Varmbotelo

Iam mi legis interesan aserton, ke „la francoj havas seksumadon, la angloj varmbotelojn”. Mi rememoris tiun profundan diraĵon, kiam mi aŭskultis programon dissendatan de la irlanda ŝtata televid-instanco. La parolanto deklaris sin fascinita de la diverslingvaj tradukoj de la vorto varmbotelo. Kie mi loĝis en Sud-Ameriko, tiu koncepto kaj la responda objekto estis nekonataj. Oni eĉ deklaris (malĝuste), ke en la hispana lingvo la vorto ne ekzistas. Povas esti, ke en la varmegaj tropikaj zonoj de tiu vasta kontinento, varmtenaj boteloj neniam estas bezonataj, sed estas loko, kiel ekzemple, Patagonio, kie la vintroj estas terure malvarmaj, kun neĝo, glacio kaj eĉ glaciriveroj.

En pasintaj jarcentoj, la skotoj, kiuj loĝas en malseka, malvarma lando de montoj kaj arbaroj, dumvintre kutimis meti en siajn litojn pokalojn faritajn el bakita argilo, kaj enhavantajn varman akvon. Tiuj prauloj de la varmbotelo nomiĝis „porkoj”, kiujn ili iomete similis.

Sed, kiel diras niaj francaj geamikoj, „ni revenu al niaj ŝafoj” aŭ, pli ĝuste, al la menciita irlanda radi-parolanto. Li diris, ke li esploris la temon kaj aparte amuziĝis pri la germana ekvivalento Gummiwärmflasche, kiun li trovis en supozeble malnova germana vortaro. Li certe ankaŭ malkovris, ke la hispanoj nomas tiun objekton „bolsa de agua caliente”; la portugaloj „bolsa de água quente”; la italoj „borsa dell'acqua calda”, la skotgaeloj „botal-teth” ktp. La lasta estas simila al la irlandgaela „buidéal te”. Kurioze, la dua elemento en ambaŭ gaelaj frazoj iom sonas kiel la vorto kiu signifas teon.

Tio memorigas al mi, ke kiam mi loĝis en montara regiono en Portugalio, kie la vintroj estas ege malvarmaj, iu najbarino mia en iu vespero vizitis amikinon kaj iom embarasiĝis, ĉar ŝi trovis ŝin jam en noktovesto, kaj evidente preta por enlitiĝi. La amikino, tamen, bonvenigis mian najbarinon, kaj proponis al ŝi tason da teo. „Ne, ne”, respondis la najbarino, „mi ne volas ĝeni vin je ĉi tiu horo”. „Vi tute ne ĝenas min”, respondis la amikino. „La teo estas jam preta”. Tiam ŝi foriris al sia dormoĉambro, kaj revenis kun varmbotelo. „Mi ĉiam plenigas mian varmbotelon per varma teo; tial, se mi deziras ion trinki dumnokte, mi povas elverŝi tasplenon. Samtempe la botelo varmigas al mi la piedojn.”

Tia inventemo estas laŭdinda. Ankaŭ la genio de la homo, kiu inventis la varmbotelon. Pri la seksumado mi ne komentos.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07