Progreso medicina

Mi suferas je malofta malsano, nomata „kuntiriĝo laŭ Dupuytren”. En mia libro El verva vivo ĵurnalista mi priskribis tiun „dipitrenan kuntiriĝon”: ĝi kaŭzas, ke la fingroj kurbiĝas. Oni ĝis hodiaŭ ne povas kuraci la malsanon, nur operacii la manojn, eltranĉante la „sovaĝajn” partojn, tiel ke la fingroj denove estas rektaj.

Ĉe mi la malsano estas aparte insistema, tiel ke en novembro 2009 mi suferis jam la naŭan operacion. 40 jarojn antaŭe, en 1969, mi havis la unuan; tiam mi estis 29-jara. Kvankam do oni ne trovis kuracilon por dipitrena kuntiriĝo, tamen mi povas konstati grandan progreson medicinan, komparante la unuajn kun la lastaj operacioj. Tiam necesis anestezisto kaj du ĥirurgoj, oni narkotis la kompletan korpon, la operacio daŭris plurajn horojn, mi devis porti (tre ĝenajn) kontraŭtrombozajn ŝtrumpojn, devis resti dum pluraj semajnoj en la malsanulejo, ricevante ĉiun tagon injekton kontraŭ trombozo. Tio estis tre teda, ĉar mi ja ne bezonis kuŝi en lito, sed povis libere moviĝi, nur ne uzi la operaciitan manon. Manĝaĵojn devis prepari flegistoj tiel, ke mi povis enbuŝigi ĉion per unu mano. Krome por ĉiu tago en kliniko oni fakturis por mi certan sumon, kiun ne pagis la malsanasekuro.

Poste, ekde la kvara operacio, almenaŭ mi ne plu bezonis restadi dum semajnoj en kliniko, sed nur dum tri ĝis kvar tagoj. Intertempe la ĥirurgoj disponis jam pri okul-mikroskopoj, tiel ke la risko difekti tendenojn kaj nervojn estis jam multe malpli granda, kaj ili povis operacii pli rapide. Kaj anestezistoj progresis tiel, ke ili kapablas narkoti nur la koncernan brakon. Por mi tio estis granda avantaĝo, ĉar post ĉiu ĝenerala narkozo suferis mia memorkapablo (problemo precipe por ĵurnalisto!).

La du lastajn operaciojn mi havis ne en granda (relative anonima) kliniko, sed en eta ambulatorio. Mi eniris ĝin frumatene, ĉeestis nur unu ĥirurgo kaj flegistino, la operacio daŭris nur unu horon kaj mi povis iri hejmen jam post tagmezo. Superfluis ŝtrumpoj kaj injektoj kontraŭ trombozo. Kompreneble estis multe pli komforte resaniĝi en la propra hejmo, kie la edzino povis helpi min. Do ni vidas per tiu ĉi mia ekzemplo, kiom progresas medicino laŭ multaj aspektoj. Cetere, sed ne malgrave, la nuna metodo estas krome malpli kosta. Do trankvile mi povas atendi la (jubilean) dekan operacion ...

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07