Reputacio revokita

La japana aŭto-firmao Toyota estas unu el la grandaj aŭtomobilo-kompanioj de la mondo kaj konata pro la kvalito de siaj produktaĵoj. Tamen nun tutmonde kreskas kritikoj kontraŭ la kompanio.

Ekde novembro pasintjare la firmao revokis milionojn da aŭtoj pro misfunkcio de la akcelilo aŭ de la bremsoj. La usona registaro taksis la nombron de revokitaj aŭtoj tre grava. En februaro pardonpetis Tojoda Akio, la Toyota-prezidanto, pro la akcidentoj kaŭzitaj de la misfunkcioj. Li promesis plibonigi la procedojn de la kompanio kaj funde esplori la misfunkciojn.

Desegno

La problemoj devenas eble de laborplano lanĉita en 2003. Tiu ĉi t.n. globa ĉefplano antaŭvidis jare produkti pliajn 300 000 aŭtojn, ĝis entute en 2008 pli ol ok milionoj. Por tion realigi Toyota aplikis diversajn rimedojn. Ekzemple en 1995 Toyota bezonis 18,8 monatojn ekde la desegno ĝis la vendo; en 2006 nur 12 monatojn.

Anstataŭ kontroli la kvaliton per prov-aŭto, la firmao dependis de komputiloj. Samtempe ĝi konstruis novajn fabrikojn en Usono kaj en Azio. La firmao rapide kreskis sed, kiel agnoskis la prezidanto, mankis homfortoj.

Intertempe grandiĝis la nombro de revokitaj aŭtoj. Ekde la fino de la pasinta jaro tiu ĉi nombro atingis pli ol 10 milionojn. Nun japanoj esperas, ke Toyota, la plej granda kompanio en Japanio, kaj ties simbolo, reakiros la fidon de la mondo.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07