Energiaj ciferoj

Flandrio konsumas jare la ekvivalenton de sep tunoj da nafto por ĉiu loĝanto. En Nederlando tio estas nur kvin tunoj, en Germanio nur kvar kaj en Francio iom pli. Tiuj ciferoj ne donas bildon pri la konsumado de individuoj, sed enkalkulas industriojn, kiuj koncentriĝas en Flandrio kaj do kreskigas tiun ciferon.

Tamen la flandra medioadministrado substrekas, ke Flandrio havas multe da malbone izolitaj domoj. Kiu foje rigardas noktajn bildojn en Google earth krome malkovros la lumomakulon de Belgio pro senkompara iluminado de aŭtovojoj. Oni taksas, ke jam la lumigo de publikaj vojoj konsumas 480 miliardojn da vathoroj.

Najbaroj

Energikonsumado pli forte kreskis en Flandrio ol ĉe ĝiaj najbaroj. Por duobligi sian produktadon inter 1990 kaj 2007 ĝi konsumis 43 % pli da energio. En la sama periodo Nederlando bezonis pliajn 15 % kaj Britio nur 2,7 %. Germanio konsumis eĉ 3 % malpli. La germana industria federacia lando Nordrejno-Vestfalio, komparebla kun Flandrio, bezonis nur 17,8 % pli da energio.

La eŭropan rekordon tenas Luksemburgo, kiu konsumas 9,1 tunojn por ĉiu loĝanto. Sed tiu cifero donas falsan bildon kaj nur parte rilatas al la propra konsumado. En Luksemburgo, naftoproduktoj kostas konsiderinde malpli ol en najbaraj landoj pro malpli altaj impostoj. Rezulte, ĉelimaj loĝantoj de Belgio, Francio kaj Germanio kaj trafikantoj, kiuj traveturas la landon, plenigas la benzinujojn de siaj veturiloj en Luksemburgo.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07