Merkato dampita

La Muzikfoiro Frankfurto, indikilo kaj instigilo de la monda muzikmerkato, tutmonde la plej granda en tiu ĉi komerca branĉo, ankaŭ en 2010 altiris inter la 24a ĝis la 27a de marto grandan nombron de ekspoziciantoj, klientoj kaj muzik-entuziasmuloj.

Kvankam la financa krizo en la lasta jaro reduktis je 25 % la mondan produktadon de instrumentoj, kaj je 30 % la komercadon de instrumentoj al la plej granda merkato Usono, la nombro de ekspoziciantoj (1500, el kiuj du trionoj el eksterlando) kaj klientoj aŭ vizitantoj (ĉ. 80 000) restis konstanta.

Ciferecaj aparatoj

Iom malagrable sentiĝis la malĉeesto de pluraj tradiciaj entreprenoj, kaj malgrandaj kaj gvidaj, ekzemple en la branĉoj altkvalitaj elektronikaj orgenoj kaj klasikaj muzikeldonejoj. Aliflanke bonstate montriĝis la merkato de diĝitaj aparatoj kaj akcesoraĵoj, aparte prezentataj en paralela foiro Prolight + Sound (Lumo + Sono), kiu ŝrumpigis, tamen ne katastrofe, permuzikajn enspezojn en 2009.

Kelkaj problemoj en tiu ĉi merkato ŝuldiĝas ne al la nuna ekonomia situacio sed al natura transformiĝo: konkurenco de aziaj ŝtatoj, reduktiĝo de la aĉetado de paperaj muziknotoj kaj fizikaj sonkonservoj, malpliiĝo de ŝtataj kaj aliaj subvencioj, ĝenerala diĝitigo de la muziko kaj ties disvastigado. Sed laŭ la foiraj organizantoj kaj la gvidaj komercantoj la nuna situacio enhavas ŝancojn kaj rajtigas al optimismo, almenaŭ je stabileco.

Specialaj konoj

La esperon pravigas la strukturo de la muzikmerkato. Ĝin ne dominas netravideblaj internaciaj entreprenoj, avidaj je rapida rentumo, sed malgrandaj unuoj, ofte familiaj kun longa tradicio, kiuj povas rapide, adaptiĝeme kaj novige reagi al merkataj bezonoj, aŭ kiuj disponas pri specialaj konoj kaj varoj nemalhaveblaj.

Krom kelkaj gigantoj, ankaŭ la elektronika merkato disponas pri multaj etaj firmaoj kun specifaj interesoj. Ĝenerale la muzikbranĉo, ja ne senpere apartenanta al la tujaj vivbezonoj, tamen unualoke servas al la spirita kaj la distra ĉirkaŭaĵo de la homo, do certe senfine ŝanĝiĝos, sed neniam pereos.

Komfortigaj helpiloj

La plej grava celo de la Muzikfoiro Frankfurto estas memkompreneble la komercado de la plej diversaj muzikproduktaĵoj kiel instrumentoj, muziknotoj, komfortigaj helpiloj, aparatoj por sona kaj luma prezentado, akcesoraĵoj, laboriloj, gazetoj, koncertoj, muzikeventoj ktp.

Samtempe ekestas aŭ plifortiĝas komercaj kontaktoj por postaj komunaj aranĝoj. Ĝi ebligas komparojn kaj fierajn memprezentojn, tiel allogante novajn klientojn. Al instrumentistoj la foiro permesas provludojn de la 30 000 muzikinstrumentoj kaj rektajn aĉetojn, same mendojn; al profesiaj muzikistoj kaj amatoroj unuafojan renkontiĝon kun novaj muzikaĵoj, eldonaĵoj kaj produktaĵoj. Foje firmaoj aŭ regionoj vidigas surloke la altan staton de siaj ofte treege specialigitaj metiistoj.

Fakaj prelegoj

Dum la ekspoziciaj tagoj okazis 700 akustikaj prezentaĵoj en la standegoj kaj budoj mem kaj 300 altkvalitaj koncertoj el ĉiuj ĝenroj en diversaj salonoj, tendoj kaj haloj. Proponiĝis abunde fakaj prelegoj pri la muzikrilataj merkato, pedagogio, sociologio, politiko, kulturo, ktp.

Nelaste diversaj organizaĵoj disdonis premiojn kiel la prestiĝajn „Frankfurta muzikpremio”, „Pianisto de la jaro”, „Germana muzikinstrumenta premio”, „Plej bela muzikeldonaĵo de la jaro”, kaj plurajn aliajn. Eĉ sen aĉeto la foiro tiel fariĝas festo por la vizitantoj pro la preskaŭ kompleta prezentiĝo de la monda muziko en unu loka kaj tempa tuto.

Al la publiko ankaŭ venontjare post la pli trankvilaj komercaj horoj la muzikfoiro malfermos siajn pordojn dum la lasta tago por bunta aŭd-vida spektaklo. La enirprezo entenas aliron al koncertoj kaj bus-transporton el urboranda parkumejo al la urbocentra ekspoziciejo. Aŭtoŝildoj el preskaŭ la tuta Eŭropo indikas, ke valoras tiu ĉi tuttaga frankfurta trempiĝo en la mondon de muziko.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07