Bonŝanca prezidanto

La 5an de majo mortis la niĝeria prezidanto Umaru Musa Yar'Adua, kiun dum la lastaj sep monatoj neniu publike vidis. La 23an de novembro 2009 Yar'Adua vojaĝis al Sauda Arabio pro medicina ekzameno, nek transdoninte la povon al la vicprezidanto, Goodluck Jonathan [gudlak ĝónatan] (kies antaŭnomo signifas „bonŝanco”), nek oficiale informinte la niĝerian senaton (parlamenton), ke li vojaĝos.

Rezultis politika lukto inter subtenantoj de la prezidanto kaj de la vicprezidanto. Eksaj militantoj, kiujn Yar'Adua pardonis post jaroj de bataloj kun la federacia registaro, ĵuris denove ekmiliti, se oni ne transdonos la povon al la vicprezidanto.

Por solvi la problemon la niĝeria parlamento permesis, ke Jonathan fariĝu provizora prezidanto. En februaro Yar'Adua sekrete revenis al Niĝerio, sed neniu, krom kelkaj islamaj kaj kristanaj klerikoj, ricevis la permeson de lia edzino Turai viziti la prezidanton.

Nobel-premiito

Dume malvere raportis amaskomunikiloj pri la sanstato de Yar'Adua. Multaj homoj, inkluzive de la sola niĝeria Nobel-premiito Wole Soyinka, protestis kontraŭ la registaro kaj la konduto de la edzino de Yar'Adua. Estis eĉ raportite en januaro, ke la prezidanto mortis. Tiamaniere, antaŭ la vera morto, provis okupi plej altajn registarajn poziciojn politikistoj de la nordaj regionoj.

Premate de la norduloj, la provizora prezidanto fine eksigis la tutan ŝtatan ekzekutivon enpostenigitan de Yar'Adua. Tial ministran postenon ricevis nevo de Yar'Adua.

Jonathan estas jam inaŭgurita kiel 14a prezidanto de Niĝerio. Iama universitata lekciisto, li fariĝis vicestro de Bayelsa-ŝtato en 1999 kaj poste, pro la korupto de la ŝtatestro, ties posteulo. En 2007 Yar'Adua elektis lin vicprezidanto.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07