Bonvena ekpaŝo

Ĉu „kajero” povas enhavi 213 paĝojn? Ĉu tia ne estus la kajo mem? Jen la unua numero de Homarane, kajero-revuo, kiu aspiras ampleksi artikolojn pri „homaranismo, homaranistiko [ĉu?], zamenhofologio, sociologio, historio, aparte idehistorio, religiscienco ktp.” Imagu la „ktp”. Ĉi tiu, la unua numero enhavas artikolojn, rezultintajn el simpozio pri homaranismo ĉe KCE, La Chaux-de-Fonds („Ĉaŭdefono” laŭ iuj) dum aŭgusto 2009.

Inter la kontribuintoj troviĝas Francisko Degoul, Carlo Minnaja, Christer Kiselman, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Walter Żelazny, Zofia Banet-Fornalowa, Armando Zecchin, Henri Masson, André Cherpillod: nu, bona starto. Duono de la artikoloj vere temas pri homaranismo, la ceteraj pri pli-malpli rilataj temoj. Oni bonege priskribas la evoluon de homaranismo (Degoul, Żelazny, Banet-Fornalowa, Cherpillod) kaj plurflanke la kuntekstojn socian, historian, intelektan de homaranismo (kaj, cetere, de Esperanto), sed preskaŭ tute mankas serioza, kritika aprezo pri homaranismo kiel idearo. (Ĉu homaranismo estas religio, etiko, filozofio, ideologio? – jen unu el la kernaj demandoj.)

La plej ampleksa kontribuaĵo estas tiu de Kiselman, kiu plej klare kaj senpartie resumas la temon; kaj la plej originala tiu de Żelazny, kiu spertule rigardas homaranismon en ties historia kaj socia kuntekstoj. Por mi aparte interesa estis ties rilatigo de homaranismo al la perspektivo de Zamenhof pri judismo, cionismo kaj la jida lingvo. La artikolo de Martinelli pri Edmond Privat kaj la palestina demando ankaŭ tre tenis la atenton, plej eble ĉar pri tiuj detaloj mi antaŭe ne legis. Ne necesas diri, mi supozas, ke la peco de Cherpillod, pri Hilelo, estas faktoplena kaj aŭtoritata. (Ĉu mi ne jam legis la plimulton, tamen, en ties samtema broŝuro de antaŭ kelkaj jaroj?)

La ĉefa malforto de la „kajero”, laŭ mia takso, estas, ke ĝi diskutas homaranismon – sufiĉe detale – sen allaso, ke tiu idearo estas nur la zamenhofa renasko de plej antikva pensofadeno, nome la (religia) universalismo. Jam de jarcentoj fakuloj konstatas, ke troveblas en la religioj kaj kredsistemoj de la mondo – tra jarmiloj – konstantaj elementoj, kiuj reprezentas la komunan saĝon de nia specio – la „homaro”. Tiuj ideoj kosmologiaj kaj moralaj facile vidiĝas en kristanismo, islamo, budhismo, hinduismo, daŭismo kaj centoj da aliaj tradicioj grandaj kaj pli lokaj; ankaŭ en socialismo kaj humanismo. Ĝis sia morto Zamenhof sukcesis nur skize evoluigi siajn ideojn, kiuj troveblas en pli evoluinta formo aliloke, ekzemple, la verko de Julian Huxley el la 1940-aj jaroj, The Perennial Philosophy (La eterna filozofio).

Homaranismo gravas por ni, ĉar ĝi estas la pliampleksigo de la „interna ideo” de Esperanto, sed ni ne trompu nin, supozante, ke Zamenhof estis fakulo pri filozofio, des malpli pri teologio. Tiurilate, en la kajero, Armando Zecchin grave maltrafas, kritikante homaranismon kvazaŭ ĝi estus teologio, rivala al la dogmoj de lia amata Vatikano. Tute ne: Zamenhof estis plej bonkora idealisto, neniom teologo.

Mi esperas, ke aperos pluaj numeroj de Homarane kaj kaj ke oni pli efike projektos ĝin. Ĝi sendube pli sukcesus, se ĝi estus malpli ol 100-paĝa (kaj kostus malpli ol 10 eŭrojn); por atingi tion necesus pli rigore selekti artikolojn kaj pli severe redakti/redukti la akceptatajn. Ankaŭ helpus, se malpli evidentus la ombra mano de la Konsulo! Amuzis min, ke kvankam la civita papo samaĝas kun mi, lia „biogramo” nepre devas esti duoble pli longa ol la aliaj. Kaj ĉu vi kredus, ke tiu eksterordinarulo kapablas interpunkcii sian paroladon per punktokomoj? – vidu la „sintezojn” de la diskutoj, kiuj sekvis kelkajn sed ne ĉiujn kontribuaĵojn. (Ne surprizos, tamen, ke la konsulaj kontribuoj estas ĉiam la plej longaj.) La eldonaĵo, malgraŭ tiuj miaj grumbletoj, estas bone redaktita: mankas preseraroj kaj la kvanto da neologismoj estas (por mi) bone akceptebla (editoralo, biogramo, preamblo ...?).

Nu, bonan sukceson al Homarane – kaj cetere al la kongreso pri homaranismo, kiun oni projektas por 2014. La fenomeno Esperanto ja ne estas nur lingvo, sed pro variaj kialoj ni jam longe neglektas la filozofian, ideologian, sociologian aspektojn de „nia afero”. Mi rekomendas la kajeron, precipe al bibliotekoj kaj esperantologoj.

David KELSO
Homarane – kajero en Esperanto pri socio, filozofio, religio. Eld. LF-koop, La Chaux-de-Fonds, 2010. 213 p. gluitaj. ISSN 1663-8484.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de David Kelso el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07