Finfine fiksite

Ratifis finfine la parlamentoj de Kosovo kaj Makedonio interkonsenton pri la komuna landlimo ĉirkaŭ 170 km longa. Jen la unua tia landlima traktato inter Kosovo kaj najbara lando. Ankoraŭ ne estas difinitaj la landlimoj kun Montenegro kaj Serbio. Tiu kun Albanio, tamen, estis fiksita, kiam ekekzistis Jugoslavio.

Serbio daŭre konsideras la limojn administraciaj, ne ŝtataj. Montenegro antaŭ nelonge starigis tabulojn kun la devizo „Bonvenon al Montenegro” 500 metrojn ene de Kosovo, kio provokis protestojn de la popolo kaj de la registaro en Priŝtino.

Ekde 2002 ekzistas interkonsento inter Makedonio kaj Serbio, tute neglektanta la registaron de Kosovo, per kiu ĉi-lasta perdis ĉirkaŭ 2500 hektarojn apud la vilaĝo Dabelden. Tiel la domoj restas en Kosovo, la kampoj en Makedonio.

Dume Makedonio, agnoskinte la sendependecon de Kosovo, ankoraŭ ne establis kun ĝi diplomatiajn rilatojn. Nun, ĉar la landlimo estas difinita, oni baldaŭ starigos ambasadejojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07