Kompenso rel-ativa

Kompensi pasaĝerojn pro trajn-malfruiĝoj celis la aŭstra parlamento per leĝo aprobita en marto. Tio signifas, ke en la lastaj monatoj amase staras homoj ĉe la giĉetoj de Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (AFF). Ĉiam pli da pasaĝeroj – ĉirkaŭ 1000 monate – postulas repagon de sia mono. Tion kaŭzis malfruiĝoj ĉefe en longdistanca trafiko: ĉiu kvara trajno ne akuratas. Tamen nur duono de la plendoj estas validaj.

En mallongdistanca trafiko kompenson ricevas nur posedantoj de jarbiletoj. Mono estas repagita, se ĉe iu linio dum unu monato pli ol 10 % de la trajnoj malfruas je almenaŭ 5 %. Pasaĝeroj aŭtomate ricevas 10 % de la monata biletprezo. La fervojo ne repagas monon, se ĝi ne respondecas pri la malfruiĝoj, ekzemple okaze de naturkatastrofo.

Rezigni

Alimaniere funkcias kompensoj ĉe longdistanca trafiko. Pasaĝero ricevas 25 % de la biletvaloro, se la trajno malfruiĝas je 60 minutoj. Ĉe malfruiĝo de 120 minutoj la repago estas 50 %. Se la malfruiĝo okazas antaŭ la veturkomenco, oni povas rezigni kaj rericevi la tutan veturprezon.

Se la veturo pro malfruiĝo iĝas sensenca, oni povas veturi per alia trajno aŭ ricevi la biletvaloron. Ĉe iuj cirkonstancoj la fervojoj pagas ankaŭ taksion aŭ tranokton en hotelo. La celo de AFF en tiu trafikspeco estas atingi 80 % de akurateco.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07