Turmentoj

Ne. Mi neniel povas kompreni, kiel tio okazis. Mi estas jam ne juna, tute ne malsaĝa viro, sed enamiĝis kiel infano. Neniel mi povis pensi, ke ordinara inklino rigardi al ŝi povas poiomete kreskante atingi tiun profundan senton.

Ŝi estas proksimume duoble pli juna ol mi, aŭ inverse, kio estas tute la sama, mi estas duoble pli aĝa. Ni laboras en la sama oficejo, sed mi en la tria etaĝo, kaj ŝi en la dua, en diversaj fakoj, kaj tute malofte ni kunpuŝiĝas en koridoroj dum niaj labortagoj. Multe pli daŭre ni vidas unu la alian dum ne tiom oftaj komunaj kunvenoj, bezonataj fakte nur de niaj ĉefoj por eventuale „meti birdeton”, ke tiuj okazis. Fakte ankaŭ la esprimo „ni vidas unu la alian” estas la erara. Mi ja rigardas kaj vidas ŝin, sed ŝi eble eĉ ne atentas, ke mi rigardas al ŝi, ke mi entute ekzistas.

Ja ĝuste dum tiuj kunvenoj mi kutimis rigardi al ŝi. Nia oficejo estas ne multhoma; en ĝi laboras eble kvindeko da oficistoj. Se kompari kvаnton de viroj kaj inoj, virinoj iom pli multas, kiel en preskaŭ ĉiuj similaj projektaj entreprenejoj.

Vizitinte la unuan kunvenon post mia dungiĝo, mi ĉirkaŭrigardis ties partoprenantojn. Duono el ili estis aŭ jam emeritoj, aŭ proksimis al tiu aĝo. Ankaŭ la aliaj ne aspektis junaj. Nur kelkaj ĉeestantoj estis „freŝe bakitaj specialistoj” ĵus aŭ antaŭ nelonge finintaj iun superlernejon.

Mi eksidis pli proksime al lastaj vicoj de la halo, de kie preskaŭ ĉiuj estis bone vidataj de mi, kiel oni diras „dorse”. Ŝi kutimis sidi flanke de meza vico, kaj mi facile povis observi ŝin, sen ke ŝi tion vidu.

Kiom aĝa ŝi estas? Laŭ ŝia aspekto mi supozas proksimume 23 ĝis 26. Ĉiam nete vestite en belaj vestaĵoj, ĉarma hararanĝo, ŝi konstante dum tiuj kunvenoj estis leganta iujn librojn. Evidente, la legado estis ŝia ŝatokupo. De malproksimo mi ne povis vidi kiukarakterajn librojn ŝi havis por la legado, ĉu tio estis ordinaraj detektivoj, ĉu ia serioza literaturo. Ankaŭ mi ŝatis esti kun ia libro dum tiuj kunvenoj, sed plene ne atenti la parolojn de niaj ĉefoj mi ne emis. Kial mi atentis ĝuste ŝin? Ja estis ankaŭ aliaj virinoj. Sed laŭ mia opinio pli bela ol ŝi estis neniu.

Pasis kelkaj monatoj, kaj tiu mia nevola kutimo rigardi al ŝi iĝis kvazaŭ vera kutimo, sen kiu mi jam ne plu povis esti. Eĉ dum iu kunveno, kiam ŝi pro iu kaŭzo forestis, mi sentis min jam iom nekonvene. Kaj jam tiam mi komprenis, ke mi vane permesis al mi tiun kutimon. Mi komencis rimarki, ke ne nur dum tiuj niaj kunvenoj mi pensis pri ŝi, sed ankaŭ dum laboro kaj eĉ hejme. Tio estis jam tro. Kion mi pensis, pri kio revis? Ja povis okazi nenio. Jam pro la aĝdiferenco. Mi plej verŝajne ne povus eĉ fari veran konatiĝon, ne povus trovi komencajn vortojn, komencajn frazojn bezonatajn por la konatiĝo. Eble mi sen praktiko jam forgesis, kiel oni tion faras. Kion mi povus al ŝi proponi? Al mi tute ne plaĉis aktualaj versioj de la konatiĝo.
- Ĉu ne ŝatus vi kaftrinki kun mi hodiaŭ vespere?
- Ĉu vi hodiaŭ liberas por kune vespermanĝi?
- Ĉu ne emas vi hodiaŭ vespere promeni kun mi tra la parko?
Aŭ io simila. Fakte ĉiuj ĉi versioj estas tute normalaj. Sed por iun el ili efektivigi necesus komence ekhavi pli proksiman kontakton en la oficejo. Kaj krome. Se hazarde la cirkonstanco proksimigus min al simila propono, mi absolute ne estas certa, ke la respondo estus pozitiva. Simple reeĥe mi povus ekaŭdi:
„Pardonu, sed hodiaŭ mi estas ege okupita. Mia filo (filino) nun iom malsanas”, tio estus verŝajne la plej mola rifuzo.
„Mia edzo neniam permesas vespermanĝi kun nekonataj aŭ malbone konataj viroj”, tiu rifuzo aldone montrus, ke ŝi ne estas libera.
Ŝi povus ankaŭ perrigarde respondi negative, alivorte rigardi al mi tiel, kvazaŭ ŝi dirus, „Onklo, pri kio vi pensas? Rigardu al vi, kaj komparu vin kun mi.” Kaj mi ĉiam timis ricevi negativan respondon al mia propono.
Ankaŭ la alia vario. Se hazarde al mia propono ŝi respondus pozitive, ĉu mi scius, kiel nun junularo kondutas dum similaj rendevuoj? Eble, ĉio okazas tute malsame kompare kun similaj momentoj antaŭ dekoj da jaroj.

Do, kion mi faru? Ĉu mi petu ies konsilojn? Aŭ restas nur lasi ĉion samstate. Kaj daŭrigi observi ŝin de-flanke, daŭrigi turmentiĝi.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07