Ora febro en Litovio

La ekonomia krizo ne preterlasis ankaŭ Litovion, kaj ĝi instigas al drastaj ideoj. La kompanio „Traku akmuo” decidis elfosi oron en Litovio, lando, kiu neniam antaŭe famiĝis pro ora produktado. La unuaj miligramoj da oro jam estis testitaj en laboratorio.

La estro de la kompanio, Bronislovas Zubas, agnoskis, ke la kompanio, kiu ĝis nun elfosis kaj vendis gruzon kaj sablon, la novan agadon entreprenis pro la malfacila ekonomia situacio – konstruado ja draste falis. Li rememoris iam lanĉitan ideon, ke litova sablo povus esti taŭga por eligi oron.

Geologoj efektive malkovris, ke en gruzaj kaj sablaj tavoloj de nordorienta Litovio eblas trovi ĉirkaŭ 0,5 gramojn da oro en unu tuno da sablo. Kompare kun la rezultoj en aliaj partoj de Litovio tiu kvoto estas sufiĉe alta. La oron iam alportis glaĉero moviĝinta el orriĉaj regionoj de Svedio kaj Finnlando.

Por esplori la mintavolon la litova kompanio akiris kanadan aparaton por metalkoncentrado. En ĝi oni turnas sablon kun akvo kaj la centrifuga forto koncentras sablerojn pli pezajn ol kvarco en unu lokon. Tiuj pli pezaj eroj estas metaloj aŭ, laŭ geologa ĵargono, malhelaj mineraloj, aglomeraĵo de diversaj metaleroj, en kiu oraj polveroj kutime estas algluitaj al aliaj metaloj. Por testi la koncentraĵon oni sendis ĝin al kanada laboratorio „Activation Laboratories Ltd”.

El Kanado venis pozitiva respondo: en la liverita kvanto estas 0,6 gramoj da oro, ankaŭ volframo kaj multaj aliaj elementoj el la tabelo de Mendelevo. Krome, germanaj spertuloj kuraĝigis la litovojn pluiri en tiu kampo dirante, ke en sama kvanto da germana sablo oni trovas nur 0,1 gramojn da oro kaj ili ekspluatas.

Nun oni akiros pli grandan aparaton por metalkoncentrado kaj printempe de 2010 komencos la laboron. Oni intencas trakribri ĉirkaŭ 100 tunojn da sablo dum unu horo. Por la fina laborstadio – eligo de la oro – necesas multekostaj teĥnologioj. Tial la kompanio intencas la metalkoncentraĵon vendadi al okcidentaj landoj. Malgraŭ la nova kaj espereble profitodona agado, la kompanio ne intencas forlasi sian ĉefan agadon – ekspluati kaj vendadi gruzon kaj sablon por konstruado.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07