Malnova problemo pri maljunaj homoj

Frank Vandenbroucke [vandenbruke] kaŭzis etan tertremon en politikaj medioj en Belgio. Li estas politikisto en la flandra socialista partio SP. Li oficis, tre juna, kiel partiestro kaj kvin fojojn kiel ministro. Dum 25 jaroj li akiris grandan aŭtoritaton pro sia granda laborforto, dosierkono kaj honesteco, eĉ foje kontraŭ la gvidlinioj de la propra partio.

Tiel li jam konfliktis kun partiestroj en la propra partio kaj kun la valona socialista partio PS. Post la balotoj en 2009 li akiris multe da voĉoj, sed pro malkonsentoj kun la partiestrino Caroline Genez [karolín ĵené], li ne plu estis proponata kiel ministro en la flandra registaro. Tio provokis internan krizon en lia partio, sed Vandenbroucke mem silentis.

Rentoj

Nun li reaperis en la komunikiloj pro prelego pri la estonteco de sociaj servoj en Belgio. Li kalkulis, ke, en la venontaj kvin jaroj, la belga federacia ŝtato devos ŝpari 18 miliardojn da eŭroj por povi vivteni nuntempajn sociajn avantaĝojn rilate pensiojn kaj sanprizorgadon. Kaj tio kondiĉe, ke la rentoj ne surprize altiĝu, ke ne falu la eŭro pro financaj problemoj en suda Eŭropo kaj ke la ekonomia kresko restu je 2 %. Tia ŝparo estus multe pli granda ol iam okazis en la postmilita periodo.

Aktivuloj

La kialo – rapida maljuniĝo de la loĝantaro – ne estas nova kaj ne aparte belga problemo. En 2040 triono de la popolo estos pli aĝa ol 65. Jam de jaroj avertas ekonomikistoj, ke tio necesigas rimedojn. La nuna studaĵo estas tre konkreta. En najbaraj landoj oni jam enkondukis nepopularajn aranĝojn. Ĝuste en Belgio, kie la nombro de aktivuloj estas malalta kompare kun la najbaroj, oni prokrastas drastajn rimedojn pro manko de politika kohereco en la federacia registaro.

La studaĵo do ne provokis tion, kion oni povus esperi. Kaj PS kaj SP limigis sin al kritikoj pri detaloj de la dosiero kaj ŝajne preferas kaŝi la veran situacion. Pro timo perdi adeptojn, politikistoj – ne nur socialistoj – daŭre prokrastas la necesajn paŝojn, kiujn tiu maljuniĝo postulas. Sed pro tiu prokrasto la celpubliko de la socialistoj, la ekonomie malpli fortaj homgrupoj, estontece plej multe suferos.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07