Migrado multmiliona

Ne pro Valenteno-tago hastis ĉinoj antaŭ la 14a de februaro al siaj hejmlokoj, sed pro la tradicia printempa festo. La festo varias ĉiujare inter la lasta tagdeko de januaro kaj la dua tagdeko de februaro kaj okazas la unuan tagon de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Sep tagojn ĉinoj festas.

Familia rekuniĝo estas delonga sopiro por ĉinoj. Ĉe la sojlo de la ĉina novjaro la hejmloko altiras kvazaŭ magneto homojn de longe for. Kia forto kuŝas en tio? Kulturo. Kortuŝe estas spekti en la televido la movadon de pasaĝeroj en flughavenoj kaj fervojaj stacidomoj antaŭ la festo.

La festo estas tiel nomata pro tio, ke ĝi falas ĉirkaŭ la komenco de printempo, la unua sezono de la jaro, kiam revigliĝas diversaj vivaĵoj en la naturo. En la ĉina kulturo la Printempa Festo estas markata per kuna vespermanĝo de generacioj; per petardo-eksplodado, kiu, oni kredas, forigas perversaĵojn; per novjara deziro al aliaj, kiu signas harmonion; kaj per pendigo de versduoj sur muron aǔ ambaŭflanke de la pordo, kiuj esprimas benon. Sen tiuj aktivaĵoj, ĉinoj senkonscie perdus longdaŭran kulturon.

Grandskala

La dumfesta migrado, plej grandskala en la homa historio, okazas ĉiujare dum ĉirkaŭ 40 tagoj. Ĉi-jare ĝi komenciĝis la 30an de januaro. Aviadiloj, trajnoj, aŭtobusoj kaj ŝipoj alfrontas grandan premon. La fervoja ministerio de Ĉinio prognozis, ke ĉirkaŭ la printempa festo la fervojo transportos 210 milionojn da ĉinoj, do tage 5,25 milionoj da homoj. De la 6a ĝis la 12a de februaro ĉiutage 180 000 pasaĝeroj envagoniĝis ĉe la okcidenta fervoj-stacio de Pekino, kaj en la kulmino 310 000 pasaĝeroj.

Imageble, ke biletoj estas malfacile akireblaj. Kvankam oni povas aĉeti fervoj-biletojn en stacidomoj aŭ ties agentejoj, aǔ telefone, tekstmesaĝe aŭ interrete mendi, sidlokoj estas apenaŭ certigitaj. Oni devas atendi multajn horojn ekde frumatene antaŭ la ekvendo de biletoj. En Pekino tri fervojo-stacioj tage kaj nokte servas per 410 bilet-giĉetoj, inkluzive de tiuj speciale por elkamparaj laboristoj kaj studentoj. Dum tiuj tagoj veturas 91 ekstraj trajnoj.

Farĉitaj

Tamen vojaĝi signifas foje suferi. La 25an de januaro la trajno inter Shenzhen kaj Xinyang haltis nur kvar minutojn ĉe la stacio de Dongguan, kie pli ol 1500 pasaĝeroj atendis. Konduktoroj helpis al la pasaĝeroj grimpi tra fenestroj en la vagonaron. Tiu sceno estas fotita kaj dissendita surrete. Retpaĝaro Dayang diris, ke en la trajno de Guangzhou (Kantono) al Xinyang ĉiuj sidlokoj estas okupitaj, kaj homoj estas farĉitaj en koridoroj, vagon-konektejoj, necesejoj, eĉ sur dors-apogiloj de seĝoj.

En la provinco Guangdong 130 000 elkamparaj laboristoj motocikle revenis al siaj hejmlokoj en la provincoj Guanĝi, Guizhou, Hunan kaj Sichuan por ŝpari la monon. Kunportante kaskon kaj pluvmantelon ili unuope aǔ skipe veturis. La loka registaro sendis 20 000 policanojn por direkti la trafikon kaj starigis ripozejojn sur la vojo por la vojaĝantoj.

Spekulado

Antaŭ kaj post la printempa festo de la jaro 1993 oni periode prezaltigis la fervoj-biletojn por mildigi la trafik-premon en iuj lokoj. Tamen tio ne povis redukti la kvanton de la pasaĝeroj. Ekde 2008 la fervoj-biletoj ne plu prezaltiĝas dum la festo. Estas ellaborita nova regularo por limigi pograndan bilet-aĉetadon por bremsi bilet-spekuladon. Tiamaniere oni aĉetu bileton per identigilo aǔ per aliaj pli ol 20 atestiloj, simile kiel flugbiletojn.

Ŝajnas, ke la regularo ne sukcesas. En retpaĝaroj multaj kritikis ĝin. Opiniis iu retumanto: „La regularo ne povas altigi la trafik-kapablon, male ĝi kaŭzas pli da obstrukcoj, ĉar la teknologio por falsi atestilojn estas pli matura ol tiu por presi fervoj-biletojn.”

Infrastrukturo

Krom dumtempaj rimedoj Ĉinio faras grandan investon por infrastrukturo. En la lastaj kvar jaroj oni konstruis altrapidan fervojon, longan je pli ol mil kilometroj. Laǔ la ĉina ministerio pri fervojoj en la jaro 2012 altrapidaj fervojoj kondukos al regionoj kun 95 % de la tuta loĝantaro. Tiam la veturtempo multe mallongiĝos. Ekzemple la vojaĝo inter du grandaj urboj Wuhan kaj Kantono, distancaj minimume 1068 kilometrojn inter si, postulos eĉ malpli ol tri horojn, je ok horoj malpli ol nun. La vojaĝo inter Pekino kaj Honkongo, jam ne tutan tagnokton, sed nur trionan.

La ĉefa kaŭzo de la grandskala migrado kuŝas en tio, ke la ekonomia disvolviĝo estas malekvilibra inter diversaj regionoj de Ĉinio. Multaj superfluaj laborfortoj invadas de vilaĝoj al urboj, de malgrandaj urboj al metropoloj. Kompare kun la orienta ĉemara regiono, la aliaj restas relative malriĉaj.

Stagnaj

En la komenco de la politiko „reformado kaj pordomalfermo”, orientaj ĉemaraj urboj, ekzemple Shenzhen, Kantono, Ŝanhajo kaj Dalian, estis la unuaj komerce kontakti aliajn landojn. La ekonomio en tiuj urboj rapide kreskis. Sed aliaj lokoj, precipe la okcidentaj provincoj, t.e. Sichuan, Yunnan, Tibeto kaj Qinghai, restis stagnaj. Tial homoj, precipe tiuj subedukitaj, el la malriĉaj regionoj, volas kaj nur povas fari fizikan laboron en orientaj urboj.

Iuj migrintoj timas reveni al siaj hejmlokoj. La ĵurnalo Ĉina Junularo faris retan enketon, kiun partoprenis 1840 homoj. Opiniis 69,4 %, ke ili timas „perdi vizaĝon” (humiliĝon), ĉar ili ne povis gajni sufiĉe da mono por paradi antaŭ siaj parencoj kaj amikoj. Aliaj timas trafik-premon, geedziĝon altrudotan de iliaj gepatroj, atendojn pri novjara mon-donacoj al infanoj kaj luksaj bankedoj.

La grandskala migrado estas unika fenomeno de Ĉinio. Espereble, post kiam efektiviĝos politikoj favoraj al kamparanoj, ekzemple forigo de agrikulturaj impostoj, subvenciado al kamparanoj por aĉeti hejmajn elektrajn aparatojn, financa subtenado de koton-kultivado, sojfaboj kaj aliaj agrikulturaj plantoj, kamparanoj povos riĉiĝi en la hejmloko anstataŭ pene perlabori en urboj.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07