Ni fosu nian konton!

La distrikto Rejno-Palatinato situas en la sudokcidenta Germanio antaŭ la pordoj de la urboj Mannheim, Ludwigshafen, Heidelberg kaj Karlsruhe. Tie, pro bona, ebena grundo kaj varma klimato, oni produktas por la regiona kaj pli foraj merkatoj legomojn, terpomojn, laktukojn kaj fruktojn. La bonstata regiono fieras pri la titolo „ĝardeno de Germanio”. Tiu ĉi paradizo ja bele aspektas, tamen ne sen kosto ĝi estas kreita.

La kamparanoj ne plu konsistigas tradiciajn familiojn. Ili estas agraj fabrikistoj kun grandaj terenoj, kun multaj kaj fortaj maŝinoj. Januare oni preparas la sablon por la asparago-bedoj, ilin kovrante per sunkolektaj tukegoj, kiujn frusomere oni povas renversi por protekti kontraŭ tro da suno.

Sur la tereno oni kreskigas dum unu jaro tri aŭ kvar specojn de nutroplantoj. Akvon ne sole disponigas la ĉielo, sed tubaro, prenanta la fluidaĵon el iamaj brakoj de la rivero Rejno. Post ĉiu rikolto oni ne per plugilo simple trasulkas la grundon, sed kvazaŭ muelas ĝin ĝis polvo. Neniu skarabo, neniu vermo havas vivoŝancon; ankaŭ ne pli grandaj bestoj.

Kloakoj

Nenaturan sterkon liveras ĥemiaj fabrikoj: la mondkonata kompanio BASF troviĝas tuj apude. Oni uzas eĉ la restaĵojn el grandaj kloakoj. Ne plu unuopaj familioj kune kolektas la jaran rikolton por la propra bezono, sed foje cento da helpantoj en unu kampo, dungataj ofte nur por kelkaj horoj, sekurigas la sezonan rezulton. Helpas abunda maŝinaro. Veturantaj rulbendoj transportas la plantojn el manoj al kamionoj, per kiuj ili estas transportataj al komercejoj kaj bazaroj.

Nur tio atingas la rulbendon, kio estas norma. Ankaŭ nuntempe agraj inĝenieroj ne kapablas centelcente devigi norman kreskadon de la fruktoj. En la pasinteco la iom malgrandajn, tro grandajn, nenormajn, tro maturajn, ne ĝustakolorajn aŭ ne plene agrablaspektajn fruktojn oni kolektis por aliaj celoj: por hejmbestoj, por donaco anstataŭ vendado, por aliforma konservado. Hodiaŭ ne plu.

Nuntempe la helpantoj kun siaj maŝinoj atakas la kampojn kvazaŭ armeo. En komuna takto, senhalte, meĥanike, ili trakombas la terenon. Kio aspektas vendebla, tion ili enkestigas, survojigas. La resto falas grunden, destinita al pereo, tiel ke la kampoj similas ja al batalkampoj. Tiu ĉi resto ofte superas kvante la tutan vendeblan jaran rikolton.

Fruktoj

Ĉiam pli evidentiĝas, ke la iama lukto kun la naturo fariĝis batalo kun la merkato. Se la merkato ne volas, ne bezonas, havas aliajn preferojn, eĉ la plej belaj fruktoj ne akiras aprezon. Modernaj agraj fabrikistoj kompatas sian bankkonton, ne siajn belajn fruktojn. Se rikolto ne estas bonpreze vendebla, la fabrikistoj rigore detruas ĝin, esperante, ke la venonta sezono kompensos la aktualan perdon.

Ankaŭ tiu postkamparana mondo funkcias laŭ la reguloj de la kapitalisma ekonomio. La kialoj por la detruado povas varii: troa produktado, maltrafo de la bezono, eksterlanda konkurenco, perdo de freŝeco, malkonvena konsisto, nekontentiga prezo – ĉio rezultigas la saman pereigon.

Plugmaŝinoj

En la menciita distrikto aŭtune estis videblaj ĝishorizonte terpomkampoj kun elterigitaj fruktoj belegaj kaj sanaj, tamen ne rikoltitaj. Jam venonttage gigantaj plugmaŝinoj ĉion reenterigis. Same okazis al laktukobedoj kaj al multaj kampoj kun rafanetoj, eĉ jam vendoprete kunligitaj.

La romantika bildo pri iamaj feliĉaj familiaj bienetoj certe ne povas esti modelo en funde ŝanĝiĝinta mondo. Sed kie la nutraĵo fariĝas nur objekto de spekulado, perdiĝas homaj valoroj, gravaj por socia kunekzistado. Nutraĵo ne estas simpla varo, ne senlime regebla konsumaĵo. Tion nepre rekonu en la estonteco loĝantoj de homfaritaj paradizoj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07