Naturo de scienco

En la februara numero (MONATO 2010/2, p. 22) aperis grava eraro pri la naturo de la scienco. En la eseo Durwael citas Halvelik: „Kvantumfiziko kaj Relativeco plu ne validas pro internaj sinkontraŭdiroj.” Tute ne. Estas ja konate, ke en la plej ekstremaj kondiĉoj, kie la kvantumfiziko kaj la ĝenerala relativeco kunplektiĝas, ekzemple en la ekesto de la universo aŭ ene de nigra truo, ni ankoraŭ ne scias, kiel venki la nuntempe konatajn internajn sinkontraŭdirojn. Sed tio senvalidigas nek la kvantumfizikon, nek la ĝeneralan relativecon! Ambaŭ sistemoj donas treege precizajn kaj fidindajn rezultojn en siaj respektivaj kampoj de valideco. Kvantumfiziko bonege traktas la malgrandan mondon de atomoj kaj nukleoj, kaj ĝenerala relativeco bonege traktas la grandan mondon de steloj kaj galaksioj, kaj eĉ la ĝusta funkciado de la tuttera pozicitrova sistemo baziĝas sur ĝenerala relativeco. Notu, ke eĉ la klasika mekaniko de Newton ankoraŭ estas vaste uzata en sia kampo de valideco; se objekto ne estas tre malgranda (kio bezonus trakton pere de kvantumfiziko), ne estas tre granda (kio bezonus trakton pere de ĝenerala relativeco) kaj ne moviĝas kun rapido komparebla kun la rapido de la lumo (kio bezonus trakton pere de speciala relativeco), la teorio de Newton funkcias tute bone, do en tre vasta kampo de aplikeblo.

Ne estas vere, ke la teorio de Newton ne plu validas; veras, ke ni nun konas limojn de ĝia valideco. La pli novaj teorioj de la dudeka jarcento ege pligrandigas la kampon de aplikeblo al la malgrando kaj la grando kaj la alta rapido, sed eĉ ili ne aplikeblas vere ĉie, kaj ni jam konas la limojn de tiu multe pli vasta kampo de aplikeblo. Fizikistoj nun strebas kompreni, kiel apliki la teoriojn de kvantumfiziko kaj ĝenerala relativeco en tiuj malmultaj, ekstremaj situacioj, kie ambaŭ rolas (iuj opinias, ke la „kordoteorio” povas esti la solvo).

Bruce SHERWOOD
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruce Sherwood el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07