Ĉu satanisto povas administri ekleziojn?

Ŝajne en Slovenio tio estas ebla. Mi estu justa: ne temas nepre pri vera satanisto, sed pri akuzo de unu el ekzistantaj religiaj komunumoj en Slovenio; kaj ne temas nur pri eklezioj – do kristane nomataj komunumoj – sed pri ĉiuj en la ŝtato troviĝantaj religiaj komunumoj, inter kiuj finfine troviĝas ankaŭ la satana kulto.

Antaŭ nelonge la slovena ĉefministro Borut Pahor por la direktora posteno de la Oficejo por Religiaj Komunumoj nomumis iaman ĵurnaliston kaj deputiton en la slovena parlamento Aleksandron Gulić, sin proklamintan ateiston kaj portanton de satanismaj simboloj. Ĉefministro Pahor estas cetere estro de la slovena socialdemokrata partio, kies origino ne estas la okcidenteŭrope kutima demokrata tradicio de socialdemokratoj, sed la iama Ligo de Komunistoj, kiu post falo de sia monopola pozicio en Slovenio en la jaro 1989 kolorigis sian kvinpintan stelon flave anstataŭ ruĝe kaj sin reformis ankaŭ nome al Unueca Listo de Socialdemokratoj, el kiu fine eliris la nuna partio de socialdemokratoj.

Konfuza situacio

Tion oni devas scii por iomete kompreni la komedion, kiu en lasta tempo prezentiĝis sur la slovena politika scenejo. Por iomete klarigi la konfuzan situacion, ni aldonu la informon, ke tiu ĉi oficejo ne estas demokratia organo de religiaj komunumoj, sed administra organo de la registaro por havi pli bonan superrigardon pri la scenejo de religia vivo en la lando kaj por kunordigi rilatojn de la ŝtato al unuopaj religiaj organizaĵoj. Tiel la oficejo samtempe estas kontrolorgano de la registaro kaj samtempe poŝtkesto al kiu unuopaj religiaj organizaĵoj sendu siajn postulojn, petojn, kritikajn rimarkojn kaj protestojn.

Dua grava apudinformo estas, ke normale demokratiaj kaj juraj ŝtatoj tiajn oficejojn ne havas; tiu ĉi estas postrestaĵo el la tempo de komunisma diktaturo en Slovenio inter 1945 kaj 1989. Tiam troviĝis simila organo, komisiono por religiaj aferoj, subordigita ĉe la tiama transmisia kvazaŭpartio Socialista Ligo, kiu komplete obeis la regantan Ligon de Komunistoj. Kompreneble la tiama organo havis multe pli opresan rolon ol la nuna oficejo.

Katolika protesto

La problemo estiĝis, kiam Pahor forgesis sian inviton al la antaŭa direktoro de la oficejo, d-ro Ĉepar (rom-katoliko), ke li ankaŭ en sekva mandato estu ties direktoro, ĉar ne estis riproĉoj flanke de aliaj religiaj komunumoj, ke li oficus partiece, kaj eĉ islamanoj esprimis kontenton pri lia laboro. Sed la forta kontraŭkatolika grupo premkonsilis la ĉefministron ŝanĝi sian unuan decidon kaj nomumi personon, kiu plaĉis al tiu grupo de ateismaj malvastuloj. Tiam la rom-katolika eklezio en Slovenio levis sian protestan voĉon, riproĉante al la nomumito satanisman apartenon, ĉar li kiel hobia motorciklisto iufoje surportis ĉemizon kun anglalingva surskribo SATAN'S BROTHERS (= fratoj de Satano). Motorciklista klubo sub tiu ĉi nomo antaŭ jaroj fakte ekzistis, sed Gulić asertas ne aparteni al tiu klubo formalanece.

Sed ŝajnas, ke la vera motivo de la protesto ne estas la karnavaleca ĉemizo, kiu eventuale ne estas la plej konvena uniformo por direktoro de registara Oficejo pri Religiaj Komunumoj, sed la leĝproponoj de Gulić en la tempo de lia deputita mandato. Li proponis ŝanĝojn de la prireligia leĝo, kiu estu pli elasta kaj ebligu ankaŭ al tre malgrandaj religiaj grupoj konstituiĝi kiel egalrajtaj eklezioj aŭ religiaj komunumoj antaŭ la leĝo, kio havus ankaŭ financajn konsekvencojn: ja en tia okazo la respubliko pagus por pastroj de tiaj etaj komunumoj asekuran kontribuon, kiel tio nun okazas por ŝtate registritaj komunumoj kaj eklezioj. Kaj paralele temas evidente pri tio, ke la rom-katolika eklezio el sia statistika grandeco – pli ol 60 % apartenas al ĝi – konkludas, ke troviĝas rajto aŭtomate proponi sian kandidaton por tiu posteno kaj ke la registaro devus tion observi por ne esti akuzita agi kontraŭkatolike.

Kompleta nekompreno

La tuta karnavalaĵo montras jenajn kontraŭdirojn de ĉiuj partneroj, troviĝantaj en ĝi: La registaro de la ekskomunista koalicio montras kompletan nekomprenon pri la demokratia principo de disigo inter ŝtato kaj religiaj komunumoj kaj eklezioj. Unuflanke ĝi daŭre konservas postrestaĵojn el la komunisma reĝimo, kiel la oficejon, aliflanke ĝi komprenas la principon de disigo negative, kiel en la komunisma pasinteco. La nomumo estis signalo de tia negativa sinteno rilate religiojn.

La nomumito Gulić troviĝas en certa kontraŭdiro. Se li vere estas ateisto, kiel li daŭre proklamas, tiam lia elekto de simboloj montras strangan bildon pri ateismo – aŭ tamen precize la ĝustan: satanisman? Eĉ se oni al li kredas esti nur ateisto, leviĝas la logika demando: kian intereson ateisto povas havi, prizorgi religiajn komunumojn? Por vera ateisto ĉiu religio estas strukturo de popola stultigo kaj memstultigo, de popola opiumado kaj memopiumado, kiel asertis Marx kaj Lenin. Se Gulić tion ne scias, li ne kompetentas esti direktoro; se li scias, do li blufas kaj mensogas.

La rom-katolika eklezio forgesas teologian fakton, ke laŭ la biblia kriterio satanisto estas persono ne nur per tio, ke li demonstras ĉemize aŭ per formala aparteno al iu komunumo, kultanta Satanon, sed jam per tio, ke li ne estas novnaskita kristano laŭ la normoj, starigitaj de Jesuo Kristo mem. Kaj en tiu senco ankaŭ direktoro kun rom-katolika deveno apartenus al la sama kategorio kiel Gulić.

Ĉu bezonata oficejo?

Sed ĉiuj partneroj de la slovena religi-ŝata komedio havas ankaŭ unu komunan problemon. Neniu el ili starigis demandon: unuflanke ĉu demokratia kaj jura ŝtato bezonas tian oficejon – kaj aliflanke ĉu eklezio, kiu ne nur laŭnome, sed ankaŭ laŭ la kriterioj, priskribitaj en la biblio, estas fondita kaj daŭre gvidata de Jesuo Kristo, bezonas tian oficejon? La respondo estas klara: Nek vere demokratia kaj jura ŝtato nek vere kristana eklezio tion bezonas. Per tio la maskoj kaj kostumoj de la tuta teatra ensemblo falas – la komedio finita!

Vinko OŠLAK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07