Europeana: de Rejno al Danubo

La retpaĝo www.europeana.eu baldaŭ iĝu nepra startpunkto por ĉiuj, kiuj serĉas kulturan objekton en Eŭropa Unio (EU). Ĝia antaŭulo (ĝis 2009) estis EDL (Eŭropa Diĝita Librejo).

Baza versio de Europeana estis lanĉita fine de 2008. En 2010 kaj 2011 venos du novaj versioj, pli kapablaj kaj pli riĉaj je enhavoj. La projekto estas forte subtenata de EU kaj de Nederlando, kies Reĝa Biblioteko administras la tuton.

Kvankam la kolapso de la komputila sistemo tuj post la lanĉo (MONATO, 2009/03, 14-15) ŝajnis montri la kontraŭon, la respondeculoj opinias, ke Europeana ne estas sufiĉe konata. Efektive, simpla ronddemandado konfirmas tion.

Bibliotekoj

La meza eŭropano nenion scias pri ĝi, kaj eĉ fakuloj, ekzemple bibliotekistoj, bezonas iom da pensado por rememori, ke ili iam ion aŭdis pri Europeana. Surbaze de enketo, oni nun difinis celgrupon de 19-35-jaruloj: junaj personoj, kiuj ankoraŭ dum jardekoj aktivos kaj tial ricevos prioritatan atenton.

La nuna versio (fakte ankoraŭ testversio) de la serĉilo havas la simplan nomon „v1.0”. La du postaj versioj ricevos la nomojn de eŭropaj riveroj: en la aŭtuno de 2010 lanĉiĝos pli kapabla versio „Rejno”, kaj en 2011 la (provizore) definitiva versio „Danubo”.

Ciferecaj eroj

En „Rejno” estos propono de minimume 10 milionoj da ciferecaj eroj disponigitaj de ĉirkaŭ 200 kunlaborantaj bibliotekoj, arĥivoj, universitatoj ktp. Eblos pli bona konsultado per porteblaj komunikiloj. Aliaj novigoj estos precipe teknikaj, nevideblaj por la uzanto sed gravaj por la liverantoj de la informoj.

La postuloj por la versio „Danubo” nun estas publikigitaj. Oni antaŭvidas, ke estonte ankaŭ la uzanto kapablos kontribui al la enhavo. Plej grava celo tamen restas la plurobligo de la serĉeblaj eroj, ĉar la nuna ducento da instancoj estas nur eta frakcio de la tuto, kiu teorie povus disponigi enhavon.

Fine de marto 2010 okazis konferenco, dum kiu Europeana-uzantoj povis libere esprimi siajn dezirojn por la estonteco, ne demandante sin, ĉu ĉio teknike kaj finance realigeblas. Inter la petoj estis interalie aliro al datumbazoj, kultura kalendaro kaj kreo de virtuala komunumo, komparebla al FacebookIpernity.

Geografia referenco

Interesa estis la ideo aldoni al la objektoj ankaŭ geografian referencon. Antaŭ jardeko tio estis neimagebla. Tamen nun preskaŭ ĉiu ajn per navigilo aŭ Google Earth kapablas facile eltrovi, ke la eldonejo de MONATO troviĝas je 51°12'48" norda latitudo kaj 4°24'34" orienta longitudo.

Kial ne indiki tion ankaŭ por pentraĵo, kies kopio estas montrata per Europeana? Unuavide estas simpla afero, sed post pripensado sufiĉe komplika. Ĉu indiki la referencon de la loko, kie staris la pentristo aŭ de la pejzaĝo, kiun tiu pentris? Aŭ ĉu estu la referenco de la muzeo, kie la pentraĵo nun troviĝas?

Evidente estu antaŭvidataj lokoj por pluraj referencoj, kaj la tuto estu zorge difinita. Ne eblos tuj plenumi la deziron, sed certe tio iam okazos.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07