Varmaj vortoj pri malvarma milito

La 19an de februaro la prestiĝa belga ĵurnalo De Standaard publikigis alvokon de kvar ŝtatministroj (honora titolo, kiun la belga reĝo donas al meritplenaj politikistoj) por forigi ĉiujn nukleajn armilojn en Eŭropo.

Oficiale neniam agnoskiĝis, ke en Belgio troviĝas tiaj armiloj. Ĝenerale, tamen, oni supozas, ke en la flugarmea bazo „Kleine Brogel” troviĝas inter dek kaj dudek nukleaj bomboj B61 sub respondeco de Usono.

Eksĉefministroj Guy Verhofstadt [ĥi vrhofstat] kaj Jean-Luc Dehaene [ĵalík dehane] kaj eks-ministroj pri eksterlandaj aferoj Louis Michel [loŭí miŝél] kaj Willy Claes [ŭili klas] (ĉi tiu eĉ eks-ĝenerala sekretario de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo) opinias, ke la „malvarma milito” definitive finiĝis kaj ke la usonaj nukleaj armiloj tute perdis sian militistan signifon.

Pinta kunveno

La deklaro subtenas alvokon de prezidanto Obama, kiu organizas en aprilo pintan kunvenon en Vaŝingtono pri nuklea sekureco. La arsenalo de atom-armiloj kreskis. Pakistano, Barato kaj Nord-Koreio aldoniĝis al la nuklea „klubo” kaj oni povas supozi, ke Irano kaj aliaj landoj en ĝia regiono sekvos.

Tiel estiĝis la ideo, ke posedi grandajn nukleajn stokojn instigas aliajn landojn ne postresti. La nova politiko povus iĝi, ke posedantoj de nukleaj armiloj grade malpliigos siajn stokojn kaj ke tiu iniciato finfine iom post iom kondukos al kompleta forigo. Kio antaŭ kelkaj jaroj ŝajnis naiva revo de pacmovadoj, nun subite montriĝas ekrealigebla.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07