Monda akvo fluas en malbonaj direktoj

En rondoj de ekologoj jam delonge estas konata la nocio „ekologia piedspuro”, t.e. la naturaj resursoj, kiujn uzas iu persono. En ĝi estis iom neglektita la akvouzo. Nederlanda sciencisto esploris la tutmondan akvokonsumon kaj trovis, ke senkonscia akvotrafiko pligravigas la akvomankon en multaj regionoj.

La ekologia piedspuro estas la produktiva areo, kiun homo bezonas por produkti la varojn, kiujn li konsumas. La kalkulmetodo fojfoje estas kritikata, sed per ĝi tamen eblas fari proksimuman komparon. Ekzemple mezuma nord-amerikano bezonas 9,2 hektarojn, loĝanto de Eŭropa Unio 4,7 hektarojn, dum afrikano devas kontentigi sin per la produkto de 1,4 hektaroj. La grandaj konsumantoj krome importas gravan parton de siaj bezonaĵoj el aliaj mondpartoj, kie iufoje ne restas sufiĉe da produktoj por la propra loĝantaro.

Nova koncepto: la akvo-piedspuro

La nederlanda inĝeniero Arjen Hoekstra [hukstra] pristudis la fenomenon el alia vidpunkto: la kvanto de akvo bezonata por produkti la varojn, kiujn homo konsumas dum unu jaro. Tiu „akvo-piedspuro” meze atingas 1243 kubajn metrojn, kun denove grandaj diferencoj laŭ la regiono: usonano bezonas 2483 kubajn metrojn, germano 1545 kaj ĉino nur 702. La kvantoj rilatas ne nur al la rekta konsumo en la domo (tio estas preskaŭ neglektinda frakcio), sed precipe al la akvo bezonata por produkti la manĝaĵojn, la maŝinojn, la konstrumaterialojn ktp. Hoekstra kalkulis, ke por produkti unu litron da lakto estas bezonataj 1000 litroj da akvo (i.a. trinkataj de la bovinoj kaj uzataj dum la produktado de la nutraĵoj, kiujn manĝas la bovinoj). Por produkti unu komputilon necesas 20 000 litroj.

Tiu giganta akvokonsumo estas pripensiga afero en epoko, kiam en multaj mondpartoj akvo mankas, sed estas ankoraŭ pli maltrankviliga fakto: la regionoj, kiuj havas akvomankon, emas produkti varojn kun grandega akvobezono, destinatajn por eksporto al akvoriĉaj landoj. Ekstrema ekzemplo estas Aŭstralio, lando, en kiu akvo certe ne troas, sed kiu eksportas viandon, fruktojn kaj vinon en la tutan mondon. Tia lando devus urĝe restrukturi sian ekonomion por ne plu elĉerpi siajn restantajn akvorezervojn.

Konferencoj pri la akvo de Nilo

Alia ekzemplo de neracia uzo estas la akvo de Nilo, uzata por irigacio, fiŝado kaj energiproduktado. Laŭ interkonsentoj el la kolonia epoko (1929 kaj 1959), Egiptio rajtas uzi 87 % de la akvofluo de Nilo, dum Etiopio, la originlando de plejparto de la nila akvo, rajtas uzi nur etan parton. La 27an kaj 28an de julio 2009 en Egiptio okazis konferenco, en kiu partoprenis naŭ landoj el la regiono. Urĝe necesas adapti la iamajn interkonsentojn al la aktualaj problemoj: i.a. akvomanko ĉirkaŭ la lago Viktorio (Ugando) kaj inundoj en Sudano pro la konstruo de novaj baraĵoj. Solvon oni ne trovis, precipe ĉar Egiptio nepre volas konservi siajn akiritajn rajtojn.

Okaze de konferenco en Stokholmo pri la tutmonda akvoproblemo (Stockholm World Water Week, la 16a-22a de aŭgusto 2009) Hoekstra faris proponon por rearanĝi la akvo-uzon kaj la nutraĵproduktadon en tiu regiono. Eblas produkti nutraĵojn multe pli efike en Etiopio kaj Sudano, ol en Egiptio, ĉar en tiuj landoj la klimato pli taŭgas kaj estas bezonata malpli da akvo. Necesus parte transloki la egiptan agrikulturon al la suda nila regiono. Egiptio estonte devus el tiu regiono importi grandan parton de siaj nutraĵoj kaj redirekti sian ekonomion al malpli akvodependaj sektoroj.

Biokarburaĵoj

Jam estas konate, ke biokarburaĵoj el ekologia vidpunkto ne tre taŭgas por anstataŭi la kutimajn energifontojn kaj ke ili forprenas agrikulturan areon, urĝe bezonatan por nutri la kreskantan mondan loĝantaron (MONATO 2007/12, p. 16-17). Favorantoj asertas, ke nova generacio de biokarburaĵoj estos pli efika, sed studoj pri ilia origino sugestas, ke la plej preferataj biokarburaĵoj estas akvovoraj kaj ofte liverataj de landoj kun limigitaj akvorezervoj. Pli da esploroj necesas por pruvi tion.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-30