Kolekti krajonojn

Mia kolekto de krajonoj ekestis antaŭ 20 jaroj. Tiam mi ankoraŭ frekventis lernejon kaj ofte bezonis krajonojn. Fojfoje mi aĉetis krajonon, kiu estis tre interesa kaj bela. Mi skribis per ĝi nur mallonge. Kiam mi devis pintigi ĝin, mi domaĝis ties belajn ornamaĵojn kaj kaŝis ĝin. Mi aĉetis novan krajonon, sed ankaŭ ĝi estis bela kaj mi aldonis ĝin al la unua krajono. La skatoleto, en kiu mi tenis la krajonojn, estis plena kaj mi havis nenion por skribi. Tiel estas ankaŭ hodiaŭ. Kiam mi aŭ miaj infanoj bezonas krajonon, mi devas aĉeti.

Longan tempon mi metis la krajonojn en la skatoleton. Kiam ili jam multis, mi devis decidi kiel klasifiki ilin. Oni faris por mi specialajn skatoletojn kaj mi klasifikis krajonojn laŭ landoj kaj fabrikoj. Mia hodiaŭa kolekto jam enhavas preskaŭ 5000 krajonojn kaj kolorkrajonojn el 41 landoj de la kvin kontinentoj. El Afriko mi havas nur du.

Grandan parton mi aĉetis aŭ trovis helpe de anoncetoj. Multajn mi ricevis de familianoj, amikoj, kolektantoj. En mia lando estas nur kvin kolektantoj, kiuj kiel mi membras en la ĉeĥa Klubo de kolektantoj de kuriozaĵoj (www.sberatel-ksk.cz). Multajn krajonojn al mi sendis esperantistoj korespondamikoj precipe el malproksimaj landoj – Brazilo, Kolombio, Meksiko, Nov-Zelando, Usono ktp. Al ĉiuj mi tre dankas. En mia kolekto estas krajonoj historiaj, varbaj, nuntempaj, specialaj, pli kaj malpli longaj, kuriozaĵoj, kolorkrajonoj, skatoletoj de krajonoj, protektiloj por pintoj de krajonoj, katalogoj ktp.

La plej malnova krajono devenas de la jaroj 1885-1914. Belega kaj tre malnova estas skatoleto kun inkokrajonoj de firmao J. S. Staedtler el 1914-1918, destinitaj por la milita poŝto dum la unua mondmilito. Belaj estas la ĉeĥaj krajonoj el la intermilita epoko de firmaoj Grafo, Národní Podnik kaj L. C. Hardtmuth. Iuj, kvankam jam aĝas preskaŭ 70 jarojn, aspektas kiel ĵus produktitaj. La firmaoj Grafo kaj Národní Podnik jam ne ekzistas. L. C. Hardtmuth nuntempe nomiĝas Koh-i-Noor Hardtmuth kaj estas la plej granda krajonfabriko en meza Eŭropo. El ĝi mi havas tre multe da krajonoj kaj krome mi pasintjare vizitis ĝin kune kun kolegoj kolektantoj.

La plej longa krajono estas el Rumanio – 50 cm, la plej mallongaj 3,8-centimetraj krajonetoj estas el Ĉinio. La plej mallongaj kolorkrajonoj estas nur 5,8 cm longaj. Atentokaptaj krajonoj el Usono havas diversajn formojn, ekzemple de osto, arbo, koroj, dinosaŭro, vesperto, kleo ... Belaj kolorkrajonoj, permane pentritaj kaj el ligno skulptitaj estas el Rusio. La tempon de baloj memorigas 8 cm longa krajoneto por dancordo-enskribo, kun belega invitkarto al balo en 1913. En la kolekto mi havas ankaŭ lignajn tabuletojn por produktado de krajonoj. En mia kolekto la vidindaj krajonoj estas tre multaj. Iujn oni povas spekti sur fotoj. Mi jam havis kelkajn ekspoziciojn kaj ankaŭ ricevis de la Klubo de kolektantoj de kuriozaĵoj diplomon por „Vidinda kolekto de krajonoj kaj kolorkrajonoj”.

Gabriela HROCHOVÁ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriela Hrochová el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07