Adiaŭ al la nuklea ŝtato

Kun la alveno de la nova jaro Litovio perdis unu el siaj mondaj Guinness-rekordoj: ĝi ne plu estas la lando kun la plej potencaj atomreaktoroj. Unu horon antaŭ la alveno de la jaro 2010 Litovio fariĝis la unua en la mondo, kiu rezignis pri nuklea energio. Dum la lastaj kvin jaroj funkcianta nur je duono de sia potenco, la centralo de Ignalina liveris ĝis 80 % de la elektroenergio bezonata de Litovio. Je la 23a horo de la 31a de decembro de la jaro 2009 ĝi spiris la lastan spiron.

La novjarnokto por pli ol 25 000 loĝantoj de la apuda urbo Visaginas probable estis la plej trista momento en la 35-jara historio de tiu urbo en la oriento de Litovio. La bonfarto de la plimulto de la urbanoj dependis de la nuklea centralo de Ignalina. Ĉiu oka laboranto de la centralo en la 1980aj jaroj alvenis el diversaj lokoj de la tiama Sovetio kaj ĝis nun al Litovio rilatas kvazaŭ fremdulo. Post la fermo de la centralo multaj devos serĉi alian laboron aŭ komenci propran entreprenon. Hejtado kostos trioble, kaj por elektra kurento loĝantoj de la urbo devos pagi duonon de la normala prezo, dum antaŭe por tio ili elspezadis nur kelkajn cendojn.

Politika sindevigo

Kial oni ĉesigis la funkciadon de la nuklea centralo ne dum la varma somero sed en frosta sezono? „Estis nia devo plenumi la kontraktajn sindevigojn de Litovio kaj tiel konservi ĝian bonan reputacion antaŭ la internacia komunumo. Teknike ni povas elŝalti atomreaktoron iam ajn aŭ eĉ po iomete, tamen politike la malfunkciigo de la elektrocentralo estis antaŭvidita”, klarigis la 61-jaraĝa ĉefdirektoro de la centralo, Viktor Ŝevaldin, kiu antaŭ 27 jaroj el Rusio venis al Visaginas. Okaze de la akcepto de Litovio kiel membroŝtato de la Eŭropa Unio, post riskokalkulo dum la printempo 2005 oni malŝaltis la unuan reaktoron. Laŭ la traktato pri la aliĝo de Litovio oni dum 2009 ankaŭ malŝaltu la duan reaktoron.

Origine planita kiel centralo kun kvar atomreaktoroj, Ignalina ne realiĝis kiel antaŭvidite. La unua bloko estis lanĉita la 31an de decembro 1983. La 31an de aŭgusto 1987 ekfunkciis la dua bloko. Pro la katastrofo en nuklea centralo de Ĉernobil la konstruado de la jam je 60 % preta tria bloko estis ĉesigita.

Vivo ŝanĝiĝos

Ŝevaldin diris, ke ekde la komenco de la jaro 2010 la situacio esence ŝanĝiĝos. „Ĝis nun ni mem gajnis monon, sed estonte ni devos ricevi ĝin por daŭrigi la laboron. Antaŭe ni produktis kaj vendis elektroenergion, kaj nun ni mem devos aĉeti ĉirkaŭ 170 megavathorojn. Ni liveris hejtenergion por Visaginas, kaj nun ni devos aĉeti 64 milionojn da kubikmetroj da gaso por produkti la bezonatan hejtenergion. Ni kalkulis, ke prizorgo de la mortinta elektrocentralo jare kostos ĉirkaŭ 100 milionojn da eŭroj. 80 % de la necesaj monrimedoj venos el internaciaj fondusoj kaj la cetero el la litovia buĝeto”.

La direktoro konfesis, ke li precipe malĝojas pro la grandega kolonio de cignoj kaj aliaj birdoj, kiu kutimis pasigi vintrajn frostojn en la apuda lago Drukšiai. La akvo, kiu malvarmigadis la reaktorojn de la centralo, varmiĝinte elfluis en la lagon formante veran paradizon por la birdoj. Nun tiu paradizo finiĝis kaj post 25-jara paŭzo la lago denove glaciiĝis.

Malgraŭ ke la nuklea centralo ne plu produktas elektroenergion, la entrepreno kun 2000 laborantoj daŭre ekzistas. Dum la sekvaj dek jaroj estos sekure deponataj la radioaktivaj restaĵoj de la interna parto de la centralo. En la jaro 2020 ekos la malmuntado kaj disvendado kiel metalrubo de radioaktive puraj instalaĵoj. Ankaŭ post tiu dato sur la areo de la iama centralo ne etendiĝos verdaj kampoj. Tie estos aranĝataj kaj dum multaj jardekoj prizorgataj deponejoj de poluitaj restaĵoj.

La malfunkciigo de la nuklea centralo de Ignalina por la loĝantoj de Litovio kaŭzas altiĝon de la prezo de elektroenergio je preskaŭ 30 %. La perdo de nuklea energio grave altigas la signifon de la centralo en Elektrenai, kiu ĉerpas energion el oleo kaj gaso. La mankantan parton de la energio Litovio nun importas el najbaraj landoj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07