Katolikaj skandaloj

„Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min; sed kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.” Tiel predikis Jesuo laŭ Sankta Mateo 18,5-6. Se la nuntempa katolika eklezio tiel draste punus siajn pastrojn, kiuj seksume misuzadis infanojn, ĝi bezonus tre multajn muelŝtonojn. Jam de pluraj jaroj la skandaloj pri krimintaj sacerdotoj skuas la katolikan eklezion, unue ekzemple en Usono, poste en Irlando kaj nun ankaŭ en Germanio kaj Belgio.

Kardinalo bremsis

Ke tiaj krimoj okazis ankaŭ en Germanio, havas apartan signifon, ĉar la nuna papo estas germano. Benedikto la 16a, kun ordinara nomo Joseph Ratzinger [josef rácinger], estis episkopo de Munkeno antaŭ siaj oficoj en Romo, unue prefekto de la kongregacio pri la doktrino kaj nun do papo. En la diocezo Munkeno sub la egido de Ratzinger estis minimume unu pederasta pastro, kiu seksume misuzadis infanojn kaj tamen rajtis daŭre resti sacerdoto kun konstantaj kontaktoj al infanoj. Ne estas klare, ĉu la nuna papo mem sciis pri la afero kaj aprobis ĝin aŭ ĉu estis liaj subuloj, kiuj ĝis tiu ĉi jaro kaŝis tiun skandalon. Aliflanke estas klare, ke kardinalo Ratzinger kiel la ĉefo de la doktrin-kongregacio respondecis pri disciplinado de krimintaj pastroj. Minimume pri unu tia kazo en Usono estas konate, ke la kardinalo provis kaŝi la aferon, prokrastante decidon dum pluraj jaroj.

Kia dimensio?

Oni scias, ke la plej multaj seksumaj misuzadoj okazas interne de familia rondo. Tial la germana kriminalisto Christian Pfeiffer [krístian fajfer] avertas, ke oni atentu la dimension de tiuj kazoj: Laŭ la statistiko dum la pasintaj 15 jaroj en Germanio estis ĉ. 138 000 tiaj krimuloj, inter kiuj estis entute „nur” ĉ. 147 katolikaj sacerdotoj, t. e. 0,1 %. (Oni tamen atentu, ke ĝuste en tiu ĉi kampo la oficialaj nombroj sendube estas minimumaj, ĉar tre multaj krimoj restas ne malkovritaj; kaj ni scias, ke precipe la katolika eklezio provis kaŝi ilin laŭeble antaŭ la publiko.) Bone, oni ja respektu tiun dimension por ne troigi akuzojn, sed ĉu ne en katolika eklezio, kiu tiom alte tenas sian moralan doktrinon, kaj predikas ĝin al ĉiuj homoj, eĉ unu tia krimo estas unu tro?

La eklezio tamen estas bonŝanca, ĉar la plej multaj krimoj, kiuj nun konatiĝis (kaj ankoraŭ konatiĝas) jam preskriptiĝis. Kial? Psikologoj klarigas, ke naivaj infanoj plej ofte ne vere perceptas, kio okazas al ili; ili akceptas la krimon pro infana fido al siaj edukantoj: se la bona kaj amata instruisto faras ion tian, tio ne povas esti io malbona. Do ili silentas. Krome, se infano vere ne estas certa pri la afero kaj eble rakontas ĝin al siaj gepatroj, tiuj ankaŭ ofte ne kredas al la infano – kio ne povas esti, tio ne estas. Probable la infano nur fantazias, ĉar oni ja estas tre kontenta pri la bona edukado fare de pastroj.

Familia sfero

Precipe multe la krimoj okazas en prestiĝaj katolikaj internejoj, gvidataj de monaĥoj (kiujn la infanoj nomas „patroj”), do en kvazaŭ familia sfero. Kaj infanoj, kiuj iel tamen komprenas, ke jen okazas io malpermesita, do peko, pro honto silentas. Nur kiam ili estas jam plenkreskuloj, do longe post la preskripta periodo, ili kuraĝas paroli pri la afero kaj malkaŝi ĝin. Kaj se iuj komencis publikigi tiajn krimojn, tio kuraĝigas ankaŭ aliajn koncernatojn. Tial do nun ekzemple en Germanio multiĝis riproĉoj kaj akuzoj kontraŭ sacerdotoj.

La episkopoj dum terure longa tempo ne sciis, kiel reagi kaj kiel konvene agadi pri tiuj skandaloj. Komence oni provis ofte, kiel antaŭe, kaŝi kaj kamufli; oni koncedis kaj konfesis nur tion, kio fariĝis evidenta kaj ne plu estis kaŝinda. Oni provis protekti siajn sacerdotojn kiel ĉiam antaŭe, sed sub la premo de riproĉa kaj akuza publiko kaj precipe pro la pli kaj pli multaj homoj, kiuj kuraĝe publikigis la krimojn, kiujn ili suferis infanaĝe, la eklezio komencis mem esplori la kazojn kaj ankaŭ transdoni al ŝtataj prokuroroj. Fine ankaŭ Benedikto la 16a trovis klarajn vortojn de honto kaj pardonpeto, konfeso de kulpo.

Celibato

Tro malfrue. Pro la hezitaj taktikoj kaj prokrastoj la eklezio intertempe preskaŭ komplete perdis sian moralan prestiĝon kaj sian kredindecon. Naŭzite kaj perdinte siajn iluziojn, katolikoj amase forlasis sian eklezion per eksiĝoj. La damaĝo por la katolika eklezio estas giganta. Al tio kontribuis ankaŭ tiuj episkopoj, kiuj stulte akuzis la „seksuman liberaliĝon” de la socio, kaj tiel volis senkulpigi siajn sacerdotojn. Vane. Simile vana estis la aserto de iuj episkopoj, ke kompreneble oni tute ne rajtas kulpigi la celibaton pri tiaj krimoj. Fakto estas, ke la nombroj de samaj krimoj kompare al la katolika eklezio en aliaj kristanaj eklezioj, kies pastroj rajtas edziĝi, estas preskaŭ neglektindaj. Evidente la celibato favoras pederastojn – la viktimoj ja estas ekskluzive knaboj.

Reform-koncilio necesas

La katolika eklezio troviĝas en grava krizo. Ĝi nepre devas reformi sian seksmoralon, forigi la mezepokan celibaton kaj solvi multajn aliajn problemojn, kiuj turmentas la fidelulojn. La tre konservativa kaj rigida profesora papo ne kapablas solvi tiujn problemojn. Urĝas la tempo, ke li kunvoku reform-koncilion, se li volas savi sian „eternan” eklezion. Li memoru pri la muelŝtonoj!

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07