Parto 1: Survoje al iu libro-normo

Kiam antaŭ deko da jaroj kliento informpetis pri difinita romano en butiko, eble la vendisto demandis, ĉu li deziras la fortike binditan ekzempleron aŭ la poŝlibron. Se nun tiu kliento faras same, la fervora vendisto verŝajne diros, ke krom la bindita versio kaj la poŝversio li povas havigi la aŭdversion, la version por Amazon Kindle, la version por Mobipocket-legiloj, aŭ la ePub-libron, kiu taŭgas por iPhone kaj Sony kaj ... Ĉu la aĉetemulo forkuros pro tiu ĝangala elekto? MONATO provas iom resumi la evoluon.

De Gutenberg al Gutenberg

Dum ĉirkaŭ kvin jarcentoj paperaj libroj kaj manuskriptoj estis la ĉefa maniero por disvastigi kaj por konservi scion. Post la unuaj biblioj de Johannes Gutenberg en 1455 sekvis apenaŭ kalkulebla amaso da paperaj libroj kaj revuoj. Peter Lyman kaj Hal R. Varian de la School of Information Management and Systems (Lernejo pri informtraktado kaj informsistemoj) de la universitato de Berkeley (Kalifornio, Usono) taksas, ke eldoniĝis en papera formo inter 100 kaj 200 milionoj da titoloj. Unu el la malavantaĝoj de tiu giganta amaso estas la malfacileco trovi ion. En kiu inter tiuj 100 aŭ 200 milionoj da libroj oni traktas tion, kion mi nun volas scii?

Pri tiu sama demando cerbumis Michael Hart komence de la 1970aj jaroj en la universitato de Ilinojso. Ĉar li havis grandegan kapaciton en sia universitata komputilo, li komencis tajpi ... tajpi ... tajpi. La unua „elektronika libro”, kiun li finpretigis, estis la usona Deklaro de sendependeco. Por ke kiel eble plej multaj povu profiti de lia laboro, li plusendis la libron al ĉiu, kiun li konis. Fakte, same faris Gutenberg (la unua spamisto?) 400 jarojn pli frue kun sia biblio. Pro tio Hart nomis sian planon „Projekto Gutenberg”. Tamen li mem baldaŭ komprenis, ke ne gravas dissendi. Gravas konservi. Kaj se necese, ĉio, kio troviĝas en komputilo, povas iam ajn esti kopiita kiom ajn da fojoj.

Publika havaĵo

Post tiu unua elektronika libro Hart kaj miloj da volontuloj aldonis al tiu kolekto 30 000 aliajn librojn, inter kiuj nur kelkdekoj estas en Esperanto. La celo de la Projekto Gutenberg estas kolekti kaj disponigi ĉiun tekstan verkon, kiu ne plu estas kopirajta aŭ estas en la publika havaĵo pro decido de la aŭtoro. Do la libroj de la projekto ne nur estas senpagaj, sed vi rajtas ilin pludoni, citi, dissendi, aldoni al via blogo ktp ktp. Praktike tio signifas, ke en la Projekto Gutenberg vi ĉefe trovos aŭtorojn, kiuj forpasis jam antaŭ longe.1

Dua origina kriterio de la projekto estis, ke la verkoj estu konsulteblaj en ĉiaj komputiloj. Ili ne havu specialajn formojn tipajn por tiu aŭ jena marko, sed principe ili konsistu el „plata teksto”, el teksto sen kursivoj, sen emfazmetodoj, sen belaj titoloj. Tiu kriterio havas sian avantaĝon (ĉiu povas legi), sed ankaŭ sian estetikan malavantaĝon.

Inko

Pri tiu estetika malavantaĝo konsciis la grafikisto Franko Luin, kiu denove skanis multajn esperantlingvajn librojn kaj prezentis ilin al la publiko en tre alloga aspekto per sia eldonejo Inko. Li disponigis la verkojn en la portebla dokumentformo PDF, kiu ja ebligis modernan grafikon kaj estis tiam legebla en la granda plimulto de komputiloj. Kvankam Franko Luin multe tro frue forpasis, lia projekto Inko ankoraŭ troviĝas enrete, kaj liajn librojn oni ankoraŭ povas elŝuti.

Ciferecaj libroj

Kvankam la unuaj elektronikaj libroj datumas de 1971, la rapida evoluo de la elektronika libromerkato komenciĝis nur fine de la pasinta jarcento. En 1993 la firmao Digital Book eldonis molan disketon kun 50 libroj ne en PDF-formo, sed en propra formo, la Digital Book Format (DBF). La formo DBF ankoraŭ ekzistas, sed por legi ĝin oni bezonas specialajn programojn.

Kvin jarojn poste la usona firmao Rocket ebook prezentis la unuan poŝlegilon kaj proponis kun ĝi aron da libroj, sed denove teknike tute alistrukturaj. La dosieroj havis la finaĵon RB (Rocket book) kaj estis legeblaj nur per la aparatoj de la firmao mem. Nun kaj la firmao kaj la formo RB preskaŭ eniris la forgesejon, sed la angla vorto „ebook” restis kaj iĝis tre populara. Supozeble ĝi ankaŭ estis ĉe la lulilo de la esperantlingva vorto „e-libro”, populara mallongigo por „elektronika libro”.2

Mobipocket

Mobipocket SA estis franca firmao, kiu verŝajne rajtas porti la titolon de „tiuj, kiuj popularigis e-librojn”. La firmao fondiĝis en la jaro 2000 kaj komencis disvastigi sian librolegilon Mobipocket Reader (Mobipocket-legilo). Ĝi estis la unua programo, kiu ne apartenis al nur unu aparato, sed estis iom universala. La legilo povas ankoraŭ nun esti instalita aŭ elskatole ekzistas en relative larĝa gamo da aparatoj (Palm, Blackberry, Kindle ...), sed ne en ĉiuj. Ekzemple, la relative popularaj poŝlegiloj de la firmao Sony elskatole ne kapablas legi Mobipocket-librojn.

Ĝangalo apenaŭ travidebla

La ideo de Michael Hart, ke e-libroj estu legeblaj en ĉiuj komputiloj, estis simpla kaj logika, sed li ne kalkulis pri la komercemo de la firmaoj. En nura deko da jaroj estiĝis tuta ĝangalo de libroformoj. Mortis RB, pluvivis PDF, sed naskiĝis DJVU, PRC, MOBI, AAC, WOLF, CHM, FB2, kaj la listo estas ankoraŭ longa. Ke la industrio riskis mortigi sin mem per tiom da formoj, estis klare, sed neniu ja volis mortigi sian propran formon favore al tiu de la konkurantoj. Pluraj, kaj klientoj kaj eldonistoj, estis malkontentaj pri tiu malunueco kaj komencis kunlabori en iu nefermita e-libra forumo (Open eBook Forum), kiu poste alprenis la nomon International Digital Publishing Forum (Internacia Forumo por Cifereca Eldonado). Ĝia celo estas krei libroformon, kiu povas esti legata en ĉiuj komputiloj, en (lertaj) poŝtelefonoj kaj en poŝlegiloj kaj kiu krome ebligas la uzon de modernaj iloj, kiel menuoj, enhavtabeloj, serĉofunkcioj ktp.

ePub

La normo, kiun la forumo proponas al la industrio, nomiĝas ePub. Ĝi baziĝas sur kelkaj aliaj jam establitaj normoj, kiel XML (aro da reguloj por krei elektronikajn dokumentojn) kaj XHTML (la moderna normo por retpaĝoj). La normo ePub estas libera kaj malferma, kio signifas, ke ĝi ne estas, nek povas esti la propraĵo de iu individuo aŭ firmao kaj ke la strukturo ne estas kaŝita. Ĉiu povas publikigi librojn laŭ la ePub-strukturo sen bezono pagi al iu ajn aŭ peti ies permeson.

Libroj en la ePub-formo havas plurajn ecojn, kiuj mankis al pli malnovaj libroformoj. La uzanto povas mem difini la grandecon de la tiparo de sia libro, laŭ la gusto, la stato de la okuloj aŭ la lumaj cirkonstancoj. La linifaldado okazas aŭtomate. Se la uzanto do elektas pli grandan tiparon, la vortoj aŭtomate „fluas” al la postaj linioj laŭbezone. Krome, ePub-libroj povas enhavi fotojn kaj desegnaĵojn kaj nigra-blankajn kaj kolorajn. Libro laŭ la ePub-formo enhavas metadatumojn („informojn pri informoj”): en difinita loko de la dosiero estas spaco por la nomoj de la aŭtoro(j), de la tradukisto(j), de la desegnisto(j) ktp, eĉ de la skanistoj, kompostistoj, reviziistoj kaj simile, por ke la legprogramoj aŭ la poŝlegiloj povu montri ilin kaj krei indeksojn. La libroj povas krome enhavi enpakitajn tiparojn. Se vi posedas poŝlegilon, kiu ne komprenas Esperanton, ekzemple iun Sony-aparaton, tiam ePub-libro kun enpakita unikoda tiparo solvas vian lingvan problemon.

Al unu normo?

Ĉu ePub post kvin jaroj estos la normo, ankoraŭ ne estas tre certe, sed verŝajne. La praktiko montras, ke pli kaj pli da poŝlegiloj subtenas ĝin. Oni povas legi ePub-librojn en preskaŭ ĉiuj aparatoj: en komputiloj, en lertaj poŝtelefonoj kaj en preskaŭ ĉiuj poŝlegiloj. La granda escepto restas la poŝlegilo Kindle de la firmao Amazon, kiu kapablas legi preskaŭ nur siajn proprajn formojn (AZW kaj TOPAZ) kaj MOBI kaj PRC de la iama firmao Mobipocket (kiun Amazon aĉetis).

La normo PDF restas relative populara. Ĉiuj poŝlegiloj povas legi PDF-dosierojn, sed fojfoje kun mankoj (ne funkciantaj menuoj ekzemple).

Kaj Esperanto?

Ĝis la fino de 2009 PDF estis la normo por esperantlingvaj e-libroj. Ĉiuj libroj de la eldonejo Inko kaj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) uzis ĝin. Escepto estis multaj malnovaj libroj en la Projekto Gutenberg, kiuj uzis ASCII aŭ HTML. Pro peto de siaj klientoj FEL ekde la 1a de januaro 2010 aldonis ankaŭ ePub-librojn al sia gamo, kio montriĝis sukceso, ĉar en la unuaj du monatoj de 2010 la vendoj de ePub-libroj konsistigis 90 % de la vendoj de e-libroj entute. Ekde februaro aldoniĝis ankaŭ libroj en la formo MOBI por la poŝlegilo Kindle kaj por multaj lertaj poŝtelefonoj.3

Paŭl PEERAERTS

En la venonta numero de MONATO: Kiun poŝlegilon mi akiru?

Notoj de la redaktoro

1. Projekto Gutenberg estas bazita en Usono kaj sekvas la usonajn leĝojn pri kopirajto. La plej ofte aplikata regulo estas, ke ĉio eldonita antaŭ 1923 estas ekster kopirajto. Dume la aferoj eldonitaj ekde 1923 eble neniam estos ekster kopirajto, ĉar la registaro kutimas konstante plilongigi la daŭron de kopirajto: por ke Mickey Muso neniam estu publika havaĵo, kiel oni duonŝerce diras. En EU la baza regulo estas 70 jaroj post la morto de la aŭtoro, do libro povas esti ekster kopirajto en Usono, sed ne en EU, aŭ inverse. Ekzistas aliaj, fratinaj Projektoj Gutenberg bazitaj en aliaj landoj, ekzemple Aŭstralio kaj Kanado, en kiuj la baza regulo ankoraŭ estas la internacia regulo de la Konvencio de Berno, nome 50 jaroj post la morto de la aŭtoro, kvankam iuj komercaj interesoj konstante premadas la politikistojn por plilongigi la kopirajton en maniero, kiu neniel helpos la publikon kaj evidente ne povas helpi al la jam delonge mortintaj aŭtoroj.

2. La esprimoj „elektronika libro” kaj „e-libro” estas jam vaste uzataj en Esperanto. Estis proponita ankaŭ la vorto „bitlibro”, kiu eble estas pli logika, ĉar elektroniko estas nur la mekanismo, per kiu funkcias la hodiaŭaj legiloj. La difina karakterizaĵo de tiaj libroj estas, ke ili ne estas fizikaj objektoj, sed konsistas el puraj informoj, datenoj, aŭ bitoj, kiujn oni povas diversmaniere teni aŭ transsendi. „Bito”, unu aŭ nul, estas la baza unuo de informo kaj estas prefikse uzata ankaŭ en la vorto „bitbildo”.

3. Aparta problemo por cifereca eldonado estas, kiam oni kvazaŭ represas malnovan paperan libron. Kiam oni eldonas novan libron kiel bitlibron, tiam oni komencas per fidinda komputila teksto, kiun oni povas laŭbezone konverti, sed kiam oni komencas per papero, konvertado estas multe pli malfacila.

Unue, estas granda laboro; due, estas malfacile eviti erarojn; kaj trie, kelkfoje oni ne povas certe scii, kion la aŭtoro intencis. Ekzemple, ĉu dividstreko ĉe fino de linio aperus, ankaŭ se la koncerna vorto ne estus dividita inter du linioj? Tial oni volas disponigi kaj skanaĵon, bitbildon de la presita paĝo, kiu estas fidinda kopio de la originalo, kaj tekston konsistantan el koditaj signoj, kiu taŭgas almenaŭ por serĉado, eĉ se ĝi enhavas multajn erarojn. Ideale la du formoj estu kunligitaj, tiel ke eblu tuj salti de loko en unu versio al la sama loko en la alia versio. Tio teorie eblas per ePub, sed tiaj libroj estos ege grandaj kaj pluraj el la nuntempaj poŝlegiloj kolapsus sub tia „bita pezo”.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07