Senpaga transporto danke al loĝantarkonsciiĝo

Kelkaj el niaj legantoj eble konas „Asterix”, francan bildstrion, kiu rakontas la reziston de gaŭla vilaĝeto kontraŭ la romia imperio. En Provenco, sudfranca kaj suna regiono, oni havas nek Obelix (heroon de la bildstrio) nek magian pocion por konstraŭstari, sed oni havas alian virton: espero kaj obstino kune preni sian sorton en siajn manojn.

Vivigi Agendon 21

Ĉio naskiĝis el la pensado instali en Pays d'Aubagne et de l'Etoile (oriente de Marsejlo kaj proksime al Aix-en-Provence) Agendon 21, tiun mondan rezolucion por daŭrigebla disvolvo kaj protektado de la medio. Necesis la volo de la urbestraro kaj la insistado de la civitanoj por akceptigi tiun specifecon kaj batali kontraŭ la malkonsento de la instancoj. Malmultaj homoj en tiu triangulo trovas laborpostenon surloke, kaj sekve ĉiuj devas vojaĝi al sia laborejo; krome la urbaro konsistas el disaj vilaĝetoj, kiuj proponis ne tro kostajn terenojn, kie estis konstruitaj multaj disaj vilaoj kun ĝardeno. Ideo por redukti poluadon kaj ŝpari energion estis instigi la homojn uzi la komunajn transportilojn kaj sekve proponi ilin senpage. Kiam la regiona prefekto (reprezentanto de la franca respubliko) rifuzis, ke la komunaj transportiloj iĝu senpagaj, la loĝantaro manifestaciis antaŭ la prefektejo, kaj delegitaro vojaĝis al Parizo, la ĉefurbo. Nova starto ekis la 15an de majo 2009.

Senpagaj aŭtobusoj

Denove sur la urbodomaj frontonoj, flagrubando kun „Libereco, egaleco, senpageco” (kiu rilatas al la devizo de la franca respubliko „libereco, egaleco, frateco”). Ekde tiu tago la aŭtobusoj, kiuj kunligas la vilaĝetojn, etajn aŭ grandajn, kun la urboj, senpage akceptas pasaĝerojn, loĝantajn aŭ ne en la koncerna urbaro; tute egalas; neniu estas elĵetata.

Alia politika promeso estas rekonstrui senpoluan vojon por interligi la regionon. Fakte pli ol 70 000 veturiloj ĉiutage trairas tiujn vilaĝetojn, kunportas poluadon, eblajn akcidentojn, malŝparon de tempo kaj benzino, ĉar la evoluo de la vilaĝoj, la interspaco inter la domoj kaj laborejoj, inferigas la vivon de la loĝantoj. Fervojo ekzistas, sed delonge ne plu estas uzata. Ĝia renovigo alportos sekurecon, rapidecon anstataŭ trafikŝtopiĝo, ŝparon de energio, plibonigon de la medio.

Plua batalo: traktado de forĵetaĵoj

Nia vivmaniero estigas malŝparadon de krudaj materialoj. Unue plastaj sakoj estis malpermesitaj. La municipo donacis al ĉiuj familioj du grandajn sakojn „daŭrigeblajn”. La loĝantaro jam apartigas multon (vitro, papero, plasto, metalo), sed necesas recikligofabriko. La elekto, proponita de la regionaj instancoj, estis cindrigo. Ĝi estis tuj rifuzita de la loĝantaro, kaj oni komencis studi la eblon de uzino por kompoŝti kaj metanigi.

Ĉio tio estiĝis pro la kunagado de la uzantoj, lokaj administradestroj kaj politikistoj, kiuj kune cerbumis por provi respekti la Agendo-21-kontrakton. Ĉu apero de partoprendemokratio?

Ĵanin RATUŜNJAK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ĵanin Ratuŝnjak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07