Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?

La merkato de elektronikaj libroj fulme grandiĝas, sed oni ne povas legi ilin sen aparato. La elekto estas tre granda, kaj la gamo estas dividebla en tri grandajn grupojn: poŝlegiloj, kiuj konvenas nur aŭ ĉefe por legi librojn (ekzemple Sony Reader); poŝkomputiloj kaj lertaj poŝtelefonoj, kiuj taŭgas ne nur por legi librojn, sed ankaŭ por telefoni, retumi kaj multe pli (ekzemple iPhone); kaj ordinaraj teko- aŭ tablo-komputiloj.

Ordinaraj komputiloj

La uzo de ordinara komputilo, vindoza, linuksa, makintoŝa ..., ne estas la plej trafa elekto. Libron oni ja volas legi sidante ne ĉe sia skribotablo, sed komforte en seĝo, en trajno, en sia bankuvo eĉ. Tamen la plimulto de la legantoj de tiu ĉi rubriko supozeble posedas komputilon kaj eble volos provi siajn unuajn elektronikajn romanojn tie.

Por legi librojn en la formo PDF plej ofte ne necesas instali ion. La plimulto de la uzantoj de Vindozo verŝajne iam instalis Adobe-legilon. Uzantoj de Makintoŝo eĉ ne devas instali ion; alklaki la PDF-libron sufiĉas. Kaj linuksuloj verŝajne jam posedas Foxit, Evince aŭ alian PDF-legilon.

Por legi verkojn en la formo ePub rekomendinde estas uzi la TTT-legilon Mozilla Firefox kaj aldoni la senpagan kromprogramon EPUBReader. Ĝi funkcias sub la tri grandaj mastrumaj sistemoj: Vindozo, Mak kaj Linukso. Se vi uzas la esperantlingvan fasadon de Firefox, ankaŭ EPUBReader parolos Esperanton al vi. Alternativoj estas Bookworm (Librovermo) kaj Ibis Reader (Ibiso-legilo), kiuj ambaŭ estas enretaj legiloj. Vi trovos ilin respektive ĉe bookworm.oreilly.com kaj ibisreader.com. Viajn ePub-librojn vi alŝutas al ilia servilo, kaj vi povas iam ajn (se vi havas retkonekton) legi ilin.

La tria populara libroformo estas Mobipocket. Vindozuloj povas akiri legilon de www.mobipocket.com, sed linuksuloj kaj makuloj devos rezigni pri legado de libroj en la formo MOBI. Por ili ankoraŭ ne ekzistas legilo.

Lertaj poŝtelefonoj

Lertaj poŝtelefonoj kutime ne estas tre lertaj pri PDF-libroj. Ekzistas Adobe-legilo por aparatoj kun la sistemoj Palm kaj Pocket PC, kaj la supre menciita Foxit-legilo taŭgas por Windows CE 4.2 kaj 5.0. Por poŝtelefonoj pli konvenas libroj de la formo Mobipocket, kiun oni povas legi en aparatoj kun la mastruma sistemo Palm, Symbian, Windows Mobile kaj en Blackberry-aparatoj. Posedantoj de iPhone-telefono prefere mendu librojn en la formo ePub. Ili povas akiri en la butiko de Apple la senpagan programon Stanza, kiu perfekte taŭgas por administri sian ePub-kolekton, aŭ ili povas uzi la – same senpagan – programeton Ibis Reader, kiu tamen havas malpli da ebloj, ol Stanza.

Poŝlegiloj

Laste, sed certe ne balaste, venas la veraj poŝlegiloj. La plimulto el ili havas la avantaĝon, ke ili uzas tiel nomatan elektronikan inkon. La ekrano aspektas vere kiel papero kaj ne lumas, kiel poŝkomputiloj kaj poŝtelefonoj. Oni eĉ en plena sunlumo povas legi ilin. Malavantaĝo estas, ke ili havas nigra-blankan ekranon. Libro kun koloraj fotoj estos malpli alloga en tiaj legiloj.

La ĉefa malavantaĝo estas tamen, ke la plimulto de la poŝlegiloj malbone taŭgas por Esperanto. Ili enkorpigas nur tre malgrandan unikodan tiparon, en kiu mankas la tipaj Esperanto-literoj (sed ne nur la esperantaj, ankaŭ ekzemple grekaj, polaj, rumanaj kaj latvaj). Eldonistoj de elektronikaj Esperanto-libroj grandparte solvis tiun problemon, liverante ePub-librojn kun enkorpigitaj unikodaj tiparoj. Sekve la libroj mem estas bone legeblaj, sed la enhavtabeloj, kiuj uzas la limigitajn tiparojn de la legilo mem, montros strangaĵojn kiel „Kvaza? ?io dependus de mi”. Do se vi ne volas havi problemojn kaj ne volas mem fari ŝanĝojn al via legilo, provizore rezignu pri poŝlegilo kaj uzu lertan poŝtelefonon aŭ komputilon.

La gamo de poŝlegiloj estas tre vasta, kaj tiu ĉi artikolo povas mencii nur kelkajn. Tre popularaj estas la legiloj de la firmao Sony. Notinde estas, ke ili kapablas legigi librojn en la formoj PDF kaj ePub, sed ne Mobipocket-librojn, kaj ke ili fuŝe montros la enhavtabelojn, se enestas libroj en Esperanto aŭ en lingvoj, kiuj uzas specialajn diakritojn, kiel la pola, aŭ tute aliajn literojn, kiel la greka aŭ tamila.

Pli kaj pli populariĝantaj estas la poŝlegiloj de la nederlanda firmao Endless Ideas BV. Ĝi vendas ilin sub la nomo BeBook, sed en iuj landoj ankaŭ sub aliaj markoj. Ankaŭ tiuj ĉi legiloj uzas elektronikan inkon, same kiel la Sony-legiloj. Kontraste al Sony tiu ĉi kapablas legi 23 specojn de e-libroj, inter kiuj la popularan formon Mobipocket, kiun Sony ne kapablas trakti. La problemo pri la malapero de supersignitaj literoj en la enhavtabelo ekzistas ankaŭ ĉe BeBook, sed oni povas instali alian tiparon kun la necesaj literoj.

Se vi volas aĉeti poŝlegilon, kiu vere elskatole montras Esperanton sen iaj problemoj, tiam vi elektu aparaton en la serio Pocketbook. Kaj Pocketbook 301 (www.pocketbookreader.com/PocketBook 301.html), 6-cola, kaj Pocketbook 360 (www.pocketbookreader.com/PocketBook 360.html), 5-cola, bone traktas esperantlingvajn ePub-librojn. Same taŭgus por Esperanto la legilo JetBook de la ĉeĥa firmao Ectaco1.

Baldaŭ iPad

En pluraj landoj baldaŭ haveblos – aŭ eble en la momento, kiam tiu ĉi revunumero atingas vin, jam haveblas – la nova infano de Apple: iPad. Tiu ĉi aparato apartenas al neniu el la tri cititaj kategorioj, sed oni povus nomi ĝin „poŝlegilo kun multaj aliaj ebloj”, ĉar ĝi servas ankaŭ kiel retumilo, organizilo, kalendaro, ludilo ktp. Tre verŝajne ĝi estos por legantoj de esperantlingvaj e-libroj la plej taŭga elekto. Pro tiuj specialaj ecoj MONATO dediĉos al iPad apartan artikolon en la venonta numero.

1. La informo pri JetBook baziĝas sur letero de la produktantoj, kiuj promesis sendi foton por pruvi sian aserton, sed ĝis la aperdato de MONATO tiu foto ankoraŭ ne alvenis.
Paŭl PEERAERTS

En la venonta numero de MONATO: Apple iPad: ĉu revolucio aŭ evolucio?


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07