Kiam venos la ŝanĝo?

En la januara numero de 2009 mi komentis ĉi-loke la elektiĝon de Barack Obama kiel usona prezidanto (Aĉetita mesio) kaj iom malpli entuziasme, ol multaj aliaj, bonvenigis lin. Atentigante pri la karismo, kiun li sendube havas, mi skribis: „Prave do oni ligas multajn esperojn kun la nova prezidanto. Sed ni estos jam kontentaj, se li estos normala registo, tiel normala, kiel fakte estis la elektorezulto.” Nun, unu jaron poste, ni vidas, ke efektive li estas tute ordinara usona prezidanto kaj ne tia mesio, kian kredigis al ni la „Obama-manio”, kies viktimo iĝis eĉ la Nobel-komitato, kiu atribuis al li la monde plej prestiĝan pacpremion, kvankam li tiutempe povis imponi nur per grandiozaj paroladoj, sed neniuj gravaj faroj.

La sola granda faro ĝis nun estis, ke li relative bone majstris la financ-krizon – sed je kia prezo! En la nova usona buĝeto li antaŭvidas rekordan ŝuldosumon de entute 3800 miliardoj da dolaroj. Nu, ankaŭ tio estas ne elstara, sed ordinara faro, ĉar simile agas aliaj landoj. Ekzemple, ankaŭ Germanio relative bone superis la krizon kaj same ŝarĝas sian buĝeton per rekorda ŝuldo. Kio estas pri la promesoj de Obama? Li volis fermi la kontraŭleĝan teroristokarceron en Guantánamo, sed nun montriĝas, ke tio ne estas facile realigebla; do ĝi restas ĝis iam ajn. Li volis disponigi al ĉiu usonano sanasekuron, sed la grandioza vizio fariĝis reformeto, pri kies sorto oni ne riskas prognozi ion ajn. Li volis pacigi Proksiman Orienton kun Israelo kaj Palestino. Nenian progreson oni povas konstati. Li strebis al repaciĝo kun Irano, sed nun establos raketojn en najbaraj ŝtatoj kontraŭ Irano. Kaj laste, sed ne malgrave: li volis funde ŝanĝi la klimat-politikon de Usono, sed dum la pinta konferenco en Kopenhago anoncis neniun konkretan planon por savi nin de la katastrofo minacanta la tutan terglobon.

La reputacio de Obama draste falis, precipe en Usono mem, kie laŭ opinisondoj malplimulto intertempe respektas lin kaj lian regadon. Li nun devas barakti kun la obstakloj, kiujn enhavas la politika sistemo de Usono: la onidire plej potenca viro de la mondo devas konvinki du parlamentajn ĉambrojn pri siaj ideoj, do ne simple povas realigi siajn promesojn. Ŝajnas, ke nun ne estas epoko de mesioj. Ni ne fieras, ke antaŭ unu jaro ni kvazaŭ prognozis „normalan” prezidanton. Prefere ni esperu, ke malgraŭ ĉiuj malhelpoj Obama sukcesos regadi por la bono de sia popolo kaj de la mondo. La „ŝanĝo” promesita de li eble tamen venos, iam.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07