Politika dekadenco

Ne malofte ni plendis ĉi-loke pri evidenta fakto, ke pli kaj pli ni havas nur mez- kaj sub-kvalitajn politikistojn, kiuj eĉ ne kapablas fari taŭgajn leĝojn. En Germanio la konstitucia kortumo jam plurfoje devis korekti fuŝe kaj malzorgeme ellaboritajn leĝojn, kiuj parte eĉ ne kongruis kun bazaj konstituciaj principoj. Laste la kortumo postulis, ke la registaro devas reformi leĝon nomatan „Hartz IV” [harc kvar], kiu kombinis pagojn al longtempaj senlaboruloj kun sociala subteno, do pago de la ŝtato al malriĉuloj sen sufiĉaj enspezoj. La juĝistoj konstatis, ke la financa subteno por infanoj pro multaj faktoroj estas kontraŭkonstitucia kaj tro malalta.

Malaltaj salajroj

Tuj estiĝis diskutado, kiu precipe atentigis pri la problemo, ke altigo de pagoj por infanoj ne nur konsiderinde ŝarĝos la ŝtatan buĝeton, sed malpliigos la diferencon inter sociala subteno kaj malaltaj salajroj. El tio povos rezulti, ke homoj kun laborlokoj enspezos malpli multe ol senlaboruloj, tiel ke tiuj lastaj tute ne havus intereson, serĉi laboron. Avertis Guido Westerwelle [véstervele], estro de la Libera Demokrata Partio (FDP): „Kiu laboras, tiu devas havi pli multe ol tiu, kiu ne laboras. Ĉio alia estas socialismo.” Socialismo, aŭ eble pli ĝuste kapitalismo? Se oni volas argumenti polemike, oni povus aserti, ke milionulo, kiu ne laboras, do devus havi malpli multe ol purigistino, kiu ricevas horan salajron de eble 4 eŭroj ...

Por reveni al la realo: Ne estas hazardo, ke estas malgranda diferenco inter sociala subteno kaj malaltaj salajroj – volis kaj kaŭzis ĝin la politiko. Establis tion la tiama socialdemokrata kanceliero Gerhard Schröder [ŝreder] helpe de Hartz-leĝoj, nomitaj laŭ amiko de Schröder, la tiama gvidanto de la aŭtokompanio Volkswagen [fólksvagen]. Li ellaboris tiujn leĝojn – kaj oni demandas sin, ĉu la deputitoj estis tro mallaboremaj aŭ tro stultaj por mem plani ilin. Leĝo Hartz I [harc unu] enkondukis malaltajn salajrojn, por tiel instigi entreprenojn dungi nekvalifikitajn homojn. Rezulte la entreprenoj ekspluatis tiun eblon kaj dungis senlaborulojn, ankaŭ kvalifikitajn, je subnivelaj salajroj. Tiel efektive pli kaj pli multaj homoj havis laborpostenojn, kio konsiderinde beligis la statistikon pri senlaboreco.

Lavango da procesoj

Fieris Schröder en 2006: „Ni konstruis unu el la plej bonaj sektoroj de malaltaj salajroj, kiu ekzistas en Eŭropo.” Kion li prisilentis, estis kreskinta nombro de homoj, kiuj procesis kontraŭ Hartz IV. Pro tio sole en Berlino oni devis altigi la nombron de juĝistoj ĉe la sociala tribunalo de 30 en 2006 al 80 en 2009 – kaj tamen tie kuŝas 16 000 neprilaboritaj dosieroj! Pli kaj pli ofte procesintaj Hartz-uloj venkis antaŭ tribunaloj. Kaj nun do la proces-lavango atingis la plej superan juĝejon, la konstitucian kortumon, kaj konsekvence la juĝistoj decidis favore al la plendintoj.

Evidente per tiuj fuŝaj leĝoj profitis entreprenoj, akciuloj kaj kapitalistoj, kaj draste perdis laboristoj. Sed anstataŭ konfesi siajn erarojn kaj korekti la leĝojn pri malaltaj salajroj, politikistoj de la nun reganta koalicio de kristan-demokratoj kaj (precipe) liberaluloj kritikas, ke la sociala subteno estas tro alta. Estas cinika logiko: la senlaborulo devas farti malpli bone ol laboranto; kaj se laboristo enspezas preskaŭ nenion, Hartz-ulo devas enspezi eĉ malpli (aŭ nenion?). Digno de homo, ĉu kun ĉu sen laborkontrakto, ne ludas rolon en tia kapitalisma ideologio, kiel montras alia eldiro de Westerwelle: „Kiu promesas al la popolo senpenan bonfarton, invitas al malfruromiana dekadenco.” Ho, dekadenco! La inventinto de la Hartz-leĝoj estis poste forpelita de sia posteno ĉe Volkswagen, pro financ-manipulado (!). Ni rajtas supozi, ke li ne bezonas socialan helpon. Dekadenco? FDP, la partio de Westerwelle, draste perdis reputacion en opinisondoj.

Minimuma salajro

La registaro nun havas tempon ĝis la fino de la jaro, korekti la sistemon kondamnitan de la konstitucia kortumo. La solvo de la problemo estus relative simpla: Oni devus enkonduki ĝeneralan minimuman salajron je nivelo, kiu respektas la homan dignon, laŭ nuna ekonomia situacio de ĉirkaŭ 8 eŭroj. La socialdemokrata opozicio postulas enkonduki ĝin – eble ĝi ja lernis el siaj antaŭaj eraroj. Sed la nuna koalicio en Berlino strikte rifuzas tion, ĝis nun, kvankam aliaj landoj havas tre bonajn spertojn pri minimumaj salajroj. En Britio, ekzemple, oni havas ĝin (nun ĉirkaŭ sep eŭroj), kaj oni ne perdis laborlokojn pro tio. Ankoraŭ la koalicio en Berlino hezitas, sed se registaro kaj parlamento ne kapablos reformi la leĝojn tiel, ke kaj laboristoj kaj senlaboruloj povas esti kontentaj, ni havos taŭgan karakterizon por tia politiko: dekadenca.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07