Brita humuraĵo

Nekredebla raporto aperis en la unua paĝo de la brazila gazetaro: la brazila polico malkovris 64 kontenerojn kun forĵetaĵo en du grandaj havenoj de la lando. La stranga importaĵo devenis el Anglio. Tiu fakto rapide fariĝis nacia skandalo. La ordinara brazila civitano konsideris la noticon kiel kontraŭnacian frapon. Ankaŭ brazila civitano, prezidanto Lula, ne silentis pri la neatendita fakto.

La importaĵo entenis 1 200 tunojn da veneno, hejma rubaĵo kaj elektronika forĵetaĵo. Se konsideri, ke San-Paŭlo, kun ĉirkaŭ 20 milionoj da loĝantoj, do la plej granda urbo de Brazilo, produktas similan materialon en la daŭro de 2 horoj, la angla rubaĵo povus esti vidata kiel bagatelaĵo eĉ laŭ ekologia vidpunkto. La problemo troviĝas je etika nivelo. La forĵetajon de tiu grandega urbo la loka administracio sendas al taŭga loko, kie tunoj kaj tunoj da ili atendas sian destinon. Bedaŭrinde la plimulto de tiu materialo ne konas la sorton de la recikliĝo. Sed tamen certe ĝi ne trafos iun transmaran eksterlandan havenon.

Kiel balasto ne mankis la konata angla humuro. Ironia mesaĝo troviĝis inter la eroj de la aĉa sendaĵo. Iu bonfaranto skribis jene: „Bonvolu donaci tiujn ĉi ludilojn al la malriĉaj infanoj de Brazilo.” Kaj ne nur. La sendinto zorge instruis: „Lavu antaŭ ol uzi.” Nome gravas purigi senutilajn plastajn pecojn de difektitaj objektoj antaŭ ol ilin uzi. Tian karitaton, laŭ brazila aŭtoritatulo, praktikas mafianoj, kiuj sendadas forĵetaĵon al afrikaj landoj.

Celante solvi la tiklan kaj malpuran aferon, la brazila prezidanto decidis sendi reen la malbonodoran komercaĵon. Forĵetaĵon tenu tiuj, kiuj produktis ĝin. Aŭ ludu mem per tiaj ludiloj tiuj, kiuj kapablas sendi ilin al malriĉaj brazilaj infanoj. Antaŭ longe Anglio sendis al Brazilo la pilkon kaj la plej popularan sporton de tiu evoluanta lando, la piedpilkadon. Responde Brazilo lernis la lecionon kaj fariĝis monda matĉa ĉampiono. Se el la hodiaŭa Anglio iu mafiulo sendas forĵetaĵon al Brazilo, kiu dubus, ĉu brazilanoj estonte lernigos mondskale la arton de la etiko kaj de la etiketo?

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-01