Tri regionoj: kelkaj precizigoj

Mire mi legis la artikolon rilate la novan politikan krizon de nia kompatinda lando (MONATO 2010/5, p.12-13). Mi ne konas la fontojn de Ivo Durwael, sed miaopinie nepre necesas aldoni kelkajn precizigojn. Ekzemple, pri la fragmento dediĉita al industrioj, veras ke en la 20a jarcento, ĝis la 50aj/60aj jaroj, Valonio estis forte industriigita, kaj ke pro tio centmiloj da flandroj tien migris por trovi laboron.

Ankaŭ veras, ke poste multaj ekloĝis definitive en sia nova laborregiono. Plie, dum 130 jaroj, je la nomo de la tutlanda solidareco, Valonio kontribuis al la disvolviĝo de Flandrio: disvolviĝo de la havenoj de Antverpeno, Gento kaj Zeebrugge, disvolviĝo de la flandraj aŭtovojoj antaŭ la valonaj ktp.

Tamen, kiam Flandrio poste ekriĉiĝis, ĝi rifuzis preni sur sin siavice la kontribuan rolon, interalie helpante la valonan ferindustrion. Kial tia sendankeco? Mi ĵus legis la opinion de Bart Maddens, politologo ĉe la universitato de Loveno (flandra, do ne suspektinda). Li skribas: „De pli ol ducent jaroj, la flandroj luktas por alkroĉiĝi al siaj lingvo, minoritata, kaj kulturo, malgraŭ tio, ke la franca lingvo, internacia, disvastiĝas pli kaj pli. Eble la flandroj sukcesos bremsi tian movadon, sed neniam ili haltigos ĝin.”

Krome, ĉu iu jam aŭdis valonon ekkrii nepunate, kiel iuj flandroj: „Belgio krevu!”, aŭ vidis iun bruligi la ŝtatan flagon?

Gustave LIGOT
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gustave Ligot el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07