Ĉi tiun lingvon vi ne uzu!

Trairas usonajn kortumojn juĝafero pri lingvaj rajtoj. Maldungita estas bazlerneja sekretariino dulingva, ĉar ŝi helpis interpreti inter la hispana kaj la angla – tasko, por kiu ŝi estis enpostenigita en 2006.

Kiam eniris la lernejon, en Devonshire, Norda Karolino, hispanlingva patrino por raporti eblan seksperforton kontraŭ sia sepjaraĝa filo, la sekretariino Ana Ligia Mateo interpretis por registri la koncernajn informojn.

Tio tamen ne plaĉis al la nova lernejestrino, Suzanna Gimenez. Tiu en 2008 ŝanĝis la lernejan politikon, tiel ke oni rajtas paroli nur la anglan, eĉ se gepatroj kaj aliaj nur malbone regas la lingvon. Fakte, 42 % de la infanoj devenas de hispanlingvaj familioj. Malgraŭ tio, la lernejestrino avertis la sekretariinon, ke ŝi ne plu uzu la hispanan.

Diverseco

Rezulte, post kiam la sekretariino helpis la plorantan patrinon, la lernejestrino ŝin maldungis. Ironie, la lerneja retejo montras devizon pri „kultura diverseco”. Pro la elpostenigo, la usona komisiono pri egalaj rajtoj konsilis la sekretariinon kaj taksis, ke la lernejo lezis ŝiajn civilajn rajtojn. En septembro 2009 Mateo ekprocesis kontraŭ la lernejo pro diskriminacio.

Argumentis Mateo, ke antaŭ la lingva disputo ŝi bone plenumis sian laboron, ricevinte laŭdojn kaj plialtigon de la salajro. Tamen poste oni akuzis ŝin komploti kun hispanlingvaj gepatroj kontraŭ la nova lernejestrino. Fariĝis pli kaj pli streĉa la situacio, ĝis venis la ploranta patrino.

Peto

La lernejestrino rifuzis la peton de Mateo, ke ŝi interpretu, kaj insistis, ke la eble perfortita sepjarulo mem interpretu. La patrino tamen ne komprenis, kaj fine forlasis la lernejon, ne atinginte la celojn de sia vizito.

Maldungite, Mateo suferis pro nerva streĉiteco kaj perdis salajron kaj asekuron kun valoro de pli ol 10 000 dolaroj. Intertempe la jurkazo migris de nord-karolina al federacia kortumo, kie ĝi estas ankoraŭ pritraktata.

Russ WILLIAMS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Russ Williams el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07