Vojaĝo unudirekta

Memoraĵoj de Orman Karg, astronaŭto

NOTO: Kompreneble, mi ne povas laŭvorte ripeti la konversaciojn, kiuj okazis antaŭ la ekspedicio, sed mi provos rememori ilian esencon.

Kvankam mi emeritiĝis antaŭ pli ol dudek jaroj, mi ne perdis kontakton kun miaj antaŭaj kolegoj, nek kun la Kontinenta Spacinstanco, al kiu mi dediĉis grandegan parton de mia vivo kiel astrofizikisto. Kiel pensiulo mi ankoraŭ loĝas en la kvartalo, kiu kreskis ĉirkaŭ la tiel nomata kosmocentro. De temp' al tempo miaj antaŭaj dungintoj vokas min por doni konsilon pri teknikaj problemoj, kaj mi ofte tagmanĝas aŭ kafumas en la staba kantino de mia iama laborloko, kiam mi tediĝas de la televido aŭ de golfludado. Iutage, kiam mi estis en la kantino, mi renkontis mian junan najbaron Ilvit Hoarz, kiu nun okupas mian antaŭan postenon.

Mi demandis lin, kiel lastatempe progresas la esplorprogramo de la instanco.

Li rikanis. „Nuntempe ĝi iom stagnas. Ni sentas nin frustritaj.”

„Ĉu pro manko de fondusoj?” mi demandis.

„Ne – pro manko de imago kaj de iniciatemo. Nia tekniko apenaŭ disvolviĝis de post la tempo, kiam vi laboris ĉi tie. Ni bezonas novajn ideojn kaj pli da entuziasmo. La ĉefoj estas kontentaj, ke ĉiumonate ili ricevas siajn salajrojn. Ili ne multe interesiĝas pri rezultoj.”

„Kaj la Mars-projekto?”

„Oficiale ĝi estas la plej grava parto de la programo, sed aktuale ne multo okazas.”

„Ĉu vi opinias, ke oni rezignos pri la projekto?”

„Mi esperas, ke ne. Sed la granda tubero estas tio, ke, kvankam per nia ekzistanta tekniko, atingi la planedon ne prezentas problemojn, tute ne estas certe, ke ni povos revenigi astronaŭtojn al la tero. Eĉ se ni sukcesos konstrui spacveturilon, kiu kapablos fari la dudirektan vojaĝon, ni dubas, ĉu la esplorteamo travivos. Plie, la disponeblaj fondusoj ne sufiĉas por konstrui veturilon sufiĉe grandan por transporti pli ol unu personon. Prototipo de unupersona spacveturilo jam ekzistas, kaj la nova nuklea impuls-sistemo ŝajnas vere promesplena.”

„Do, oni devas rezigni pri la plano sendi esplorteamon, ĉu?”

„Ĝuste. Eĉ dupersona teamo ŝajnas neebla. Ĉiuokaze, oni dubas, ĉu du homoj ŝlositaj en malgranda kajuto dum almenaŭ 440 tagoj en ege malkomfortaj kaj danĝeraj kondiĉoj ne frenezigus unu la alian. Aliflanke, la streĉo kaj streso por unu sola kosmonaŭto fermita en kvazaŭa sardinskatolo dum tiom longa soleca vojaĝo povus esti netolerebla. Niaj psikologoj ankoraŭ ne havis okazon esplori ĉi tiujn aspektojn.”

„Tamen, oni havas sufiĉe da donitaĵoj pri la efiko de longa restado en spaclaboratorioj en orbito ĉirkaŭ la tero, kaj ankaŭ sperton pri la diversaj vojaĝoj al la luno.”

„Efektive, sed ni ne scias, kio estos la efiko sur la homa psiko, kiam terano forlasas sian hejmplanedon, sciante, ke li eble malaperos por ĉiam en la dezerto de la interplaneda spaco. Mi supozas, ke iom similaj estis la sentoj de la ŝipanaro de Kristoforo Kolumbo, kiam ili vidis sian hejmlandon malaperanta sub la horizonton, sed por astronaŭto – precipe se li estas sola – tiaj sentoj kaj timoj devas esti eĉ pli teruraj.”

Iom da tempo post tiu konversacio en la kantino, mi ĉeestis oficialan ceremonion, kie mi hazarde renkontis la gvidanton de la Mars-projekto, kiun mi jam delonge konis. Li ŝajnis iom deprimita. Mi demandis, kiel li fartas.

„Mi fartas sufiĉe bone, sed ni ankoraŭ baraktas kun grandaj problemoj pri la projekto. Tia vojaĝo estas tiom riska, ke ni hezitas sendi iun ajn al potenciala morto. Li estos elmetita al intensa suna radiado, ĉar efika plumba ŝildo kontraŭ ĝi estus multe tro peza por malgranda spacŝipo. Plie, provizo de sufiĉe da manĝo, akvo kaj oksigeno estos nefacila afero, eĉ por unu sola persono.”

„Sed tiuj problemoj estas solveblaj, ĉu ne?” mi demandis.

„Kiu scias? Tio estas kiel la antaŭspronoj de la kolosaj obstakloj, kiujn ni devas venki. Imagu, ke iu esploranto sur Marso volus grimpi sur la 26-kilometran Monton Olimpo, kiu, kiel vi scias, estas la plej alta monto en la suna sistemo. Tia defio estus simpla kompare kun la malfacileco, kiun ni alfrontas por atingi la planedon. Ni ne povas postuli – aŭ eĉ elekti volontulon – por tiu danĝerega entrepreno.”

„Nur se volontulo elektus sin tute libere – homo sen edzino, sen dependaj familianoj, sen respondecoj, kiu jam ĝuis kontentigan vivon, kaj jam spertis ĉion, kion la surtera ekzisto povas proponi ...”

„Kie ni trovus tian volontulon? Ne inter niaj dungitoj.”

„Mi proponas min. Mi estas maljunulo, sed ankoraŭ relative forta, mense kaj korpe sana, inteligenta, trejnita, teknike sperta kaj psike ekvilibra. Mia edzino forpasis antaŭ longe; mi ne havas familion; kaj mi ĉiam ambiciis vojaĝi al Marso. Tio estus la kulmino de mia vivo, kaj al mi estas indiferente, ĉu mi revenus al la tero aŭ ne. Al mi ne restas multe da jaroj, kaj mi preferus uzi ilin por plenumi mian plej grandan deziron, nome treti la grundon de la Ruĝa Planedo. Ni ĉiuj devas morti, kaj al mi ne gravas, ĉu tio okazos sur la tero, ĉu sur fora planedo. Sed estus granda krimo permesi, ke juna homo endanĝerigu sian vivon en tia riska entrepreno.”

* * *

Dum monatoj la estraro de la spac-centro diskutis mian proponon. La plimulto unue opiniis, ke mi estas tro maljuna por esti akceptita kiel astronaŭto, sed mia juna amiko Ilvit Hoarz sukcesis konvinki la kolegojn, ke ili devus almenaŭ konsideri min kiel kandidaton. Fakte, neniu alia volontulo aperis, pro la fakto, ke la projekto ŝajnis tiom malbone planita. Estis evidente, ke la ĉefoj ne certis: (1) ĉu ili posedas la necesan teknikon por atingi Marson, (2) ĉu ili kapablas revenigi la unupersonan spacveturilon al la tero post la projektata dumonata restado sur Marso. (Tiun restadon oni poste proponis redukti al unu monato.)

La estraro intervjuis min tuj post sia kunveno. Alvo Tomar prezidis. Li asertis, ke la instanco estas optimisma pri sia teknika kapablo sendi la spacveturilon al Marso, kaj restas memfida, ke revenvojaĝo eblas kaj certe efektiviĝos. Poste, tamen, dum privata konversacio, la direktoro esprimis dubon pri la reveno, kaj ankaŭ pri tiom longa restado sur Marso.

„Vi jam scias, kiuj estas la plej gravaj defioj, kiujn iu ajn homo devas alfronti survoje al Marso kaj sur la surfaco de la planedo, nome: la fizikaj efikoj de elmeto al altenergiaj kosmaj radioj kaj alia joniganta radiado, de plidaŭrigita malaltgravita medio, kaj de malhel-luma medio. Mi supozas, ke vi ankaŭ kalkulis kun la psikaj efikoj de izolado, kaj de la manko de komuneco kaj kunuleco, pro la malesto de samtempa komunikado kun la tero. Plie, en kazo de malsano aŭ akcidento, tute mankos rimedoj medicinaj kaj kuracista prizorgo. Dum la interplaneda vojaĝo la homo korpo certe perdos muskolan tonion, kaj la membroj certe iom atrofios, ĉar la eblo ekzerci sin en la limigita spaco de la kosma ŝipo estos ege limigita. Eble oni perdos – almenaŭ dumtempe – la kapablon stari aŭ promeni.”

„Ĉion mi jam konsideris kaj akceptis. La tuta marsa medio estas malamika al la homaro. Tie ne troviĝas likva akvo, kvankam frostigita akvo ja ekzistas. La tiea termika inercio estas multe pli malalta. Polvaj ŝtormoj estas oftaj kaj severaj, kaj oni ankoraŭ ne konstatis, ĉu niaj ekipaĵo kaj aparataro kapablas rezisti ilin, kaj ĉu la homa korpo – eĉ portante protektajn vestaĵojn – povos supervivi post tiaj ŝtormoj. Kompreneble, oni atendus, ke astronaŭto ne troviĝas ekstere en tiaj veteraj kondiĉoj.”

„Tion mi komprenas.”

„Plie,” daŭrigis Tomar, „oni devas pensi pri la temperaturo, aŭ pli ĝuste, la grandega temperatura vario de Marso. Ĝi varias de proksimume -143 oC dumvintre ĉe la polusoj ĝis plej alta somera temperaturo de 20 oC dumsomere. La homa korpo apenaŭ povas adaptiĝi al tiaj ekstremaj ŝanĝoj ...”

„Kio pri la eskimoj?”

„Ni ne estas eskimoj. Ĉiaokaze, eĉ eskimoj neniam suferas tiom malaltan temperaturon kiel minus 143 oC. Se mi ĝuste rememoras, la plej malalta tera temperaturo iam registrita estas de -89,2 oC. Tio okazis ĉe Vostok en Antarkto.”

„Mi havas la impreson,” mi komentis, „ke vi volas malinstigi homan ekspedicion al Marso. Kiel multaj aliaj el miaj kolegoj, ni preferus intertempe sendi robotajn esplorilojn anstataŭ homaj astronaŭtoj. Mi ne deziras esti respondeca por la nenecesa morto de iu ajn. Tamen, la prezidanto insistas, ke li volas meti homojn sur la surfacon de la planedo. Do, unue ni sendu ĝin al la centra kuracisto por korpa ekzameno, kaj poste vi diskutu la aferon kun la scienculoj kaj teknikistoj. Mi scias, ke pro via longa sperto ĉi tie vi estas verŝajne la plej teknike kapabla persono en la centro, sed estas kelkaj novaĵoj, kiujn vi verŝajne ankoraŭ ne konas.”

La medicina ekzameno okazis senprobleme, kaj la ĉefscienculo Margan Holgan pli pridiskutis kun mi la kondiĉojn sur Marso kaj la celojn de la ekspedicio.

„Vi scias,” diris Holgan, „ke ĝi estas malgranda planedo. Ĝia radiuso estas iom pli ol duono de tiu de la tero. Ĝia pejzaĝo estas pli impona ol io ajn sur nia planedo. Eĉ la monto Everesto kaj la Granda Kanjono en Usono ŝajnas sensignifaj kompare kun Olimpo kaj la Valoj Marinerisaj sur Marso. La Monto Olimpo estas trioble pli granda ol Everesto. La valoj, kies bildojn vi jam vidis sur ekrano, konsistigas grandegan fendon en la marsa krusto. Ĝi longas 600 kilometrojn, kaj ĝia profundeco atingas sep kilometrojn.” Mi interrompis por diri: „Mi ofte pensis, ke eble restas en la fundo de la valo restaĵo de la plej densa atmosfero, kiun iam havis Marso – eble ankaŭ de akvo.”

„Tre malverŝajne. Tamen, oni povas nur konjekti pri tio, kion oni trovos ĉe la fundo. La kosmoŝipo kunportos unuhoman motorĉareton, kiu ebligos surfacan esploradon. Plie ĝi enhavos multajn instrumentojn por serĉi eblajn signojn de ekzistanta aŭ estingiĝinta vivo, interesajn mineralojn, kaŝitajn akvoflakojn, virusojn, kaj tiel plu. Pro la persona ĉeesto de astronaŭto oni povos plenumi komplikajn taskojn, kiujn robota esplorilo ne kapablas fari. Kompreneble, oni esperas, ke en fora estonteco estos eble establi pli-malpli daŭran kolonion sur Marso.”

„Iuj usonanoj eĉ proponis, ke iam oni sukcesos transformi la planedon en tersimilan medion, kreante spireblan atmosferon el oksigeno ricevita de polusa akvo, kaj plantante kreskaĵojn rezistajn al la severaj kondiĉoj.”

„Tio estas nura sciencfikcio. Niaj ambicioj estas multe pli modestaj. Ne, la marsa medio estas malamika al la vivo. Ĝi estas sterila kaj toksa. Rigardu, sur nia tero estas regionoj – ekzemple en Antarkto – kie apenaŭ troviĝas iu ajn specio de vivo, kaj kie la homo ne povus longe supervivi. Marso estas eĉ pli malamika al la homaro. Tamen, tamen, ĝia defio estas nerezistebla, kaj la prezidanto firme decidis persisti en la plenumado de la ekspedicio. Pluraj ŝtatoj promesis apogi ĝin per mono kaj materialo – ne tiom per personaro aŭ tekniko.”

Finfine mi estis akceptita kiel sola astronaŭto de la marsa ekspedicio. La fakto, ke iu eblo revenigi min al la tero estis tre duba, tute ne malinstigis min. Vojaĝi al nia najbara planedo estus la kulmino de mia vivo, kaj morto tiom for de mia hejma tero ŝajnis al mi digna fino de mia ekzisto.

* * *

II

Ekstraktoj el la taglibro de Orman Karg, astronaŭto

Kion mi skribu pri la vojaĝo inter la tero kaj Marso. Ne multon ... Ne multe okazas dum la longa, monotona, teda transiro tra la spaco. Mi legas, dormas, rigardas la ĉirkaŭpasantajn stelojn, planedojn kaj la timige malgrandiĝantan teron, manĝas kaj trinkas sengustan manĝaĵon kaj likvaĵojn el plastaj poŝoj (feliĉe, kun aldono de kelkaj legomoj kultivitaj en hidroporaj cisternoj kaj – malofte – kelkaj fiŝetoj kiuj naĝis en la samaj cisternoj). La spacveturilo kunportas kokidojn, kaj eble proksime al la fino de la vojaĝo, kelkaj jam estos kreskintaj sufiĉe por provizi min per buŝpleno da kokinaĵo. La legomoj kaj aliaj plantoj kreskantaj en la cisternoj kontribuas al purigado de la aero. La recikligita akvo ne estas bongusta, sed ĝi estas trinkebla. Prizorgo de la plantoj, kokidoj kaj fiŝetoj iom malpezigas la monotonon de la vojaĝo. La soleco ne ĝenas min pro la fakto, ke mi pasigis parton de mia infaneco ĉe lumturo sur malgranda insuleto, kie mia patro estis lumturgardisto. Fakte, mi ŝatas esti sola. Homamasoj kaj urboj ne estas tiom allogaj, ke mi domaĝu ilin. Dumvojaĝe, mia plej ŝatata legaĵo estas longa poemo: „La infana raso”, de skota poeto. Temas pri la situacio de la homaro en tempo kaj en la universo – grava temo por terano aŭ astronaŭto. Precipe plaĉas al mi la dekkvara ĉapitro, kiu komenciĝas: Ni pioniraj homoj de la spacvojoj, / Trovas neniun ŝlosilon. Nia atome / Pelita ŝipo sagas rapide / Tra l' kosmovastoj ... La resto de la ĉapitro priskribas sentojn kaj pensojn, kiujn ankaŭ mi spertas en mia kosmoŝipo. Eĉ Marso estas menciita en la dudekkvara ĉapitro: Mortanta Marso / (kion signifas?) / atmosfer-maldenso / kiel la lasta laco / de kadukula menso. Mi nun estas malpacienca por atingi mian marsan celon ...

Unua tago sur la Ruĝa Planedo

NOTO: Mi decidis ne uzi terajn horojn kaj datojn, kiuj ne havas sencon sur planedo, kies tago estas je 2,7 % pli longa ol la tera, kaj kies jaro enhavas 686 tagojn.

La almarsiĝo estis sufiĉe malglata, sed feliĉe nek la ŝipo nek mi suferis damaĝon. Plie la ŝipo restis staranta, kio estas granda avantaĝo. Se ĝi estus falinta, mi havus gravajn problemojn. Mi tuj surmetis mian spacvestaĵon kaj eliris por starigi la instrumentojn. Mi ne povas priskribi miajn sentojn, kiam miaj piedoj staris sur la marsa grundo, kaj mi rigardis la ĉirkaŭan pejzaĝon. Ĝi rememorigis min pri la ruĝa dezerto en la mezo de Aŭstralio, sed mankas ĝia blua ĉielo. Ĝi estas samtempe bela kaj terure minaca.

Sepa tago

Mia unua vido de la Monto Olimpo, la plej alta monto en nia sunsistemo. Ĝi estas nekredebla, timiga, imponega. Antaŭ ĝi, mi sentas min kiel insekto.

Dekkvara tago

La ĉareto bone funkcias. Hodiaŭ mi pliproksimiĝis al la distaj Valoj Marinerisaj. Kompare kun tiu kolosa fendo, la Granda Kanjono en Usono estas eta. Malfeliĉe, mi falis kaj grave vundis la dekstran kruron.

Trideka tago

Mia kruro ne saniĝis. Feliĉe mi ne konstatis signon de gangreno, sed mi estas tre laca kaj malforta. La instrumentoj donas ege interesajn ínformojn, kiuj estas konstante dissendataj al la tero.

Centa tago

Mi scias nun, ke mi estas mortanta. Vere, ĉi tiu planedo estas malamika al la vivo. Mi estas tute elĉerpita, kaj tiuj estos verŝajne la lastaj vortoj, kiujn mi skrib...

NOTO ALDONITA DE ANOJ DE LA DUA EKSPEDICIO AL MARSO

La taglibron de Orman Karg ni trovis apud lia kadavro. La mieno sur lia vizaĝo aspektis trankvila kaj kontenta.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07