Religiaj eldonaĵoj en librofoiro

Ankaŭ ĉi-jare okaze de tutnacia librofoiro en Tirano pluraj religiaj eldonejoj prezentis siajn novajn publikigaĵojn. En Albanio, la unusola ateista ŝtato enmonde, dum almenaŭ kvaronjarcento (1967-1990), kiam la religiaj institucioj, ankaŭ ties propagando kaj libera esprimado pri Dio kaj kredo, estis severe malpermesitaj kaj punendaj, nun floras ankaŭ la prireligia literaturo. La librofoiraj montrofenestroj kaj standoj estas okulfrape plenaj de diversaj religiaj titoloj kaj ĝenroj: katolikaj, ortodoksaj, islamaj, evangeliaj kaj aliaj. Menciinde estas, ke la publikigaĵoj kristanaj kuŝas tuj apud la islamaj, kio tute ne ĝenas albanojn, kiuj kunvivas harmonie kun sampatrujanoj de diversaj religikredoj.

En la albanan estas jam majstre tradukitaj ĉiuj ĉefverkoj de kristanismo, islamo ks.; plie oni verkis ankaŭ pri aferoj beletraj, sciencaj, historiaj, moralaj, edukaj, organizaj. En la standoj de franciskanoj, ekzemple, oni trovas plurajn verkojn de eminentuloj el la pasinto, kiuj studis etnografion, historion, arkeologion kaj la lingvon de la albanoj dum jarcentoj, kiam la lando suferis longtempe la jugon de la otomanoj, kiuj eĉ ne permesis albanlingvajn lernejojn kaj publikigaĵojn.

La legantoj, scivole, longe staras antaŭ ili por konatiĝi kaj aĉeti librojn aŭ por ĉeesti gazetarajn konferencojn. Hodiaŭ la religio, kiel institucio kaj kredo, estas denove honorinda kaj respektinda, des pli ke ĉe albanoj oni ne konas kverelojn aŭ disiĝojn pro tio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07