoj de Valonio al Flandrio. Ekzemple en la periodo 1831-1912 flandro mezume pagis 5,3 % pli da rektaj impostoj ol valono.

Se oni konas tiujn ciferojn, oni povas kompreni la acidan sintenon de la flandroj, kiuj sentas sin melkitaj. Supozeble sinjoro Ligot povus trovi aliajn „kompletigojn” al miaj argumentoj, kaj mi ne dubas, ke post persona interdiskuto ni disirus kiel amikoj, kiel kutime okazas inter flandroj kaj valonoj.

Tamen alarma estas la fakto, ke la politikaj diskutoj inter la du komunumoj tiel polariĝis, ke la federacia registaro ne povis preni necesajn decidojn por alfronti la ekonomiajn problemojn. Post la greka katastrofo la eŭropaj instancoj anoncas, ke ĉiuj landoj de Eŭropa Unio devos efektivigi ŝparojn. Ekonomikistoj en Belgio avertas, ke la politikaj partioj ŝajne ne konscias pri tiu ĉi necesaĵo. La flandraj partioj almenaŭ nun ellaboris planojn, kie oni devos efektivigi ŝparojn, dum tiu temo eĉ ne aperis en la balotaj programoj de franclingvaj partioj.

Ivo DURWAEL
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07