Internacia miskompreno

Antaŭ nelonge subaŭdiĝis en Dublino la sekvanta konversacio inter maljuna irlanda kamparano kaj usona turistino. Por aprezi la situacion, oni devas scii, ke la vorto hooker [huka] (pluralo: hookers) havas tute malsamajn signifojn en Irlando kaj en Usono. En la unua lando, ĝi signifas tradician velŝipon, antaŭe uzatan en okcidentaj regionoj de la Verda Insulo (same kiel multaj maristaj terminoj la vorto supozeble devenas de la nederlanda lingvo). En la usonangla, tamen, hooker estas slanga vorto, kies signifo estas „ĉiesulino”.

Dum la renkontiĝo de la virino kaj la maljunulo, la unua, kiu laŭŝajne estas respektinda kaj iom konservema persono, iom ŝokite menciis, ke ŝi neniam supozis, ke estas tiom da hookers en katolika Irlando. Tiu impreso estis verŝajne kaŭzita de la fakto, ke multaj irlandaj knabinoj estas edukitaj en konventaj lernejoj, kaj – kiel reago al tiu severa kaj pruda edukado – kelkaj el ili post la lernejaj jaroj ŝatas vesti sin mode malprude, per eta malsufiĉa bluzo kun profunda dekolto, kiu apenaŭ kaŝas la mamojn kaj lasas la umbilikan regionon tute nuda; plie, per tre kurtaj kalsonoj aŭ minijupo kaj pucaj1 ŝuoj kun ege altaj kalkanumoj – do iom malbongusta kaj provoka al la junuloj, sed ne nepre uniformo de strataj virinoj. Ŝajnas, ke tia modo de vestaĵo vidiĝas en usonaj urboj, sed kutime nur en tiel nomataj „ruĝlampaj” kvartaloj.

Jen do, resumo de la konversacio:

Usonanino: „Mi neniam imagis, ke estus tiom da hookers en Irlando.”
Maljuna irlandano: „Bedaŭrinde, hodiaŭ troviĝas multe malpli ol kiam mi estis juna. Temas pri preskaŭ forgesita metio.”
Usonanino: „Pardonu?”
Maljuna irlandano: „Mi rememoras – mia avo ofte rakontis, kiel li je sunsubiro ŝatis vidi pasi la hookers, ĉiujn beligitajn per ruĝa tolo. Oni uzis ilin precipe por transporti torfon al la insuloj.”
Usonanino: „Dio mia! Mi vidas, ke la kutimoj en ĉi tiu lando kaj en Usono tute malsamas.”
Maljuna irlandano: „Ĉu?”
Usonanino: „Vere hontindaj!”

1. Puca: neologismo – Tro ŝarĝita de ornamoj malbongustaj (PIV).
Albisturo Kvinke

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07